Mortis Wangari, Nobelpremiito de la arboj kaj arbaroj
Publikigita je la 26a de Septembro, 2011
Mi verkis la sekvantan tekston antaŭ kelkaj monatoj por revuo nun ĉesigita, "Les Cahiers de Saint-Lambert". Wangari Maathai mortis, kaj mi malĝojas. Jen, kiel mi vidis ŝin.
Ihithe. Vilaĝo. Proksima al Njeri, kenja urbo situanta 150 kilometrojn norde de Najrobio. Pejzaĝo de verdiĝantaj kaj ĉasaĵriĉaj montetoj. Blindiga vido sur Kenjo-monto, kiu pintas 5199 metrojn kaj konsistigas la fontojn de du el la plej belaj riveregoj de la lando, Tana kaj Ewaso Ng’iro. Je la 1a de aprilo 1940, kiam naskiĝas la eta Wangari Muta, Kenjo ankoraŭ estas brita kolonio. Grumblas la ribelo, kiu kondukos al la perfora emancipa movado Mau Mau, estiĝinta kore de la etno Kikuju, al kiu apartenas la familio de Wangari Muta. Sed tiumomente ĉio ŝajnas kvieta, ĉio ankoraŭ ŝajnas eterna.
La nobelpremioto ankoraŭ memoras la miron de siaj unuaj vivjaroj. «Mi longe kredis, ŝi diras, ke la mondo estas valo kun fekunda tero superita de la murapogiloj de la montoj Aberdore kaj norde de Kenjo-monto. Mi pensis, ke eternas la akacioj kun siaj maldikaj, malmolaj folioj, la viglaj, puraj torentoj, kien ni iris preni akvon. Kaj mi imagis, ke ĉiam fekundos la kampoj, kie mia patrino demetis min, infanon, por pli bone povi rikolti managuon, la sovaĝan verdan legomon, kiun ni manĝis kun niaj maizaĵoj. Antaŭ miaj okuloj, tiu valo de Rifto, kie mia patro laboris en la farmbieno de brita koloniisto, estis la tuta universo. Kaj tiu universo havis la koloron de la arbaroj. Ĝi havis la odoron de spicoj kaj piretroj. Ĝi ankaŭ havis siajn leĝojn».
Sed ĉio renversiĝos en la daŭro de nur kelkaj jaroj. Certe, la britoj komencis la disfalon ekde la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento detruante belegajn tropikajn arbarojn profite de tre enspezigaj plantejoj de pinoj aŭ eŭkaliptoj. Sur la deklivoj de la montetoj ĉirkaŭ Njeri, sur tiuj de Kenjo-monto, la erozio komencis sian mortigan agon. Sed ĉio plirapidiĝas fine de la kvindekaj jaroj kaj post la sendependiĝo — 1963 — ĉar la farmistoj de la regiono amase ekkultivas poreksportajn kultivaĵojn, kiaj teo aŭ kafo, kiuj ekanstataŭas la malnovajn arbaregojn.
Wangari estis senpera atestanto de la teruraj agresoj puntruditaj al Kenjo-monto: «El ĝi elspruĉis tricent fontoj nutrantaj Guraon, la plej larĝan riveron de Kenjo. Imagu do la tumultan povon de tiuj fluoj! La tondron de la rulantaj ŝtonoj! La impresan larĝon de la rivero! Ni ĉerpis akvon el ĝiaj fontoj. La nutraĵo estis abunda, ĉemana, en la tiel donacema naturo, kiu ĉirkaŭis nin. Mi havis nur unu aŭ du robojn, ni ne havis elektron en nia kabano, sed ni neniam sentis nin malriĉaj.» Mi priskribas por vi tiujn pejzaĝojn, ĉar ili malaperis hodiaŭ, kaj ĉar tiu perdo estas mortminaco al Kenjo, al Afriko kaj eĉ al la mondo».
Sed ni reiru al la familio de Wangari. En 1943, la patro, Muta Njugi, iĝas la farmisto de angla bienposedanto, s-ro Neylan. Li do foriras al la valo de Rift, proksima al la urbeto Nakuru, kun sia edzino, siaj unuaj du filoj kaj Wangari, kiu ĵus dujariĝis. «La indiĝenaj popoloj, sisteme senbienigitaj, tiel rakontas Wangari, tamen rajtis havi terpecon por vivteni sian familion, se ili akceptis labori por la blankuloj. Estis la kazo de mia patro veninta el la montaro, kaj naskiĝinta el popolo fortika, laborema kaj, pro la altmontara klimato, rezista al malario. Dum sia tuta vivo li laboris en Nakuru por la sama blanka posedanto, s-ro Neylan, tiel, ke oni povintus kun respekto konsideri lin kiel amikon. Bedaŭrinde mi ne certas, ĉu s-ro Neylan opiniis same pri mia patro…».
Ĉar estas neniu lernejo en la ĉirkaŭaĵo de la farmbieno, la patrino de Wangari, Wanĵiru Kibicho, revenigas siajn infanojn al Ihithe en 1947. Ambaŭ gepatroj de la etulino deziras doni al siaj infanoj bonan edukadon kiel kondiĉon de ilia estonta sukceso. Okjara, Wangari iras al la baza lernejo, kaj dekunujara ŝi iras al la internulejo de la katolika misiejo de Njeri, fondita de italaj pastroj komence de la dudeka jarcento. La knabineto riveliĝas tre dotita por la studado kaj rapide lernas la anglan lingvon, kiu iĝos esenca por ŝi. Ŝi konvertas sin al katolikismo kaj — provizore — alprenas la kristanan nomon Marie Joséphine. Ŝia katolikismo estas tiel fervora, ke ŝi aliĝas al la Maria-Legio dediĉita al la servo de Dio per atento al homoj, precipe al mizereguloj.
Kiel unuarangita en sia klaso, ŝi finas siajn studojn en Njeri en 1956, ĵus dekkvinjariĝinta. En la tiutempa kolonia socio, tiel elstara nivelo ĉe nigrulino estas jam miriga escepto. Tio tamen estas nur komenco. La junulino pro ŝiaj rezultatoj estas sendata al la ununura kenja altlernejo alirebla por knabinoj, Loreto High School, alia katolika instituto instalita en la urbeto Limuru, kvardekon da kilometroj for de Najrobio.
Ŝi finas tie diplomita en 1959 kaj tiam intencas iri al la Orientafrika universitato en Kampalo (Ugando). Sed la sorto decidos alie. Usono senripoze kontraŭanta la sovetan influon sur la afrika kontinento, anticipas la sendependiĝojn kaj timas komunistan premon ĉe la naciistoj. Dum la regado de John Kennedy, Usono decidas doni universitatajn stipendiojn al afrikaj studentoj esperante, ke ili iĝos la administracia skeleto en la novaj ŝtatoj. En Kenjo estas elektataj 300 junuloj, inter kiuj Wangari, kiuj iros studi en Usono en Septembro 1960.
Studante en universitato en Arkansaso, en Atchison, ŝi arigas diplomojn. Unue pri biologio, sekve pri ĥemio kaj pri la germana lingvo. Akirinta bakalaŭrecon pri sciencoj ŝi sukcesas akiri en Pitsburgo mastran gradon pri biologio, sekve mastrogradon pri scienco kaj unue ligiĝas kun la ekologiistoj, tiam ankoraŭ ne tiel nomitaj, kiuj batalas kontraŭ la aermalpurigo. Ŝiaj gradoj ebligas al ŝi esti dungata de la kenja Najrobia universitato kiel helpinstruisto pri biologio.
Kio povintus iĝi triumfo, iĝis premsonĝo. Apenaŭ surteriĝinta en Kenjo ŝi ekscias, ke ŝia posteno estas promesita al aliulo. Alietnano. Ŝi neniam ĉesos pensi, ke ŝi estas viktimo de unu el la vundoj al tiom da homaj socioj. Estante virino. Estante kikujanino. Elrevigita ŝi akceptas hazardan postenon, antaŭ ol esti helpata de germana profesoro Reinhold Hofmann, kiu proponas al ŝi postenon en ĵus estigita laboratorio por bestkuracado en la Najrobia universitato. Evidente temas pri unua agnosko.
Tio okazis en 1966, jaro de renkontiĝo inter Wangari kaj juna kenjano ankaŭ studinta en Usuono, Mwangi Mathai. Ili geedziĝas kelkajn jarojn poste, en 1969. Tiu epoko estas feliĉa por la juna virino, plena de espero kaj entuziasmo. Profesoro Hofmann permesas al ŝi iri al Germanujo por kompletigi sian universitatan formiĝon, unue en Giessen, poste en Munkeno. En 1971, ŝi iĝas la unua orientafrika virino akirinta doktoriĝon pri sciencoj.
Samepoke, novedziniĝinta, ŝi naskas la unuan el siaj tri infanoj en 1970. Ĉu ŝi estus sukcesonta en vivo ja brila, sed fine ordinara ? La respondo estas nea. Ĉar ŝi forgesis neniom pri sia infanaĝo ĉe la malsupro de Kenjo-monto. Kaj ankaŭ neniom pri la vundeblo de fontoj kaj arbaregoj. Daŭrigante sian universitatan karieron — ĉiam pli alten —, ŝi devontigas sin en diversaj socialaj kaj ekologiaj movadoj. Favore de virinoj kaj naturo. Samtempe en la National Council of Women of Kenya (NCWK) - Maendeleo ya wanawake en la swahila, aŭ nacia konsilio de kenjaj virinoj - kaj en Environment Liaison Centre [Liga centro por la medio]. Estas en la 70aj jaroj, ke ŝi ekkomprenas, ne plu forgesonte, la interligitecon inter malriĉeco kaj ekologia difektiĝo. Ŝi klarigas: «En Najrobio, kie mi instruis en la universitato, mi vizitadis la virinajn movadojn, kiuj oftis en Afriko en la 1970aj jaroj. Oni renkontis tie virinojn tre edukitajn, kia mi, sed ankaŭ nelegosciulinojn venintajn el la kamapro. Kiam tiuj lastaj diris al mi, ke ili ne plu havis sufiĉe da trinkebla akvo, nek da brulligno, nek da nutraĵo por siaj infanoj, kiam ili parolis pri faligo de arboj kaj pri tekampoj, mi komprenis, kie io terura okazis. Tiuj farmistinoj, kiuj foje venis el la regionoj de mia infanaĝo, ĉiuj plendis pri malriĉo. Pri la peniga ĉiutaga vivo. Pri la sekiĝo de la terenoj. Kio okazis pri la rivero Gura, iam tiel pura kaj tumulta? La akvo nun nigras, la ŝtonoj kuniĝintas, la fluo malfortas».
Tia estas la eko de eksterordinara ideo konata per la nomo de verdzona movado (Green Belt Movement). Sub la mantelo de la asocio Envirocare Ltd, ŝi estigas unuan arbokultivejon mastrumatan de virinoj ekde 1974. Sincerdire, la sukceso ne venis, fakte pro manko de financa subteno. Sed la movado estas lanĉita kaj ne plu haltos. La 5an de Junio, 1977, Tago de la Tero, manifestacio de NCWK ekiras en la koro de Najrobio ĝis la parko Kamukunĵi, en la fora antaŭurbo. Sep arboj estas plantataj kun ĝojo honore al la sep historiaj respondeculoj de la kenjaj komunumoj. La cetero de Green Belt Movement apartenas al la heroeco.
Miloj, poste dekmiloj da farmistinoj mobiliziĝas por la servo al la arboj kaj al si mem. Ĉar jen la sekreto de tiu elstara sukceso. La virinoj dungitaj en la movado ne kontentiĝas per estigo de arbokultivejoj, centopaj, en la vilaĝoj, kaj replantado de arboj. Ili lernas aŭ relernas la manieron daŭrigeble uzi brullignon, akiri nutraĵon el arbaraj produkoj, remalkovri la prapatran arton de abelbredado. Entute tiuj virinoj iĝas praktikantoj de prapatra, sed forgesita kulturo: la arbarkultivo.
La moralinstruo estas simpla: planti arbojn enspezigas. La asocio mobilizante nombron da disaj ekonomiaj fortoj, rekompencas la faritan laboron, kiu siavice ebligas rimarkindajn reaperojn de la vivo, kaj besta kaj planta. Tiu efika cirklo ebligis planti ene de kvardek jaroj proksimume kvardek milionojn da arboj. Ha! Ekzistu tia Wangari en ĉiu lando. Sed ne ĉio estas tiel mirinda.
Edziniĝinta, kiel dirite en 1969, Wangari ekhavas problemojn kun sia edzo, kiu mem havas nacipolitikan karieron. En 1977, la jaro de la fondiĝo de Green Belt Movement, li, Mwangi Mathai, decidas forlasi ŝin. Post du jaroj da apartiĝo, li petas eksedziĝon pere de argumentoj juĝataj de li nedeturneblaj. Li asertas: « Ŝi estas tro edukita, tro forta, tro obstina, kaj ŝi volas regi en tro da aferoj ». La juĝisto pravigas lin, kio tiel indignigas Wangari-n, ke ŝi mem donas intervjuon al kenja revuo. En tiu ŝi deklaras, ke la juĝisto estas aŭ malkompetenta aŭ subaĉetita. Ŝi estas kondamnita al sesmonata malliberiĝo. Danke al sia advokato ŝi ĉi-foje pasigas nur tri tagojn en la malliberejo.
Sub la prezidanteco de Daniel Arap Moi en 1978 elektita gvidanto de Kenjo, ŝi estos plurfoje kondamnata kaj devos ekziliĝi en Tanzanion. Direndas, ke Wangari neniam cedas. Ŝi sukcesas akiri la rezignon pri konstruado de sesdeketaĝa turo en Uhura Parko, la granda publika ĝardeno de Najrobio. Pli malbone : ŝi kontestas al prezidanto Arap Moi, tre kritikata pro ties triba politiko kaj la subaĉeto de liaj proksimuloj, la rajton konstrui luksegan loĝejon, kiu detruas parton de arbaro. Ĉu ŝi frenezas ? Tute male, ŝi prezentas sin en la prezidantbalotoj de 1997 — serioza malsukceso —, antaŭ ol iĝi deputito en 2002, poste ministro pri medio en 2003.
La fabela omaĝo de Nobelpremio pri paco, atribuita en 2004, turnintus la kapon de multaj aliaj rimarkinduloj. Sed Wangari decidite ne povas forgesi la farmistojn kaj Kenjo-monton el sia junaĝo. En Septembro 2007, ŝi iras al Kamerunio kiel « ambasadoro de bonvolo por la ekologia sistemo de la Konga baseno ». Kunveno de altranguloj okazu por lastfoja provo savi tion, kio povas esti belega tropika arbarego entendiĝanta sur preskaŭ du milionoj da kvadratkilometroj. Iun matenon Wangari forlasas sian belan luksan hotelon. Troviĝanta sur monteto « ĝi superis la urbon kaj oferis neforpreneblan vidon al la Kamerun-monto, plejsupra punkto de orienta Afriko ». Sed sur la alfronta monteto Wangari rimarkas farmistojn, inter kiuj estas virinoj, kiuj preparas kampon. Jen ĉiutaga vido en ĉiuj afrikaj urboj, kie tero apudas rokojn.
Detalo — kiu ne estas detalo — atentigas ŝin: farmistino fosas sulkojn en la direkto de la deklivo. Ŝi estas same konsternita kiel vundita. Ĉar tia agmaniero kondamnas la estontecon. Anstataŭ fosi orte por limigi la erozion, la metodo neeviteble kondukos al la malapero de la grundo, kuntrenita de la unua pluvoj ĝis la malsupro de la monteto.
Ŝi klarigas : « Mi havis certon, ke se ni ne povus labori kun la milionoj da kameruniaj agrokultivistoj, kun la milionoj da agrokultivistoj de la dek landoj de la regiono de malalta Kongo, kaj fakte de la tuta Afriko — tiam nia agado estus kondamnata al malsukceso. Ni neniam savus la arbaregojn de Kongo, kaj ni neniam sukcesus haltigi la dezertiĝon, kiu sur la tuta kontinento senindulge disvastiĝas ».
Tia bonŝance restis la filino de farmistoj de Kenjo-monto. « Ke mi povis rimarki tiun virinon, konkludis Wangari, estas pro tio, ke mi mem laboris kun homoj, kiaj ŝi, dum la rearbariga kampanjo de la Verdzona kampanjo ». Precize tion oni pretis skribi.
La citaĵoj de Wangari Maathai estas prenitaj el du el ŝiaj libroj, "Celle qui plante des arbres" [La arboplantistino], kaj "Un défi pour l’Afrique" [Defio por Afriko] (Eldonejo Héloïse d’Ormesson). De portreto aperigita en la taggazeto Le Monde, verkita de Annick Cojean kaj Raphaëlle Bacqué. Diversaj tekstoj publikigitaj en la angla.
---
Tradukis : Leo de Cooman (BE)
Sign-in to write a comment.