Se oni kompilas malzorgeme, pigre frazojn, tio preskaŭ ĉiam kaŭzas dilemon, penadon ĉe legantoj. Tio validas despli, se temas pri libervortorda lingvo, kia estas ekz. Esperanto.

Jen klasika modelfrazo pri tiu malzorgema stio:
”Johano pentris la modelon starante. ” 

a.) ĉu la modelo staris dume estis pentrata?
b.) ĉu Johano staris dume pentris la modelon?
c.) ĉu sur kanvaso aperis la figuro en staranta pozicio?

 Eblas trovi centojn da mesaĝoj sur diversaj diskutlistoj, pri disputoj klarigi tiajn neklarajn frazojn, kiuj estis jam dekomence  neracie kompilataj.
Ĉiu problemo pri kompreno fontas el lingvouza malzorgemo.
Jen tiu diskutita frazo en tri diversaj, klaraj komprenoj:

a.) ”Johano pentris la starantan modelon.” ; "Johano pentris la modelon, kiu staris.” Sed ne: {Johano pentris la modelon staranta.}
b.) ”Starante, Johano pentris la modelon.”
c.) ”Johano pentris la modelon, kiel starantan figuron.”

Samaj problemoj aperas pri la uzo de ”kun” kaj ”per”. Mi ne inklinas riproĉi lingvouzantojn pro tiu malcerteco, ĉar ilin influis tiuj modelfrazoj de Zamenhof, kiuj abundas je etnolingvaj idiomaĵoj, influoj. Planlingvo por interetna uzo devas esti neŭtra ne nur politike, sed ankaŭ idiomaĵe.

Ekz:
”Multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de miaj fratoj.” [OV-431]
Koreke:
”Multaj personoj intermiksas/interŝanĝas mian nomon per la nomoj de miaj fratoj.”

Alia ekzemplo:
”Mi vivas kun li en granda amikeco.”[FE-35].

Se oni jam decidis atribui al la rolvorteto ”kun” ankaŭ la signifon de ”per”, tiukaze almenaŭ distingu on ”kune kun” disde ”kun”. Sed, se uzi on ”kun” anstataŭ ”per”, tiukaze eblas tute forigi la rolvorteton ”per” el vortotrezoro.

Lau tiu menciita rimarko, la supra zamenhofa frazo aspektas korekte jene:
”Mi vivas kune kun li en granda amikeco.”
Ne distingi ”kune kun” disde tiu ”kun”, kiu povas roli ankaŭ kiel ”per”, ja estas eraro!

Despli grava eraro estas diri:
”Mi vivas kun tablojdoj.”
Korekte:
”Mi vivas per tablojdoj.” – t.e. helpe de ili. 

Sed pli konsilinde estas ja respekti la raciajn sencojn de ”kun” kaj ”per”:
”Petro ludas kun Maria, per pilko.” 
........
”Infano ludas per pupeto.”
La supra modelfrazo signifas tion, ke infano ludas uzante pupeton, sendepende de tio, ĉu ŝli imagas tiun pupeton kiel vivantan aŭ nevivantan estaĵon. Tio estas afero nur pri ludmaniero, ĉar la frazo evidentiigas nur la ilon, per kiu infano ludas, sed ne tion, ke ŝli agas kune kun iu.

”Infano ludas kun amiko.”
La supra frazo klarigas kiu estas la ludpartnero de tiu infano.

”Infano ludas kun amiko, per pupeto.”
La supra frazo klarigas kaj la ludpartneron, kaj la ilon per kiu ili ludas kune.

Jen, alia modelfrazo:
”Ĉu en ĉi tiu troviĝas kaleŝo kun ĉevaloj?[FA-3.89]
La uzo de ”kun” estas korekta, ĉar ĝi montras akompanon/kunapartenon: kaj ĉevaloj, kaj kaleŝo troviĝas samloke, kaj la ĉevaloj apartenas al kaleŝo.
Sed en tiu frazo tamen troviĝas ankaŭ eraro:  al post ”tiu” necesas meti substantivon, ĉar ne temas pri persono.

La sekva frazo montras kunapartenon:
”La princeso portis ringon kun diamanto.” – diamanto apartenas al ringo.
Sed estas erare diri:
/Petro alportis akvon kun ĉapelo./  –  ĉapelo ne apartenas al akvo.
Korekte:
”Petro alportis akvon per ĉapelo.”
Aŭ:
”Petro alportis ĉapelon da akvo.” – t.e. kvanton de akvo, kiom povas enteni ĉapelo.

La sekva frazo estas etnoinfluita:
”Li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.”[FE-26]
Ĉu temis pri teo, en kiu enestis sukero, aŭ oni apudservis sukeron? – t.e. sukero ne apartenas al teo. 

Por eviti dusencecon eblas frazumi jene:
a.) ”Li donis al mi teon kaj sukeron, sed kremon ne.” – se temas pri apudservita sukero.
b.) ”Li donis al mi sukeritan teon, sed sen kremo.” – se temas pri enmetita sukero.

Konklude: ĉion eblas esprimi klare, unusence, se oni alkutimiĝas uzi lingvon racie.

laszlo i. toth