Ekde la 23-a ĝis la 26-a de Oktobro 2014 Kaburbo (Cape Town) ŝirmis la Nacian Kongreson organizitan de la Landa Asocio de Sud-Afriko: Esperanto-Asocio de Sud-Afriko (EASA). Prenis ĉiujn organizaĵojn en siajn manojn la Sekretario Johano Kohler, la ĉefa organizanto. Dum la du unuaj tagoj pertoprenis nur la scipovaj esperantistoj kaj la tria tago estis malfermita al la publiko t.e. neesperantistoj estis invititaj per la afiŝoj helpe de la Kaburba E-Klubo. Ĉi-lasta aparte partoprenigis la virinojn en la evento.
Kvar urboj estis reprezentitaj, de kie venis Esperantistoj: Durbano, Pretorio, Johanesburgo, Kaburbo. La kongresprogramo estis plena je agadoj: Prelegoj, ludoj, ekspozicio, ekskurso, filmprojekcio, komuna vespermanĝo, laborkunsido pri Sud-Afrika ILEI-Sekcio (SAIS).
1. Prelegoj
Tri meritplenaj Esperantistoj varme kaj vigle intervenis dum la Kongreso. Temas pri Johan Kohler, Elisée Byelongo kaj Emile Malanda.
a) Interveno de Johan Kohler
Johan malfermis la prelegojn pere de pensiga demando starigita al la partoprenintoj: Ĉu ni volas esti asocio aŭ komunumo. Montriĝis amuzan, sed frapan filmeton de TED-konferenco, pri “Kiel estigi movadon”. Dank’ al la laboro de voluntuloj, oni povis legi sub-tekstojn en Esperanto.
(http://www.ted.com/talks/derek_sivers_how_to_start_a_movement?language=eo)
Poste Johan prelegis pri “Elektronika komunumo – Esperanto en la ‘sociaj retoj’”, kaj enkondukis kiel li kontaktiĝas ĉiutage kun Esperantistoj pere de retejoj Facebook, Twitter, Ipernity, kaj Instagram.
Sign-in to write a comment.