Estimataj,


Ekde la 25-a, feb. ĝis la 7-a, marto, oni ekspoziciis ĉe la Virina Centro de Hiroĥima (Komuna Partopreno de Geviroj en la Socio)

la 126 mesaĝojn el 41 landoj kaj teritorioj por la Internacia Virina Tago 2017 en Hiroŝimo.

En la kunveno la 5-an de marto, kun 264 aktivaj virinoj el la 22 organizoj s-ino OSIOKA Taeko laŭte voĉlegis tri el la mesaĝoj,

kaj aliajn mesaĝojn la partoprenantoj havis kiel presitan dokumentaĵon de la evento.

Vi vidas sube la liston de la mesaĝoj, kiujn oni vidis kaj en Esperanto kaj en la japana.

Raportas mi kun dankoj al vi karaj,

S-ino OSIOKA Taeko

Hiroŝima Esperanto-Centro, Japanio

------------------------------------------------

Mesaĝoj ricevitaj

Azio:
Hinda unio 1/ Indonezio 3/ Irano 1/ Israelo 1/ Tajvano 1/ Pakistano 1/ Uzbekio 1/ Vjetnamio 2.

Afriko:
Burundo 1/ Togolando 1.

Oceanio:
Aŭstralio 2.

Nordameriko:
Kanado 2/ Usono 1.

Latinameriko:
Brazilo 1/ Kubo 9/ Mekisiko 1/ Peruo 1.

Eŭropo:
Albanio 1/ Aŭstrio 2/ Belgio 5/ Bulgario 1/ Ĉeĥio 4/ Danio 1/ Francio 24/ Germanio 10/
Grekio 2/ Hispanio 1/ Hungario 7/ Irlando 1/ Italio 7/ Kroatio 8/ Litovio 1/ Luksemburgo 3/ Nederlando 4/ Pollando 2/ Serbio 3/ Slovakio 1/ Slovenio 3/ Svedio 3/ Svislando 2/ Ukrainio 2.

HEC (Hiroŝima Esperanto-Centro) planas eldoni libroforme elektitajn mesaĝojn espereble en 2017.