Per cirkulero de la 3a de junio 1922, Bérard malpermesis uzon de la klasĉambroj por la Esperanto-kursoj kaj fortege premis por ke la lingvo estu flankenpuŝata dum debato, kiu okazis ĉe la Ligo de Nacioj sekve de propono de dekkvar nacioj el kiuj naŭ eksteraj al Eŭropo, favore al "la universala instruado de Esperanto en la lernejoj kiel internacia helplingvo". En la posta jardeko, la 17an de majo 1935, Bernhard Rust, ministro pri scienco kaj edukado de la Tria Regno, dekretis saman tiel motivitan malpermeson : "la flegado de artefaritaj lingvoj kiel la lingvo Esperanto ne havas lokon en la nacisocialisma ŝtato".

La raporto publikigita la 21an de septembro 1922 fare de la Ligo de Nacioj substrekis la konstatitajn avantaĝojn de la Esperanto-instruado en diversaj landoj. Ĝi estas legebla en la franca kaj angla :

FRL'espéranto comme langue auxiliaire internationale
http://vortareto.free.fr/argumentaire/sdn/sdn_index.htm
ENEsperanto as an international auxiliary language
https://archive.org/details/esperantoasinter00leagrich

Hodiaŭ, dum estas vasta rekuperado de la memoro de Jean Jaurès (politika gvidanto kaj pacisto murdita en 1914), estas ĝeneraligita kaj flegata nescio pri Esperanto kaj pri la fakto ke, en 1907, li proponis en la Kongreso de la Socialista Internacio en Stutgarto ĝian uzon por la informoj disvastigataj fare de la brusela Oficejo de la Internacio.*

La nun reganta partio en Francio pluigas la nescion. Granda figuro de la socialismo en norda Francio, Guy Lengagne esprimis sian malaprobonhttps://www.test.ipernity.com/doc/32119/14004318 — dum internacia renkontiĝo okazinta en 2005 en Bulonjo ĉe Maro, la urbo, kies urbestro li estis. Li eksiĝis el SFIO (Franca Sekcio de la Laborista Internacio), kiam ĝi regis Francion kaj engaĝis ĝin en la militon de Alĝerio.

Inteligenta demando de Bruno Le Roux, prezidanto de la Socialista Grupo ĉe la Nacia Asembleo, farita la 22an de julio 2014 al la ministro pri edukado, ricevis stereotipan respondon grandparte sama kiel tiu de antaŭaj ministroj sen distingo de politika aparteno, kaj gurdata jam de jardekoj sen prikonsidero al la evoluo :

Réponse à la question écrite n° 47869 publiée le 22 juillet 2014
enseignement - programmes - esperanto

http://questions.assemblee-nationale.fr/q14/14-47869QE.htm

Estas fine pli facile kaj efike marĝenigi Esperanton sen malpermesi ĝin, kiel faris la franca ŝtato en la epoko, kiam la franca kolonia Imperio estis je sia apogeo, kaj poste la nazia reĝimo.

* Hodiaŭ, Esperanto estas unu el la lingvoj de Labourstart, la tutmonda reto de sindikata solidareco : http://www.labourstart.org/news/index.php?langcode=eo kaj la sola laborlingvo de la socikultura organizo Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT — http://fr.wikipedia.org/wiki/Association_mondiale_anationale )

Vd ankaŭ "L'espéranto au présent" (Esperanto nuntempe) : www.ipernity.com/blog/32119/211524