Pli longa artikolo, reaktualigita versio de la EdE, aperas en pluraj versioj de Wikipedia, i.a. en Esperanto. Li mortis en 1968. Lia ĉefa membiografia libro, "Maskerado ĉirkaŭ la morto"(1965), originale verkita en Esperanto, aperis en nacilingvaj tradukoj nur malfrue, ĝis nun en la angla en Britio (2000) kaj Usono (1), en la rusa, la germana (2003), la turka, la hungara (2002) kaj itala (2011). Ĉina eldono estas en preparo. Estus ebleco fari filmon per la materialo de tiu romano, aŭ de la biografia verko pri la svedo Valdemar Langlet, same kiel okazis pri "La listo de Schindler". Ĉu la anglalingva versio iam ebligos tion ĉe Hollywood ? ;-)

Okaze de la 150a datreveno de la naskiĝo de D-ro Zamenhof, la 15an de decembro 2009, George Soros partoprenis en Simpozio pri Zamenhof ĉe UN en Novjorko. George Soros parolis Esperanton junaĝe, sed plejparte forgesis ĝin, escepte konatan sentencon, kiun li senhezite citis : "Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan". Video ebligas vidi lin parolanta en la angla ĉe
Vimeo. Pri tio raportis i.a. New York Times, China Daily kaj aliaj amasinformiloj (Blogo de Ralph Dumain). Por pli da detaloj : George Soros ĉeestis simpozion de UEA
1. Masquerade — Dancing around Death in Nazi-Occupied Hungary. Tivadar Soros. Tradukis kaj editoris H. Tonkin. Arcade Publishing. New York. 2001; anglalingva priskribo ĉe Amazon)

Pri anglalingva eldono de "Maskerado" en "La Quinzaine Littéraire"

Bela tutpaĝa recenzo de Sonia Combe pri la anglalingva versio de la libro "Maskerado" de Tivadar Soros aperis en la lasta numero de 2012 de la franclingva literatura gazeto "La Quinzaine Littéraire" (15-31.12.2011). Sub la titolo "Manuel de survie en situation extrême" (Manlibro pri transvivo en ekstrema situacio), la aŭtorino jam dekomence aludas pri Esperanto, en kiu tiu verko estis originale verkita. Esperanto ludis grandan rolon en la vivo de Tivadar Soros, la patro de la financisto George Soros. Li lernis ĝin dum militkaptiteco en Siberio post la unua mondmilito. Li sukcesis eskapi kaj atingi Hungarion post dujara fuĝo. Sonia Combe tamen nur mallonge aludas pri la revuo "Literatura Mondo", unu el la plej famaj en la historio de Esperanto, kiun li fondis kaj pri kiu li zorgis post reveno. Kiam la nazioj okupaciis Hungarion, Soros uzis la spertojn, kiujn li akiris dum militkaptiteco kaj fuĝo. Li kaj lia familio kaŝiĝis sub alia nomo. Sed, en 1945, li devis denove fuĝi, ĉi foje el sia lando, post la sovetia okupacio. Kaj en tio Esperanto denove helpis lin. La patro estis dankema al Esperanto, sed ne lia filo, kiu eble sen tiu lingvo, ne estus postvivinta la Holokaŭston kaj la sieĝon de Budapeŝto en 1944-1945, aŭ kiu nun eble vivus pli modeste ie en Hungario... Sonia Combe bele finis sian recenzon per jena frazo pri la homeca konkludo per kiu Tivadar Soros finis sian libron : "Tia konkludo bone meritis esti skribita en la lingvo de espero".

Literatura Mondo legebla en Interreto

Eltirajo el la blogo de Bernardo

Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ofertas skanaĵojn de niaj plej gravaj fruaj periodaĵoj, i.a. de La Revuo, Esperanto (UEA), Brita, Germana kaj Pola Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Sensacie! ...

Malfacilas diri, kiu superlativo sufiĉas por adekvate laŭdi tiun longe atenditan deziregon. Plej multaj jarkolektoj de niaj plej gravaj fruaj Esperanto-gazetoj nun estas senkoste legeblaj en la reto. Jen la listo:

Rimarko HM : Temas efektive tie pri dokumentoj kun granda historia valoro finfine alirebla al iu ajn ie ajn en la mondo al ĉiu scivolemulo aŭ esploristo. Ĉu troviĝos ankoraŭ intelektuloj por plue aserti kun aplombo ke Esperanto estas lingvo sen pasinteco, sen historio, sen animo, sen literaturo, sen poezio, sen kanzono, sen humuro, sen esprimebleco, sen arta, intelekta, eduka valoro, ktp ?
Laŭ ĉi matena sugesto mia al László Szylvasi (Eventoj, Budapeŝto), la originala "Enciklopedio de Esperanto" estas nun elŝutebla en PDF el la retejo de Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB). Tio konsiderinde plifaciligas la esploradon. HTM-versio estas atingebla tute malspure de la paĝo "Faka literaturo pri ĝenerala naturscienco kaj terminologio" kun PDF-versio. Dankon al li !

Jules Verne kaj Esperanto

La komencita kaj nefinita romano "Voyage d'études" per kiu Jules Verne, prezidanto de la Esperanto-Klubo de Amiens, volis partopreni en la popularigo de la Internacia Lingvo, estas eldonita en Esperanto-traduko de István Ertl : "Esplorvojaĝo".

Artikoloj de Abel Montagut aperintaj en Libera Folio en 2008-2009 :

Dulingva libro aperinta en 2009 pritraktas la rilaton de Jules Verne kun Esperanto sub la titolo "Jules Verne, espérantiste ! / Jules Verne esperantisto !" (prezento). La aŭtoro estas Lionel Dupuy. Franclingva retejo de Lionel Dupuy.


Versio en la franca.