Jen kion skribis la iama direktorino de la Centra Oficejo de UEA kaj honora membro de UEA Marianne H. Vermaas (1911-1991) en 1975 (Boletín de la Federación Española de Esperanto 13-a jaro 1975, n-ro 3-4 (71), p. 15), reveninte de la Universala Kongreso en Hamburgo en 1974.

La "nuna gvidantaro" estas tiu sub la nova UEA-prezidanto Humphrey Tonkin. Ekestis la "Malgranda Skismo" (la Granda estis la Ido-Skismo) kaj komenciĝis la nigraj jaroj de UEA. Multaj el la plej aktivaj kaj gravaj esperantistoj forlasis la organizon, la membro-ciferoj draste falis. Iliajn opiniojn oni ne plu povis legi en la revuo Esperanto, de nun forte cenzurita. La Tonkina UEA klopodis meti tombo-ŝtonon de forgeso pri la eventoj ĉirkaŭ Hamburgo. Sed oni daŭre povas legi la voĉojn de la malplimulto, precipe en la Hispana Bulteno, poste en la periodaĵo Horizonto.

Nun oni klopodas vendi al ni prof. Tonkin kiel "unu el la plej elstaraj esperantistoj de la lastaj jardekoj". La brike dikan festlibron honore al li oni nomis -ĉu ironie? - "La arto labori kune". La adorantoj de Tonkin denove klopodas elimini kontraŭajn opiniojn.

Sed strange: la atendita ondo de idol-adorado malestas. Nur du (respektindaj) kontribuantoj al la festlibro komentis la artikolon de "Libera Folio". "Simplaj esperantistoj" tute mankas. Ĉiukaze ni do ĝoju pri la plej ampleksa festlibro iam verkita en Esperantujo (eĉ pli multpaĝa ol la "Serta" por Juan Régulo), eĉ se mi malbone komprenas, kial oni omaĝas per ĝi ĝuste tiun movadan politikiston pridisputitan kaj pridisputendan.

P.S.: Ĉu iu povas klarigi al mi pro kiuj atingoj kaj meritoj la multpostenulo Tonkin fariĝis membro de la Akademio de Esperanto?