(EO) — Esperanto-literaturo : "Maskerado" — "La Quinzaine Littéraire" — Literatura Mondo legebla en Interreto — Jules Verne kaj Esperanto
-
La nomo de Tivadar Soros (1894-1968) estas ankoraŭ sufiĉe fama en la literatura…
-
28 Dec 2011
(FR) — "Errances linguistiques“
-
Comme son nom ne l'indique pas, Ling Xi est une écrivaine française. Née en 1972 en Chine,…
-
26 Dec 2011
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Free use
-
4 618 visits
(EO) — Esperanto en Sud-Afriko
En Sud-Afriko, Esperanto faris siajn unuajn paŝojn en 1901 en Transvalo. 110 jarojn poste, ĝi ree vigliĝas.
Enciklopedio de Esperanto
Jena artikolo de L. Ŝirjaev aperis en la Enciklopedio de Esperanto publikigita en Budapeŝto en 1933 (p. 936 — teksto ne modifita) :
Sudafriko: Kaplando, Transvalo, ktp. La unuaj pioniroj en K. estis W. Way kaj H. Clark. En 1908 en Wellington estas fondita. EG. Pioniro en T. estis W. Coquelin (1901) kaj A. F. Whiteside (1905) en Johannisburg kaj H. Carter en Pretoria, fondinta tie en 1906 la unuan EG. La centro de la movado estas Pretoria, kie fondiĝis ES en 1908. Dum 1926 tie okazis 12 E kursoj, gvidataj de James kaj s-ino R. Spero. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 en K. troviĝis E-istoj en 4 lokoj kaj en T en 7 lokoj. UEA-del. en 1933 en Beaufort West, Cape Town, East London kaj Johannisburg.
I. ŜIRJAEV
Vidu ankaŭ : "Esperanto-movado en Sud-Afriko"
Enciklopedio de Esperanto
Jena artikolo de L. Ŝirjaev aperis en la Enciklopedio de Esperanto publikigita en Budapeŝto en 1933 (p. 936 — teksto ne modifita) :
Sudafriko: Kaplando, Transvalo, ktp. La unuaj pioniroj en K. estis W. Way kaj H. Clark. En 1908 en Wellington estas fondita. EG. Pioniro en T. estis W. Coquelin (1901) kaj A. F. Whiteside (1905) en Johannisburg kaj H. Carter en Pretoria, fondinta tie en 1906 la unuan EG. La centro de la movado estas Pretoria, kie fondiĝis ES en 1908. Dum 1926 tie okazis 12 E kursoj, gvidataj de James kaj s-ino R. Spero. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 en K. troviĝis E-istoj en 4 lokoj kaj en T en 7 lokoj. UEA-del. en 1933 en Beaufort West, Cape Town, East London kaj Johannisburg.
I. ŜIRJAEV
Vidu ankaŭ : "Esperanto-movado en Sud-Afriko"
Kio okazas 110 jarojn poste, pli precize en Kaburbo ?
Raporto de Emile Malanda
Prezidanto de Kaburba Esperanto-Klubo kun fotoj
Raporto pri E-agadoj de Kaburba E-Klubo en Sud-Afriko
En Sud-Afriko, Esperanto bone kaj varme disvastiĝas en la urbo Kaburbo ( angle: Cape Town; afrikaanse: Kaapstad ) dank’al la starigo de la Kaburba Esperanto-Klubo, mallongige KEK, gvide de Emile MALANDA. La Kaburba Esperanto-Klubo, kiel aliĝinta klubo al ESPERANTO-ASOCIO DE SUD-AFRIKO, serioze funkcias en la urbo-centro sur la fama strato tiel nomata “ Long Street “. KEK akiris novan instruad-lokon helpe de Klubanoj. La unua lokalo estis malgranda kaj post kvarmonata E-kurso la nombro de Lernantoj kreskis kaj ebligis al la Klubo translokiĝi al la nova loko.
ESPERANTO-KURSO
La instruado de Esperanto estas donita al Rifuĝantoj kaj Civitanoj kiuj loĝas en la urbo Kaburbo. Entute, la Lernantoj de la unua nivelo nombras 16 kaj regule lernas la Internacian Lingvon, la novaj varbitaj estas 5. La E-kurso okazas ĉiutage dum la posttagmezo de la 1-a ĝis la 4-a. La E-kurso disvolviĝas laŭ la disponebleco de la gelernantoj kaj laŭ la interna regularo de la Kaburba E-Klubo. Ekzemple, la tria alineo de la regularo diras: “Ĉiu lernanto de KEK devas partopreni en la E-kurso almenaŭ trifoje semajne“.
Dum la lernado pluraj metodoj kombiniĝas por akirigi la lecionojn al la Lernantoj. Koncerne la unuan studnivelon dudek lecionoj estis preparitaj el diversaj libroj. La ĉefa metodo povas esti nomata “klasika” t.e. la lernantoj partoprenas en la klasĉambro dum la E-instruisto ekspozicias la lecionon. Ankaŭ estas uzita parte la Cseh Metodo, kies libro estis donacita speciale de Profesoro Harro von Blottnitz.
La E-kurso estas programita de lundo ĝis vendredo; la gramatiko kaj la tekstoj estas lernigitaj dum 2 horoj pertage. Kaj la lernantoj faras ekzercojn post ĉiu leciono. Sabato estas rezervita por duhora legorondo per la libroj Eperanto en Dialogoj kaj Mazi en Gondolando. Dum la legorondo ĉiuj praktikas laŭvice kaj la instruisto korektas la erarojn de la prononcado. Alia varma etapo dum la legorondo estas “la demandaro” rilate la tekstojn. La instruisto kontrolas la komprenadon de la tekstoj. Kaj sekvas la konversacioj en Esperanto far lernantoj. La lernado sukcese okazas laŭ la libroj disponeblaj rilate la lingvojn. Tiuj en angla kaj afrikaansa, tiuj en franca kaj Lingala (Kongolanda loka lingvo), tiuj en Svahilo.
ĈEFAJ UZITAJ LIBROJ POR INSTRUI
La ĉefaj lernolibroj uzitaj estas jene: "Secondary School Esperanto", I de Markarian & Sullivan; "Racia Kurso de Esperanto" (f ranclingve) SAT-Amikaro; "Esperanto Por Infanoj" de G. Gladstone Solomon; "Baza Cseh-Kurso"; "Esperanto en Dialogoj" de Andrzej Pettyn; kaj kelkaj E-lernokajeroj: ‘Lerni Esperanton en Svahilo, Lerni Esperanton en Lingala, Lerni Esperanton en Afrikaans’ Signalindas ke la libroj ne estas sufiĉaj kvankam la disponeblaj utilas por lernigi la Internacian Lingvon. Dank’al la librodonacoj (donacitaĵoj venante de S-roj Colin Beckford, Harro von Blottnitz kaj Renato Corsetti) direktitaj al la Kaburba Esperanto-Klubo. Estas uzitaj angla, svahila, franca, afrikaansa E-libroj. La Lernantoj havas la privilegion utiligi kelkajn anglajn vortarojn donacitajn de s-ro Colin Beckford. De nelonge alvenis kelkaj libroj el Danujo de s-rino Betty Chatterjee (Kopenhaga Esperanto-Klubo).
JUNULARA SEKCIO
Kreiĝis la KABURBA ESPERANTO-JUNULARO (KEJ) sub la gvido de la fondinto de KEK. Tre rapide stariĝis la junalara sekcio ene de la Kaburba E-Klubo dank’al la sindonemo de la gejunuloj kiuj aĝas malpli ol 30 jaroj. Aliaj estas je la 30-a jaro. Tamen, ili aktivas daŭre por tiu junulara fakgrupo kiel ĉiuj de la klubo. La celo estas funkciigi la Junularan Organizon en la Sudafrika Esperantujo. La gvidanto kaj la administranto de la Kaburba E-Klubo jam interŝanĝis kun Renato Corsetti kaj Jérémie Sabiyumva (Respondeculo pri TEJO en Afriko). Ankaŭ rimarkindas, ke jam tiu junulara sekcio ekhavis kontaktojn kun aliaj E-organizoj en la mondo, jam ekinteresiĝis ĝemeliĝi kun multaj E-aranĝoj el diversaj partoj de la mondo. La stabo de KEJ konsistas el: Trésor Mokelo (Prezidanto), Shem Kabanza (Vicprezidanto), Sommet Muendele (Ĝenerala Sekretario), Kabos Tanze (Vic-Sekretario), Bernadette Dimbi (Kasistino). Kontaktadresoj: rete: kejunularo@gmail.com ; Paperpoŝte: Kaburba E-Junularo, P. O. Box 2787 Cape Town 8000, South Africa.
PRAKTIKAJ AGADOJ TRA ESPERANTO ENE DE KEK
La KEK-anoj laborplanis Kelkajn konkretajn agadojn kiuj funkciaj praktike ene de E-Klubo. Ili estas nomataj fakgrupoj. Temas pri tri kampoj: Eduko, Turismo, Komerco.
1. EDUKA FAKO
La unua fakto de la edukfako estas ligita al la EDUKA PROJEKTO iniciatita kaj lanĉita de la Estraro de EASA. Temas pri la okazigo de la E-instruado dise en Sud-Afriko. Tiu projekto estis bone redifinita dum la Komitat-kunsido okazita en Pretoria dum la Jarkunveno 2011. La Komitatanoj kunvenintaj invitis kompetentajn Esperantistojn organizi la E-kurson dise en la Sudafrika teritorio; sekve, la lernantoj estos ekzamenitaj je la fino de la E-lernado kaj rezulte de kio ĉiu Sukcesinto estos premiita per R1000.
La dua estas ligita al la instruado de Esperanto flanke de aliaj lingvoj. Ĉi tiu fakto kuŝas en la projekta aspekto kunlabore kun la Neregistara Organizo “ THE ROSSIGNOL HOUSE OF HOPE “. Ĉi-lasta ĉefe zorgas pri Lingvaj rajtoj en la rondo de la Rifuĝantoj loĝantaj en Sud-Afriko t.e. instigi ilin respekti gepatrajn lingvojn kaj lerni diversajn lingvojn ekzistantajn en la mondo: Esperanto estas unu el ili. Tiucele dank’al la Kaburba E-Klubo stariĝis efektive la Projekto tiel nomata “ LEARNING ENGLISH-ESPERANTO-FRENCH “( LEEF ). La projekto estas kunordigata de la E-instruisto kaj Esperanto havas bonan lokon.
2. TURISMA FAKO
La projekto estas nomata “TURISMO EN AFRIKO“, sub la emblemo de ‘ TurAfrik ‘. Ĉi-lasta funkcias partnerece sub la licenco de la registrita Agentejo FACILITAS SA (www.facilitassa.com ). TurAfrik celas ĉefe komisioni por la Esperantistoj kiuj interesiĝas turismi en Afriko ĝenerale, kaj en Sud-Afriko aparte. Kunlabore kun la Agentejo “ FACILITAS SA “, ‘ TurAfrik ‘ helpas en la aranĝo de la gastigado, tranoktado kaj manĝado de Esperantistoj; en la informo pri turismaj lokoj kaj la organizaĵoj de E-renkontiĝoj en Afriko.
3. KOMERCA FAKO
La komerca fako disvolviĝas sub la nomo de ESPERANTO TRAINING AND DEVELOPMENT, mallongige ETD-Business. Agnoskita de Sudafrika Administrado, ETD-Business celas komisioni por la importado, eksportado kaj investado. ETD-Business partoprenas en la retforumo de IKEF kaj jam oficialaj rilatoj ekstariĝis kun du grandaj firmaoj el Ĉinio; dum multaj aliaj partneroj ankoraŭ informiĝas pri la ebleco de la kunlaborado kun ETD-Buzneso.
LABORPROGRAMO
Por la jarfino 2011 kaj la jaro 2012 jen estas la agadoj planitaj:
*-Decembro 2011: Festi Zamenhofan tagon sub la titolo de “ KULTURA TAGO DE ESPERANTO EN KABURBO ”. La festoceremonio okazis je la 16-a de decembro 2011.
-Januaro 2012: Ekzameno de Progresantoj pri la unua nivelo.
-Januaro 2012: Varbado de novaj gelernantoj kaj okazigo de E-instruado por la novuloj.
-Aprilo 2012: Fino de la unua nivelo por la varbitaj
-Aprilo 2012: Vojaĝo al Namibio por starigi novan E-klubon en la Ĉefurbo.
-Julio 2012: Organizaĵo de ILEi-Seminario (por trejni la E-instruistojn) en Kaburbo.
-Aŭgusto 2012: Varbado de novaj gelernantoj
-Septembro 2012: Komenco de la E-instruado por la Novuloj
-Decembro 2012: Ekzameno
-Decembro 2012: Festoceremonio de la Zamenfofa Tago.
DIVERSAĴOJ KAJ INFORMOJ
-Ricevo ĉiumonate de la Revuo ESPERANTO dank’al S-roj OSMO BULLER kaj RENATO CORSETTI
-Ricevo de la IPR-Revuoj (diversaj numeroj de la tuta jaro 2011) dank’al s-roj RADOJAS PETROVIC kaj RENATO CORSETTI.
-Ricevo de E-libroj de Betty Chatterjee el Danujo
-Korespondado kaj ligo kun diversaj Esperantistoj en la mondo.
BUĜETO 2012 ( Prezentota laŭ la peto)
LISTO DE MEMBROJ DE KABURBA ESPERANTO-KLUBO (Sendota laŭ la bezono)
GVIDANTARO DE KABURBA ESPERANTO-KLUBO
EMILE MALANDA (Prezidanto), DIEUDONNE NDAYA (Administranto & Ĝenerala Sekretario), JUNIOR LODI (Estrarano pri lokaj E-agadoj), EMMANU MUKADI (Financa Konsilanto), THIERRY KAZEKELE (Estrarano pri Informado) DELPHIN KAZONGO (Estrarano pri Eksteraj rilatoj), VICTOR KASWALA (Kultura Konsilanto), KATHEELEN MOSES (Kasistino).
KONTAKTADRESOJ:
Oficejo: 112 Long Street, Twinel Building (4th Floor), Cape Town
Paperpoŝte: Kaburba Esperanto-Klubo, P.O.Box 2787 Cape Town 8000, South Africa.
Telefonoj: Oficeja: 00214245100; Mobila: 0021 (0) 718199899.
(*) Du Gravuloj de Kaburbo, temas pri S-ro Colin Beckford (Sudafrika Ĉefdelegito de UEA) kaj Profesoro Harro von Blottnitz (Ĝenerala Sekretario de EASA), estas invititaj prelegi dum la Zamenhofa Tago.
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.