Helpe de Google Translate kaj ImTranslator, mi strebis trovi tradukon de tiu titolo en minimume 80 lingvoj. Mi atingis nur 77 kaj mi ricevis promeson de amiko el Samarkando por la uzbeka (uz) kaj la taĝika (tg). Korektoproponoj estos tamen bonvenaj.

La unua celo estas, ke la tuta homaro sciu kaj konsciu, ke milito estas trudŝtelo same en 2015 kiel en 1935.

Nobelpremiito pri literaturo en 1921, la franca verkisto Anatole France jam esprimis tiun plue pravan opinion en la gazeto "L'Humanité" de la 18a de julio 1922 : “On croit mourir pour la patrie; on meurt pour des industriels.“ (Oni kredas morti por la patrio, oni mortas por industriistoj).


Naskiĝinta en kvakera familio, Smedley Butler fariĝis unu el la plej famaj generaloj de la usona armeo. En 1934, li fiaskigis komploton, kiu celis murdi prezidenton Franklin Delano Roosevelt por instali faŝistan ŝtaton. La intrigantoj estis homoj el Wall Street inter kiuj la familio DuPont, magnatoj de la usona ekonomio kiel Standard Oil, General Motors, Chase National Bank, Goodyear, kaj ankaŭ Prescott Bush, la patro de George Herbert Walker Bush kaj avo de George Walker Bush. Tiam li ekkonsciis, ke li ne servis sian patrion, ke li fariĝis laŭ siaj propraj vortoj “gangstero de la kapitalismo“, tiagrade ke li komparis sin kun Al Capone : “Rememorante pri tio, mi opinias, ke mi povus doni kelkajn konsilojn al Al Capone. Li prirabas maksimume tri urbajn distriktojn. Mi agadis sur tri kontinentoj !“.

La 17an de januaro 1961, en sia parolado de fino de mandato, prezidento Dwight Eisenhower lanĉis seriozan averton al la usona civitanaro kontraŭ grava minaco de la industria-militara komplekso. La minaco fariĝis realaĵo. Tion konfirmis William Blum en 2000 per publikigo de Rogue State: A Guide to the World's Only Superpower“ (Kanajla Ŝtato : Gvidlibro pri la sola tutmonda Superpotenco).

Aldone al la traduko de la titolo en maksimumo de lingvoj, estas dezirinde, ke tiu libro estu laŭeble plej frue interrete alirebla ne nur en la angla sed ankaŭ en maksimumo da lingvoj, ke aperu artikoloj pri generalo Smedley Butler kaj lia libro en amasinformiloj kaj laŭeble plej multe da versioj de Wikipedia, ke prelegoj kaj elsendoj (dokumentaraj filmoj) prezentu lin kaj lian verkon, almenaŭ esencajn eltiraĵojn.

Bedaŭrinde, "War is a Racket" estas senpage legebla interrete nur en la angla : http://www.ratical.org/ratville/CAH/warisaracket.html

Kroma celo de tiu kampanjo "War is a Racket 80-jara kaj 80-lingve" estas atentigi pri alia afero :

Usonaj organizaĵoj internaciskale aktivaj sur la terenoj de homrajtoj, socia bonstato, edukado kaj paco tute ne konscias, ke la angla estas la unua denaska lingvo de malgranda minoritato el la homaro (malpli ol 5% laŭ "The World Factbook" de CIA). Tio estas situacio de maljusteco komparebla kun la skandala dispartigo de la riĉaĵoj en la mondo. Profesoro Robert Phillipson atentigas en siaj verkoj, i.a. "Linguistic Imperialism", pri uzo de la angla kiel instrumento de superrego, kiel rimedo por krei staton de dependeco, kiel strategio por modifi la pensmanieron en neanglalingvaj landoj, indukti mondskalan usonmanieran konduton kaj konsumadon, eĉ sencerbigon pri kiu skribis prof. Herbert Irvine Schiller.

Tradukoj/traductions — www.ipernity.com/blog/32119/801409