La intereso pri kaj la prefero por lingvo forte dependas de plej malraciaj kialoj. Ŝajne lingvo devas esti sexy (seks-alloga). Se oni kredas al germanaj dekkvin-jarulaj gebuboj la franca tia ne estas, la hispana tamen ja.

Mia amiko Karlo estas kuracisto kaj ankoraŭ post jaroj sakras pri la necesaj lekcionoj de latino. Li - provinc-knabet`- insistis vidi la Pordegon. Normale, do sen gasto, "oni" kompreneble ne iras al tia turista zono kiel la bulvardo "Sub la Tilioj", krom en vintro, kiam ili tie ekfunkciigis sketejon kaj nur estas kelkaj svedaj vizitantoj. Nun, en somera varmo, inter svarmoj da brue ridantaj beletaj knabinoj kaj knaboj el Hispanio, serĉ-promenis pensiula grupo kun unuecaj "interesaj" t-ĉemizoj sur kiuj legeblis "Il y a toujours quelques choses à faire à Charleroi". Dum mi ankoraŭ pripensas, kie diable ... Charleroi ... ha jes, la Wallonie, pli-malpli norda Francio aŭ ĉu ...

" ... la Porte de Brandebooouuuurg, s'il vous plaît". Kio evidente estis iom turista demando, ĉar se oni turnus la kapon je 180 gradoj oni vidus ĝin malantaŭ la arboj. Rapide mi do subpremas mian unuan impulson sendi la ĉiam-io-farebla-en-mi-ne-scias-kie-uloj al Checkpoint Charly, pli-malpli en la kontraŭa direkto. "Kial vi ĉiam havas tiajn malicajn pensojn, vi fiulo, vi", protestas mia pli bona parto, dum mi ankoraŭ pripensas, kiel oni diras "la Porte, et voilà, là-bas, Monsieur" en la franca.

Probable estis pro tio, ke ĵus tiumomente tre ĉarma junulino, kvazaŭ una guapa morena, se vi scias kion mi celas, ke tiu sinjorino, kiu postsekvis sian grupon je kelkaj metroj, ĉar ŝi klopodis deĉifri la patriotajn t-ĉemizojn de la maljunuloj, ke tiu brunhara belulino ekkomprenis, ekridetis kaj afable, tamen iom mokeme rekte el ojos negros okulumis al mi, la mise supozita ĉiĉerono de tiu grupo de aktivaj olduloj kun laŭdinda amo pri sia hejm-urbo ie en la pluvema patrujo belga.

Eble ankaŭ estis kompromiso inter mia malbona kaj mia iom pli bona mio, eble mia maljuna cerbo subite simple memoris, kio signifas "la Porte, et voilà, là-bas, Monsieur" en la franca. Ĉiukaze mi - la okulojn fiksite en la direkto de la guapa - laŭte kaj afable respondis per "la Puerta esta en esta dirección, señor" (tie ĉi sekvis malklara man-movo de mi, tre mojosa kaj perfekte hispan-stila laŭ mia impreso). "Muy cerca, quizas tres o cuatro bloques". Atente mi observis la reagon de Laura. Post la unua frazo en mia rusta hispana mi memoris ŝian nomon kaj kun plej akra klareco sciis, kial esta cara tiel fascinis min.

"Venga, Dolores, venga!" - ŝia Juan aŭ Carlos aŭ mi ne scias kiu vokis ŝin. Ŝi forturnis la kapon kaj ekrapidis al sia grupo. Nia momento estis finita.

"Eh, alors, merci", la ĉefo de la buntaj ĉemizoj iom konsternite dankis sekvante mian vagan hispanan man-svingon. "Eh voilà, c'est facil", li fine malkovris la Pordegon kaj ekmarŝis.

"Kannst Du Französisch?", mi demandis al Karl. "Nö, aĥ, lingvoj ne estas mia negoco. Kaj la franca ĉiam sonas kvazaŭ gejuloj babilas. Se entute lingvon, mi lernus la hispanan. Ĉu vi vidis la etan kun la longaj brunaj haroj, ĉarma postaĵeto, ĉu?", li senpudore kaj malkompate tretis miajn plej purajn nostalgiajn sentojn. - "Ts, ts, ts, Karl, la franca estas tre bela lingvo kun riĉa kulturo", mi protestis. - "Ĉu? Nu bone, sed Shakira kantas angle aŭ hispane", li rebafis, substrekinte sian pozicion per klariga koks-movo iom neadekvata por la ĉef-bulvardo kaj respektita kuracisto de provinca urbo. Sed - at the end of the day - tio ja estas unu el la ĉefaj raison d'être de Berlino, nome ke respektitaj kuracistoj el iuj germanaj Karloreĝoj povas en plena sun-taga publiko imiti la koks-svingon de Shakira sur la sola iom nobla strato - kion ili evidente ne povus riski sur la hejma legom-venda placo. Varma sento de multjara reciproka konateco plenigis min. Karlo ĉiam restos knabo - almenaŭ se ili foje forlasas lin el tiu eturbo al iu superflua medicina kongreso ĉe Charité.

"Pac-oferto", mi kompromisis, "ni ellasas la Pordegon, vi aĉetas poŝtkarton de ĝi kaj anstataŭe ĉe biero mi instruas al vi "como flirtear en español con solo cien palabras". Nur okaze, ke ni ankoraŭfoje renkontos tian agrablan hm ...". "Postaĵeton?", li helpis fini mian frazon knab-petole. "En ordo, konsentite!". "Nu bone, ek al cerveza, mi corazon!", mi eklekcionis. ...

------

Karaj germanaj lernantoj, ne aŭskultu al mia iom kruda, sed bonkora amiko Karlo. La franca vere estas tre bela kaj riĉa lingvo kaj Charleroi nepre vizitinda. I.a. ili havas vidindan belfridon. Krome ankaŭ multaj simpatiaj kaj ĉarmaj geknaboj parolas la francan. Dio scias, kial ili al mia vilaĝo ĉiam sendas la pensiulojn.