(FR) - Petite encyclopédie de la ‘Samarkandiana’ à l’étranger: la culture qui unit le monde
-
par Anatoli et Vladimir Ionesov
Musée Public de la Paix et de la Solidarité; Société…
-
22 Dec 2014
(EO) — Nacia Esperanto-Kongreso en Sudafriko
-
Raporto kaj fotoj de Emile Malanda
La tritaga Kongreso en Kaburbo sukcese disvolviĝis en la granda…
-
19 Dec 2014
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Free use
-
1 482 visits
(EO) Konciza Enciklopedio de Eksterlanda ‘Samarkandiana’: Kulturo Unuiganta la Mondon
de Anatoli Ionesov kaj Vladimir Ionesov
Eldonis : Samarkanda Publika Muzeo por Paco kaj Solidareco; Samara Societo por Kulturaj Studoj; Samara Ŝtata Akademio de Kulturo kaj Artoj. Samara: Vek # 21, 2014. - 387 p. (Teksto en la rusa kun resumo en la angla, Esperanto, franca, germana, japana, itala, portugala, hispana kaj uzbeka)
ISBN 978-5-88293-307-3
La publikigado estas kontribuo al la programo de interkultura kunlaboro kaj partnereco inter la ĝemelaj urboj de Samarkando (Uzbekio) kaj Samara (Rusio); ĝi estas efektivigita por marki la Internacian Jardekon de UN por la proksimigo de kulturoj (2013-2022) kaj la Jaro de Kulturo de la Rusia Federacio (2014).
Eldonis : Samarkanda Publika Muzeo por Paco kaj Solidareco; Samara Societo por Kulturaj Studoj; Samara Ŝtata Akademio de Kulturo kaj Artoj. Samara: Vek # 21, 2014. - 387 p. (Teksto en la rusa kun resumo en la angla, Esperanto, franca, germana, japana, itala, portugala, hispana kaj uzbeka)
ISBN 978-5-88293-307-3
La publikigado estas kontribuo al la programo de interkultura kunlaboro kaj partnereco inter la ĝemelaj urboj de Samarkando (Uzbekio) kaj Samara (Rusio); ĝi estas efektivigita por marki la Internacian Jardekon de UN por la proksimigo de kulturoj (2013-2022) kaj la Jaro de Kulturo de la Rusia Federacio (2014).
Jaketo de la libro
Estas montrata la ĉeesto de la kultura tradicio de Samarkando en la kreiva praktiko kaj popola diplomatio de la internacia komunumo. Estas listigitaj unikaj materialoj, atestantaj pri la influo de la eterna figuro de Samarkando sur la artan kreivemon kaj profesian agadon de homoj de diversaj landoj, kulturoj kaj profesioj. Estas pritraktataj specimenoj de multkultura kreiveco, ligitaj per sia apero kun Samarkando, inkluzive de pentraĵoj, kantoj, muzikaj komponaĵoj, literaturaj verkoj, televid- kaj radio-elsendoj, filmoj, teatraĵoj…
La libro dokumentas ĉion, kio estas ligita kun la nomo “Samarkand”, kaj ĝi prezentas ampleksan kolekton de objektoj de ‘Samarkandiana’ el diversaj anguloj de la terglobo. La publikaĵo enhavas ankaŭ informojn pri konataj eksterlandanoj, naskiĝintaj aŭ iam loĝintaj en Samarkando.
La libro, proponata al via atento, estas la unua ĉi-speca eldonaĵo pri la komparaj-kulturaj reprezentoj de la mondfama “urba marko” Samarkando, akiranta en malsamaj sociaj, ekonomiaj kaj artaj tradicioj sian modernan sonon.
La volumo aperas kontribue al la programo de interkultura kunlaboro kaj partnereco inter ĝemelurboj, Samarkando (Respubliko Uzbekio) kaj Samara (Rusia Federacio), kaj honore al la Internacia Jardeko por Proksimigo de Kulturoj (2013-2022), proklamita de la Unuiĝintaj Nacioj.
Ĉar la libro, proponata al via atento, estas la unua ĉi-speca eldono, la aŭtoroj danke bonvenigos ajnajn komentojn, precizigojn, aldonojn kaj proponojn por plua evoluigo de tiu ĉi projekto.
_______________________________________________________________
La enciklopedieton aŭtoris esperantistoj - fondinto de Samarkanda Pacmuzeo Anatoli Ionesov kaj profesoro de Samara Ŝtata Akademio de Kulturo kaj Artoj d-ro Vladimir Ionesov.
Menciindas, ke la aŭtoroj speciale substrekis la gravan rolon de Esperanto en realigo de la projekto "Samarkandiana". Sufiĉas diri, ke la vortoj "Esperanto" kaj "esperantistoj"
aperas en tiu ĉi ruslingva 387-paĝa libro pli ol 60-foje. Ankaŭ enestas unupaĝa esperantlingva resumo aldone al tiuj en la angla, franca, germana, hispana, itala, japana, portugala,
rusa kaj uzbeka. La libro mendeblas ĉe samara eldonejo "Век#21": vek-21@mail.ru/cissime@yandex.ru/samartis@yandex.ru
Kelkaj tiutemaj retligiloj:
www.kultura.uz/view_7_r_3206.html
sv.zarnews.uz/803-izdana-enciklopediya-samarkandiany.html
iov-world.com/2014/12/a-concise-encyclopedia-of-foreign-samarkandiana-culture-linking-the-world
www.centrasia.ru/news2.php?st=1414856640
www.ssc.smr.ru/media/journals/izvestia/2014/2014_3_663_664.pdf (ruslingva rezenzo en la ruslanda scienca revuo)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.