Grava estas la dato de la 6a de junio. Ĝi markas decidan etapon en la fino de la tenebra periodo, kiam la landon de Leibniz, Goethe, Schiller, Beethoven kaj multaj aliaj homece tre valoraj germanoj regis sinistra kliko de psikopatoj.

Tamen tio ne devas forgesigi, ke gravan respondecon en tiu troa mondmilito, okazinta post la unua de 1914-1918, havis la franca ŝtato — tiam koloniisma imperio en sia apogeo — pro la okupacio de la Ruhr-valo, la sama ŝtato, kiu en tiu periodo baris la vojon al Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj, kaj kiu malpermesis uzon de lernejaj ĉambroj por Esperanto-kursoj, imitita en tio en la posta jardeko fare de la nazia reĝimo...

Ankoraŭ nun, en Francio, la ministerio de nacia edukado marĝenigas la lernadon de Esperanto — lingvo justa kaj propedeŭtika — en ĉiuj instruniveloj. Ĉu ankaŭ en nuna Francio Esperanto estas "en kontraŭdiro de la bazaj principoj de (nacia) socialismo" ?...

2014 markas ankaŭ la 60an datrevenon de la rezolucio per kiu UNESKO agnoskis la valoron de Esperanto en internaciaj intelektaj interŝanĝoj. Verŝajne la francaj civitanoj ne estos informitaj pri tio : ili ne kalkulu kun la ŝtato !

"La ŝtato, tio estas la plej malvarma el ĉiuj malvarmaj monstroj : ĝi malvarme mensogas, kaj jen la mensogo, kiu eliras el ĝia buŝo : « Mi, la Ŝtato, mi estas la Popolo. » "
(Friedrich Nietzsche, ("Also sprach Zarathustra" —1885 — Tiel parolis Zaratustro)


Bildo eltirita el : / Image extraite de : Sprechen Sie Esperanto ?

Version en français : www.ipernity.com/blog/32119/750553