Serĉo per la nomoj "Владимир Путин эсперанто Коктебель" (vladimir putin esperanto koktebel) liveras videojn kaj artikolojn pri la temo.
La 20an de aŭgusto, li malfermis la festivalon per mallonga parolado en kiu li diris i.a. : “Muziko estas lingvo kiel Esperanto, kiu ne postulas tradukadon, kiu kunigas homojn. Mi gratulas vin pro ĉi tiu festo !“ ( koktebel-jazz.ru/news_2017/20170820/1013384785.html )*
Estas tre bona afero, ke almenaŭ unu ŝtatestro en la mondo scias kio estas Esperanto, ke li respekte uzas ĝian nomon en pozitiva kunteksto, des pli ke temas pri lando, kiu havas certan influon sur la internacia politika kaj ekonomia scenejo.
Estas memor(ig)inda fakto, ke la lernolibro de la Internacia Lingvo aperis en la rusa lingvo antaŭ 130 jaroj, poste samjare en la pola, germana kaj franca.
Rusio ludis eminentan rolon en la disvastigo de tiu internacia lingvo malgraŭ longdaŭraj gravaj obstakloj al ĝia libera evoluado, malgraŭ cenzuro same sub la carismo kiel la stalinismo.
"Kunigi la homojn" en tiu nuna epoko de streĉeco kaj malsekureco estas urĝa tasko, precipe kiam estas akuzoj pri danĝereco kontraŭ Rusio, sed nur naivuloj kredas ke nur bonuloj staras unuflanke kaj nur malbonuloj aliflanke.
Tiel estis dum la tuta historio de la homaro por pravigi militon. Neniu leciono ŝajne estis eltirita el la terura mondmilito okazinta antaŭ cento da jaroj same surbaze de mensogoj kiel la hodiaŭaj militoj.
En 1905, okaze de la Unua Universala Kongreso de Esperanto, en Bulonjo ĉe Maro, Zamenhof diris ke tie "kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj".
La mondo multe pli bone fartos, kiam ĉiuj homoj finfine komprenos, ke ili estas unue homoj, kiuj havas komunan intereson en pacaj kaj konstruaj rilatoj kaj interŝanĝoj.
Multaj problemoj de la mondo solviĝos, kiam honesteco fariĝos vivregulo. Trudo de nacia lingvo en la internaciaj rilatoj jam estas malhonesta faro. Ni donu al la homoj la eblecon kune progresi sur konstrua vojo per justa lingva komunikado.
Laŭ la franclingva versio de Wikipedia, sub “Jazz Koktebel“ : “Unu el la ĉefaj celoj de la festivalo estas ŝanĝi la percepton de ĵazo kiel eksmoda muziko. Ĵazo Koktebel estas hodiaŭ vera populara movado por serĉado de pli bona mondo. En ĉi tiu epoko de kliŝoj kaj normigo, improvizitaj muzikoj altiras pli kaj pli da homoj, kiel serĉo fe ekvilibro al malpli konformisma mondo.“ ( fr.wikipedia.org/wiki/Jazz_Koktebel ).
130 jarojn poste, ekzistas teknikaj rimedoj por doni impeton al tiu lingvo.
Ni sugestu al Prezidento Putin proponi la nomojn "Esperanto" kaj "Zamenhof" por stratoj aŭ aliaj publikaj ejoj en laŭeble plej multaj urboj kaj lokoj de Rusio. Tio estos bela kaj pozitiva mesaĝo al la tuta mondo. (Nuna stato en Rusio : eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_Zamenhof/Esperanto-objektoj_en_Eŭropo#Rusio )
---
* «Музыка — это такой язык, как эсперанто, который не требует перевода, объединяет людей. Поздравляю вас с этим праздником!» ( koktebel-jazz.ru/news_2017/20170820/1013384785.html )
(FR) — Vladimir Poutine, la musique et l'espéranto
-
Nombreux sont les médias russes qui ont donné écho la visite inattendue de Vladimir Poutine, préside…
-
02 Sep 2017
(FR) — “Pourquoi l'espéranto n'a pas vraiment conquis le monde ?“
-
Aujourd'hui, 26 juillet 2017 :
130e anniversaire de la Langue Internationale espéranto
Une bo…
-
26 Jul 2017
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Free use (copyright surrendered, no license)
-
1 126 visits
(EO) — Vladimir Putin, muziko kaj Esperanto
Multaj estas la rusaj amasinformiloj, kiuj eĥis pri la neatendita vizito de Vladimir Putin, prezidento de Rusio, al la jara sesio 2017 de "Koktebel Jazz Party", la internacia festivalo de tradicia ĵazo de Koktebelo, artista vilaĝo de Krimeo.
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.