Saluton gesamideanoj,

denove ni anoj de la Asocio Nova Familio, el la Respubluko Demokratia Kongo, precize en la urbo Goma, raportas al vi:

Post organizitaj vizitoj en hejmoj de la gastigantaj familioj de niaj georfoj: Ni iris rigardi kiajn situaciojn ili estas trapasantaj, kaj profitis averti kaj sentivigi ilin por lukti kontraŭ la kronoviruso.

Malfeliĉe ni trovis dramecajn situaciojn en iliaj hejmoj, pro manko de lavaboj, sapoj, eĉ maskoj en preskaŭ ĉiuj domoj.

Post nia petada publikado kaj raporto, iuj bonkoruloj kortuŝiĝis kaj iomete mondonacis. Ni tuj pagis kelkajn unuajn lavabojn, sur kiujn cetere ni gluis la logon de nia asocio, ni pagis sapojn, havaĵojn kiujn vi vidas sur la fotoj, kiel ni liveris al kelkaj familioj. Por la dua fojo aliaj bonkoruloj iomete mondonacis, tial vi vidis kiel ni denove liveris la samajn havaĵojn (lavabojn, sapojn) al kelkaj aliaj familioj.

Sed ne sufiĉas, ĉar multaj familioj ne povis ricevi, kaj la kronoviruso daŭre mortigas, do ni devas lukti kontraŭ ĝi. Tial ni ripetas al vi ĉiuj bonkoruloj: Ĉu vi bonvolus financi almenaŭ: unu lavabon, sapon, eĉ maskon? Certe laŭ la ebleco de ĉiu unuopulo.
Antaŭdankon nome de ĉiuj georfoj!

(el mesaĝo ĉe Facebook, la 4an de julio 2020)

Por kontakti min skribu al: augukako@gmail.com