Pliaj esploroj estas eblaj en la "Enciklopedio de Esperanto" (Budapeŝto : "Literatura Mondo", 1933) :
en versio elŝutebla en PDF — Enciklopedio de Esperanto
en versio interrete konsultebla — Enciklopedio de Esperanto
La elŝutebla versio estas pli taŭga por esploroj ĉar eblas konsulti ĝin de A ĝis Z sen aparta manipulado por ĉiu unuopa litero de la alfabeto.
Ekzemple, se oni konas nomon kun ĝusta ortografio, eblas trovi ĉiujn paĝojn en kiuj ĝi estas menciita. Tio estas utila ankaŭ por serĉado laŭlanda aŭ laŭurba, por malkovri lokon kie naskiĝis, restadis, vivis aŭ kaj mortis persono. Eblas ankaŭ trovi facile laŭ temo, profesio aŭ alia kriterio per radiko sen finaĵo nek afikso, ekz :
politik
religi
ĵurnal (la dokumento "Journalisme sans frontières" estis kompletigita per tiu rimedo)
blind, ktp
eventuale kun afikso, tiukaze sufikso :
virin (uzita por kompletigi la dokumenton (EO) — Portretoj de senlandlimaj virinoj
Do, ĝi povas esti utila por asocio same kiel por grupo aû unuopulo serĉema kaj eĉ ŝercema. Tiukaze sufiĉas serĉi per
ŝerc
aŭ per
humur
Tamen, pro mankoj en la skanado kaj optika rekono, povas ekzisti erarfontoj pro ne ĝusta transskribo de literoj : snontanea (p. 560) = spontana
Necesas ankaŭ iom da sperto pri kelkaj skribmanieroj, ekzemple, Cilio aperas sub la nomo "Ĉilo", Ĉinio aperas foje sub la nomo "Ĉinujo" kaj "Ĉinio",...
Estas amuze ke antaŭ kelkaj jaroj oni devis nomi Pekinon "Beijing"; nu en la EdE aperas jena frazo " La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 ..."
Por tiu ĉi dokumento (Historio de E), ne eblas fari aŭtomatan serĉadon ĉar temas pri bildoj (jpg) ne pritraktita per optika rekono de signoj (ĉu iu povas fari ?...)
La celo de tiu albumo estas faciligi esplorojn pri esperantoparolantoj mortintaj dum la unua Mondmilito kaj pro ĝi.
Temas pri paĝoj de la rubriko "Niaj mortintoj" el la trivoluma "Historio de Esperanto" de Léon Courtinat, Bellerive-sur-Allier, 1960.
Pliaj esploroj estas eblaj en la "Enciklopedio de Esperanto" (Budapeŝto : "Literatura Mondo", 1933) :
en versio elŝutebla en PDF — Enciklopedio de Esperanto
en versio interrete konsultebla — Enciklopedio de Esperanto
La elŝutebla versio estas pli taŭga por esploroj ĉar eblas konsulti ĝin de A ĝis Z sen aparta manipulado por ĉiu unuopa litero de la alfabeto.
Ekzemple, se oni konas nomon kun ĝusta ortografio, eblas trovi ĉiujn paĝojn en kiuj ĝi estas menciita. Tio estas utila ankaŭ por serĉado laŭlanda aŭ laŭurba, por malkovri lokon kie naskiĝis, restadis, vivis aŭ kaj mortis persono. Eblas ankaŭ trovi facile laŭ temo, profesio aŭ alia kriterio per radiko sen finaĵo nek afikso, ekz :
politik
religi
ĵurnal (la dokumento "Journalisme sans frontières" estis kompletigita per tiu rimedo)
blind, ktp
eventuale kun afikso, tiukaze sufikso :
virin (uzita por kompletigi la dokumenton (EO) — Portretoj de senlandlimaj virinoj
Do, ĝi povas esti utila por asocio same kiel por grupo aû unuopulo serĉema kaj eĉ ŝercema. Tiukaze sufiĉas serĉi per
ŝerc
aŭ per
humur
Tamen, pro mankoj en la skanado kaj optika rekono, povas ekzisti erarfontoj pro ne ĝusta transskribo de literoj : snontanea (p. 560) = spontana
Necesas ankaŭ iom da sperto pri kelkaj skribmanieroj, ekzemple, Ĉilio aperas sub la nomo "Ĉilo", Ĉinio aperas foje sub la nomo "Ĉinujo" kaj "Ĉinio",...
Estas amuze ke antaŭ kelkaj jaroj oni devis nomi Pekinon "Beijing"; nu en la EdE aperas jena frazo " La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 ..."
Por tiu ĉi dokumento (Historio de E), ne eblas fari aŭtomatan serĉadon ĉar temas pri bildoj (jpg) ne pritraktita per optika rekono de signoj (ĉu iu povas fari ?...)
Sign-in to write a comment.