Tuj furoris, post interreta apero, la 22an de februaro 2011, la video de la kanzono "Zenga zenga" (strateton post strateto), kiu ridindigis la furiozan kaj demencan libian tiranon ! Eĉ "New York Times" raportis pri tio "Qaddafi YouTube Spoof by Israeli Gets Arab Fans" [atentu : ne ĉiuj retkroziloj ebligas aliron al tiu artikolo]. La video estas multloke spektebla, serĉebla per "zenga zenga", trovebla i.a. ĉe DZGeek, en Alĝerio, kies registaro ebligis al familianoj de la diktatoro eskapi al juĝo en Libio. En Wikipedia, artikolo pri la afero aperas ĝis nun nur en la araba, hebrea, angla, germana, pola, portugala, rusa :
Kompense, la aŭtomata traduko el la anglalingva versio fare de GramTrans ebligas disponi je sufiĉe detala prezento ĉe WikiTrans : "Zenga zenga"
Tiun videon kaj la muzikon lertege faris la israela tunizidevena ĵurnalisto kaj muzikisto Noy Alooshe de la grupo "Hovevei Cion" (La Amantoj de Ciono — Zamenhof apartenis dum mallonga tempo, kiam li estis studento, al organizaĵo, kiu komence nomiĝis "Ĥibat Cion" — Amo al Ciono). Noy Alooshe estas ĉe Facebook kaj Twitter.
Temas pri kanzono farita per vortoj eltiritaj el unu el la alparoloj de Moammar Kadhafi, kiam li minacis purigi la landon je manifestaciantoj “strateton post strateto” (”zenga zenga”). Li pretendis sin amata de la popolo kaj atribuis la nomon "ratoj" al la ribelantoj. Tamen, en la lastaj momentoj de sia vivo, li same kiel la plej ordinara rato provis rifuĝi en kloako por eskapi al la popola furiozeco.
La aŭtoro de "Zenga Zenga" estis mirigita pro ricevo de multege da komplimentoj el la araba mondo. Iuj asertis al li, ke la kanzono fariĝis "iaspeca himno de la kontestantoj". Tripoliano eĉ skribis al li ke, post la liberiĝo, la manifestaciantoj kantos je tiu ritmo sur la stratoj de Tripolo ! ;-)
Ekzistas ankaŭ versio sen la malpeze vestita kaj elegante provokema dancanta junulino, kiu aperas en spegula efekto ambaŭflanke de la blekanta diktatoro. Tiun version faris Noy Alooshe por ebligi montradon al pli prudaj kaj ŝokiĝemaj personoj, laŭ peto de junaj interretuzantoj, kiuj volis montri ĝin al siaj gepatroj.
Ni reagu al tiu evento kaj esprimu niajn bondezirojn al la libia popolo, des pli ke certe ne facila estos la estonteco post tiom longa suferado kaj silentigo. Tamen, la morto de tiu tirano, same kiel la ekzekuto de Saddam Hussein, ebligas kaŝi la hipokritan rolon kaj la subtenon de iuj potencoj en la kreo kaj plifortigo de tiaj monstroj — i.a. per livero de armiloj kaj diversaj servoj — kontraŭ kiuj ili poste alvokas al mobiliziĝo.
Zamenhofa proverbo diras "Du militas, tria profitas". La franca verkisto Anatole France skribis : "On croit mourir pour la patrie : on meurt pour des industriels". (Oni kredas morti por la patrio, oni mortas por industriistoj — "L'Humanité", 18an de julio 1922).
---
La chanson "Zenga zenga", qui ridiculise le tyran furieux et dément libyen a fait fureur dès sa sortie. Même le "New York Times" y a donné écho. La vidéo peut être vue sur de nombreux sites, être cherchée avec "zenga zenga", être trouvée entre autres sur DZGeek, en Algérie, dont le gouvernement a permis à des familiers du dictateur d'échapper à un jugement dans leur pays.
Cette vidéo et la musique ont été faites avec une grande adresse par le journaliste et musicien israélien d'origine tunisienne Noy Alooshe du groupe "Hovevei Tzion" (Les Amants de Sion — le Dr Zamenhof avait appartenu durant une courte période, lorsqu'il était étudiant, à une association qui se nommait au début "Ĥibat Cion" — Amour de Sion). Noy Alooshe est sur Facebook et Twitter.
Il s'agit d'une chanson composée à partir de mots prononcés par Moammar Kadhafi lors de l'un de ses discours publics, alors qu'il menaçait de purger le pays de ses manifestants “rue par rue” (”Zenga zenga”). Il se prétendait aimé du peuple et attribuait aux révolutionnaires le nom de "rats". Cependant, finalement, dans les derniers moments de sa vie, comme le plus ordinaire des rats, c'est dans un égout qu'il tenta de se réfugier pour échapper à la fureur populaire.
L'auteur de "Zenga zenga" a été étonné par les très nombreux compliments reçus du monde arabe. Certains lui ont affirmé que cette chanson était devenue "une sorte d'hymne des contestataires". Un Tripolitain lui a même écrit que, lors de la libération, lui et les manifestants chanteront sur ce rythme dans les rues de Tripoli ! ;-)
Réagissons à cet événement et exprimons nos bons souhaits au peuple libyen, d'autant plus que l'avenir ne sera certainement pas facile après de si longues souffrances et la contrainte au silence. Cependant, la mort de ce tyran, comme l'exécution de Saddam Hussein, permet de cacher le rôle hypocrite et le soutien de certaines puissances dans la création et le renforcement de tels monstres — entre autres par des livraisons d'armes et autres services — contre lesquels elles appellent ensuite à une mobilisation.
Un proverbe de Zamenhof dit "Du militas, tria profitas" (Deux font la guerre, un troisième en profite). L'écrivains français Anatole France avait écrit : "On croit mourir pour la patrie : on meurt pour des industriels". ("L'Humanité", 18 juillet 1922).
Sign-in to write a comment.