Tiam oni montras Internacian Festivalon de Kurtaj Filmoj - ĉijare unuafoje samtempe kun la partnera metroo de Seulo (Koreo).
La tasko ne estas facila por la reĝisoroj: mini-filmoj de 90 sekundoj (averaĝa daŭro inter du stacioj), sen sono, neniu perforto aŭ sekso. La premioj estas simbolaj: kelkaj mil eŭroj nur. La publiko estas giganta - preskaŭ la duono de la dua plej granda urbo en EU - de lernejaj infanoj ĝis pensiuloj. Voĉdoni por la preferata filmo oni povas per sms-o aŭ sur la oficiala retejo de "going underground".
Komenciĝis en 2002 en Berlino kaj estis monda uverturo. La ĉi-jara Festivalo estas la naŭa kaj okazos de la 22-a de septembro ĝis la 4-a de oktobro 2011 en la metrooj de Berlino kaj Seulo. 26 filmojn oni montras, dek el Koreo, aliajn el Germanio, Argentino, Brazilo, Britio, Usono, Irano, Tajvano kaj ankoraŭ aliaj landoj. Estos interese vidi, ĉu la la kolegoj metro-vojaĝantoj en granda Seulo (ĉ. 2 milionoj da veturantoj ĉiulabortage) havos aliajn guston kaj preferojn ol la homoj tie ĉi en la kvar ĝis kvin foje pli malgranda Berlino.
Poste ni denove havos tutan jaron por pico-reklamo, Shakira kaj Herta. "Enir-prezo" en Berlino por plenkreskuloj: 2,30 eŭroj.
Sign-in to write a comment.