2.CELO DE LA KLUBO VERDA STELANO (VSKLUBO)





===================

Nia ĉefa celo estas diskonigi la internacian lingvon "ESPERANTO" en nia teritorio, agante por la paco kaj por la disvolviĝo de nia loka (natur)medio.

3. LA SPECIFAJ CELOJ


===================

Inici la lokan loĝantaron al eklernado de la lingvo Esperanto, bataladi kontraŭ analfabetecon kaj per la trejnado de komputado, interesigi la loĝantaron pri civitaneco kaj pacema kunvivado, disvastigi agro-paŝtitajn agadojn, starigi vilaĝan kason aŭ ŝparkaso.

4.ROLO DE VSKLUBO

=================
  • Interesigadi la junularon pri eklernado de Esperanto por ke ĝi populariĝu en la tuta mondo, esperante ke la mondo pliboniĝu pace,liberece,egalece,kaj fratece,
  • Iompostiome aliformigi la kamparanan pensmanieron kaj revigligi la bazajn strukturojn de la disvolviĝo.

5. INTERAGADO

==============

La klubo interagas en:
  • - edukado,
  • - la interesigo pri la civitaneco kaj pacema kunvivado,
  • - la agropaŝtita kampo,
  • - la starigo de vilaĝa kaso.

6.AGADKAMPO

=============

Nia klubo celas disvolvigi ĝiajn aktivecojn en la teritorio de Rutŝuru. Tamen, laŭ eblecoj ĝi koncernas la tutan provincon.

7. PREZENTADO KAJ NOMO DE LA KLUBO

==========================

Nia Esperanto-klubo aktivis depost la 3a de marto 2013 en Teritorio Rutŝuru ĝis nun malgraŭ la daŭra milito, kiu iĝis ĉiutaga pano por orientanoj el Kivuo.


8. ESTRARO

=========
  • Prezidanto Kaj E -instruisto: Honoré SEBUHORO
  • Sekretario: Prime Nsabimana
  • Kasisto: Anita Dusabe
  • Konsilantoj : Innocent Baraka, Ian Kabunga

9. MEMBROJ KAJ JARRAPORTO PRI FINANCO EN 2013

=============

Nuntempe pro la milito ni havas nur 18 lernantojn. Iuj jam estas en Ugando pro la milito, unu jam estas en Suda Afriko kaj 2 aliaj estas en urbo Butembo.
Pri tio, en nia ŝpara kaso ne enhavis sufiĉan sumon ĉar la membraro estis apartigita pro la daŭra milito dum la tuta jaro. Do, ĉiu membro devus monkontribui 1 usonan dolaron.Tio estas, en la kaso estas nur 62 usonaj dolaroj por la tuta jaro. Estas danĝere, ĉar ĝi ankoraŭ tre modesta por klubo. En ĉi-jare 2014, ni devas fari regulan monkontribuon por antaŭenigi nian E-klubon.