La 27an de novembro 1895, en konkludo al sia testamento, Alfred Nobel skribis tiun postulon : "Mi deziras, ke la premioj estu nepre aljuĝitaj sen konsidero al nacieco, tiel ke ili estu atribuitaj al la plej indaj, skandinavoj aŭ ne.“
En 1905, okaze de la Unua Universala Kongreso de Esperanto, Zamenhof diris : “... hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo ĉe Maro, kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.”
La Nobel-pacpremio, laŭ la testamento de Alfred Nobel, rekompencas personojn, kiuj “laboris plej multe aŭ plej bone por komuneco kaj frateco inter la nacioj, kaj por la forigo aŭ malpliigo de permanentaj militaj fortoj kaj por la antaŭenigo de packunvenoj.“ Tio inkluzivas porpacan lukton, homrajtojn, homhelpan agadon, liberecon.
La Nobel-premio estis fondita en 1901 kaj samjare atribuita al Henri Dunant (Svisio) pro fondo de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco kaj starigo de la Konvencio de Ĝenevo pri reguloj en helpo al militviktimoj, kaj al Frédéric Passy (Francio) pro fondo de la Societo pri arbitracio inter la Nacioj. La unua tutmonda kongreso de Esperanto okazis samepoke, en 1905, en la nordfrancia havenurbo Bulonjo ĉe Maro.
En la interna ideo de Esperanto aperas jena celo : “sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton.“
Inspirita de la granda saĝulo Hilelo, Zamenhof skribis principojn de vivetiko unue sub la nomo "Hilelismo" (1901) kaj poste “Homaranismo“ (1906) :
“Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj.
Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.“
Tamen, kion oni konstatas ?
El 829 ĝisnunaj laŭreatoj de la Nobelpremio, estis nur 40 virinoj, 766 viroj kaj 23 organizaĵoj.Depost la kreo de la Nobelpremio, pro arkaikaj tradicioj, antaŭjuĝoj, evoluo de vivreguloj nur tre malrapide ebligis ke virinoj alportu la plejbonon el si mem al la tuta socio. Socio en kiu virino ne estas libera esprimi sian pensmanieron, sian manieron percepti la vivon kaj la mondon, similas al persono, kiu vidas per nur unu okulo aŭ kiu aŭdas nur per unu orelo. Tia socio estas obskurantisma kaj similas al la kaverno de Platono, al ĉevalo al kiu oni metas okulklapojn por malebligi diversdirektan vidkapablon. Tia socio, kiu malebligas esploron kaj komparon de diversaj sistemoj, vojoj, pensmanieroj, estas mense kripla kaj eĉ danĝere freneza. Sed ekzistas kontraŭa formo de frenezeco.
Usono, la lando, kiu plej multe militis en la tuta historio de la homaro (Listo de militoj en kiuj implikiĝis Usono : anglalingve), kiu unuafoje uzis amasdetruajn armilojn kontraŭ civila loĝantaro de du grandaj japanaj urboj, kiu plej multe profitis kaj plue profitegas el la komerco de armiloj, kiu kontribuis al plifortigo de la talibana terorismo, havis 160 Nobel-premiojn (ĉiuj kategorioj inkluzivitaj), Britio 110, Francio 94... Per trudo de la angla kiel mondlingvo, kun kompliceco de Britio, tiu sama lando strebas formatigi la cerbojn de ĉiuj popoloj per superreganta lingvo por trudi maljustan ekonomian, politikan, socialan, kulturan kaj konsuman ordon.
Koncerne la Nobelpremion pri paco, aperas unue landoj, kiuj plej partoprenis en perarmila rabado de la mondo, kiel koloniistoj kaj imperiistoj, aŭ kiuj kontribuis por memprofito al starigo kaj subteno de totalismaj reĝimoj, de monstroj, kiujn ili poste volis elimini (i.a. Jean-Bedel Bokassa, eks-oficiro de la franca armeo; Idi Amin Dada, analfabeta eks-suboficiro de la brita armeo; Saddam Hussein; Muamar Kadafi...) : Usono aperas denove unue kun 23, Britio due kun 13, Francio trie kun 11.
Laŭ kontinentoj estas 54 pripacaj Nobelpremioj por Eŭropo, 29 por Ameriko (do, nur 6 por amerikaj landoj aliaj ol Usono !), 15 por Azio, 8 por Afriko. Ne aperas Oceanio, kaj aldoniĝas UN kiel organizaĵo kun 8. La nombroj fontas el la franca Wikipedia.
Nur malmulte reprezentita estas la Tria mondo, kaj aparte en muzulmanaj landoj, kvankam ankaŭ tie estas homoj, kiuj aktivas por paco kaj libereco en ege danĝeraj kondiĉoj, kontraŭe al usonaj diplomatoj, prezidentoj aŭ similaj moŝtuloj por kiuj la vivo estas ege komforta kaj sen grandaj riskoj.
Sola pakistana Nobelpremiito, pri fiziko en 1979, Abdus Salam devis fuĝi al Anglio pro minacoj de religiuloj pro tio, ke li apartenis al religia minoritato. La egipto Ahmed Hassan Zewail fakte longtempe studis kaj instruis en usonaj universitatoj antaŭ ol ricevi la Nobelpremion pri kemio en 1999.
En Irano, Ŝirin Ebadi, advokatino kaj aktiva defendantino de homaj rajtoj, ricevis la Nobelpremion pri paco en 2003 pro sia agado favore al homaj rajtoj kaj demokratio. Ŝi estis la unua islama virino, kaj unua en Irano, kiu ricevis tiun premion.
La plej juna Nobelpremiito estis la 25-jara William Lawrence Bragg (Aŭstralio, pri fiziko, 1915).
Se Malala Yusafzai, la juna kuraĝa knabino, kiun sensukcese provis murdi talibano, ricevus la Nobelpremion pri paco 2013, ŝi estus 16-jara kaj sekve la plej juna premiito el la tuta historio de Nobelpremioj kaj la unua virino en Pakistano.
Fotoj el la paĝo de Malala ĉe Facebook
Tio estus fortega simbolo por redoni esperon al la junularo, ne nur en Pakistano kaj najbara Afganio, sed ankaŭ en la tuta mondo.
Tio dependas parte de ni ĉiuj per subteno al peticioj, kiuj ekzistas nun diverslingve : (EO) — Nobelpremio pri paco por Malala
Vd ankaŭ (EO) — Malala Yousafzai — ملاله یوسفزۍ
Sign-in to write a comment.