Saluton Gekaraj,

Ni anoj de la Asocio Nova Familio , malonge ANF, estas dankemaj pro viaj emoj legi kaj zorgi pri la georfoj kiujn ni prizorgas en la urbo Goma. Ni pensas ke la ĉiamaj legadoj viaj esperigos ilin, ĉar eble iuj el vi pretos subteni ilin. Ni ĝojas pri kiel ni lernigas ilin Esperanton kaj ili ĝin ekparolas flue.

Leginte nian antaŭan leteron sub titolo ,,Letero el Goma’’, vi sentis kiel ili trapasas dramecajn situaciojn pri iliaj edukadoj, loĝado kaj bezonas havi loĝejojn. Bedaŭrindege ni ne ankoraŭ bonŝancis akiri ian financan helpon tiucele, kaj multaj aliaj projektoj niaj ne trovis financadon, ili amasiĝas en la tirkesto. Daŭre ni serĉadas kie prezenti ilin por fine akiri financan helpon, sed vane.

La nuna mesaĝo nia celas sciigi al vi bonkoruloj kaj legantoj kiel venas tempo por klopodi trovi lernajajn materialojn por iliaj edukadoj venontjare 2020-2021. Tio estas: ĉiun jaron ni devas liveri al ili kompletojn je lernajaj materiloj kiel kajeroj, paperoj, sakoj, krajonoj, uniformoj aŭ lernajaj vestaĵoj, ŝuoj, ktp.

Tiel ni disdonas al ili laŭ lernajaj niveloj. Ĉi-jare ilia nombro kreskis pro la senĉesaj mortigoj, kaŭzitaj de la militoj, malsato, nekuracigitaj malsanoj, ktp. Do multe nombras la georfoj kiujn ni prizorgas ene nia Asocio Nova Familio, kaj kiujn ni esperantigas. Kiel kutime ni ne kapablos subteni ĉiujn pro manko de efika subteno, almenaŭ inter ili ni prizorgos la jenajn :

- Ĉe la bazaj lernejoj trovonte subtenojn ni prizorgos nur 70 georfojn .

- Ĉe la mezaj lernejoj trovonte subtenojn, ni prizorgos nur 50 georfojn.

- Ĉe la universitatoj trovonte subtenojn, ni prizorgos nur 10 georfojn.

Tiam por akirigi ĉion komplete, ni bezonos la jenajn sumojn :

- Po unu infano ĉe la baza lernejo, unu kompleto = 45$ (sako, kajeroj, krajonoj, uniformo, ŝuoj, ktp).

- Po unu infano ĉe la mezlernejo, unu kompleto = 50$ (sako, kajeroj, krajonoj, uniformo, ŝuoj, ktp).

- Po unu infano ĉe la universitato, unu kompleto = 30$ (sako, ŝuoj, paperoj).

Por ke vi estu certaj pri aliaj disdonadoj de la lernajaj materialoj, jen fote kiel ni disdonis pasintjare, certe post ricevi helpetojn de bonkoruloj kiel vi tie kaj jene. Ĉu vi bonvolus financi unu kompleto eble eĉ por unu, du, ktp georfoj? Ĉu vi konas aliajn karajn homojn kiuj povus aldone helpi per mondonacoj?

Notindas ke pro la ne stabilaj prezoj ĉi-tie kaj en la mondo, ni petegas al ĉiu zorganto kaj helpanto, se eblos financi frue por ke ni disdonu al la georfoj antaŭ komenco de la studjaro, do fine de aŭgusto aŭ komence de septembro.

Ni antaŭdankas al ĉiu donacemulo kaj leganto de tiu ĉi petmesaĝo.

Nome de la Asocio Nova Familio

Augustin KAKOZWA el la urbo Goma / RD Kongo

Kontaktebla ĉe : augukako@gmail.com