Por multaj urbestroj, urbaj konsilantaroj, aŭ urbaj komisionoj por nomigo de vojoj tra la mondo, ne ĉiam facile estas trovi kaj elekti nomon por strato, publika spaco (parko, skvaro...), lernejo elementa, meza aŭ supera, konstruaĵo (san- kultur- aŭ eduk-centro, ponto...), rezidejo, aŭ arbo, monumento, ktp.
2012 : Centjariĝo de la unuaj ZEO-vojoj*
La unua urbo, kiu honorigis la nomon de D-ro Zamenhof (kiu mortis en 1917), estis Terrassa, en Katalunio, Hispanio, kun "Zamenhof-Placo". La inaŭguro okazis la sabaton 29an de junio 1912. Dua inaŭguro okazis la dimanĉon 14an de julio 1912 en Sabadell, apud Barcelono, por "Bulvardo de D-ro Zamenhof".
Tria inaŭguro okazis poste, je nekonata dato, verŝajne post julio, sed antaŭ la 17a de decembro 1912, por "Rue Esperanto" (Strato E) en la franca urbo Limoges (limoĵ). Ĝi estus povinta okazi multe pli frue, ĉar en respondo al peto de la 15a de februaro 1907 de la ĝenerala sekretario de la Klubo Esperantista Limoges, Léon Berland, Zamenhof jam permesis, la 25a de februaro 1907, ke oni atribuu tiunn nomon al strato. Bedaŭrinde, la afero ne estis tuj pritraktita, kaj tiel Limoges perdis sian ŝancon esti la unua urbo en la mondo kun ZEO.
La ĉi supraj informoj fontas el la libro "Monumente pri Esperanto, de Hugo Röllinger. Rotterdam : UEA. 1977. p. 83-85.
En 1996, estis 1044 ZEOj en 54 landoj de la kvin kontinentoj. En 2011, la nombro superas 1400 en 58 landoj.
* Zamenhof-Esperanto-Objekto (ZEO) : ĉiu vojo, publika konstruaĵo, monumento, ponto, spaco, arbo, memorŝildo, ktp, al kiu estas atribuita la nomo de D-ro Zamenhof aŭ de lia verko ― Esperanto ― aŭ de pioniro de Esperanto).
Kial honorigi D-ron Zamenhof kaj lian verkon ?
Ludwik Lejzer Zamenhof naskiĝis en Bjalistoko la 15an de decembro 1859. Li mortis en Varsovio 14an de aprilo 1917. Jam junaĝe, li pasie ŝatis lingvojn. Li diversgrade scipovis ne malpli ol dek. Siatempe li konsciis, ke komuna lingvo estis jam bezono por la homaro por plibonigi la kvaliton de la lingvaj rilatoj, justan komunikadon inter la popoloj kaj etnoj.
La 26an de julio 1887, en Varsovio, aperis lia unua lernolibro por ruslingvanoj sub la titolo “Internacia Lingvo“.
En 1905, li ricevis la francan ordenon "Honora Legio".
En 1909, li rifuzis esti proponita por la Nobelpremio.
La granda hinda sociala reformisto kaj filozofo Vinoba Bhave, spirita heredanto de Gandhi, vidis en Zamenhof "mahatmon" (grandan animon).
La angla verkisto H.G. Wells priskribis lin kiel "Unu el la plej noblaj specimenoj de tiu internacia idealismo, kiu estas la natura donaco de la judaro al la mondo".
La historio pravigis jenajn nekrologajn vortojn aperintajn en la gazeto "L'homme enchaîné" (La katenita homo, 18an de aprilo 1917) de Georges Clemenceau : "Ni ne lasu foriri sen adiaŭo tiun homon de lojaleco, bonvolemo kaj sindediĉo... Li foroferis sian vivon por entute konstrui internacian lingvon, Esperanto, kiu eble havas ŝancojn, eĉ post la morto de ĝia kreinto, resti vere vivanta verko. (...)"
Dum la dua Mondmilito, la nazioj strebis trovi kaj neniigi la familion Zamenhof : lia filo Adam estis mortpafita en 1940 kun sia bofrato Henryk Minc; liaj du filinoj Lidja kaj Sofia pereis kun lia plej juna fratino Ida Zimmerman en la ekstermejo de Treblinka.
En 1959, Unesko invitis la ŝtatojn-membrojn celebri en 1960 la nomon de D-ro Ludvik Lejzer Zamenhof en la kadro de proponoj pri “celebrado de datrevenoj de grandaj personecoj kaj eventoj sur la kampoj de edukado, scienco kaj kulturo okazontaj en 1959-1960“. Antaŭaj proponoj rilatis i.a. al Charles Darwin, Anton Ĉeĥov, Friedrich von Schiller, Frederic Chopin, Alexander von Humbolt... Unesko celebris lian memoron kiel "grava persono universale agnoskata sur la terenoj de edukado, scienco kaj kulturo".
Kaj Esperanton ?
La Internacia Lingvo, kiu populariĝis sub la pseŭdomo de D-ro Zamenhof (Doktoro Esperanto) estis dum tro longa tempo, kaj ankoraŭ nun, tro ofte konsiderata kiel tempopasigilo, kiel amata ĉevaleto, kiel utopio, kvankam aparte eminentaj homoj subtenis ĝin tra ĝia tuta historio : Leo Tolstoj, Jules Verne, Elisée Reclus, Léon Blum, Willy Brandt, Olof Palme, Jean-Paul II, kiu uzis ĝin por paskaj kaj kristnaskaj benoj urbi et orbi, ktp. Franz Jonas, prezidento de la respubliko de Aŭstrio, flue parolis ĝin, same kiel la nederlanda ĉefministro Willem Drees, la brita ĉefministro Harold Wilson, la ministro pri edukado de Estonio Ferdinand Eisen, la granda ĉina verkisto Pa Kin...
Nun parolas ĝin i.a. la germana Nobel premiito pri Ekonomiko Reinhard Selten; la pola eŭropa deputitino Małgorzata Handzlik; la ambasadoro de Germanio ĉe Nato kaj nun en Moskvo Ulrich Brandenburg; la ambasadoro de Irlando en Berlino Seán Ó Riain; prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio; la iama aŭstralia ministro pri justico Kep Enderby; la populara hungara verkisto István Nemere; la prezidanto de la japana korporacio Swany Etsuo Miyoshi; la juna rusa pianista virtuozo Andrei Korobeinikov...
En la komenco de la jaroj 1920, 14 nacioj, el kiuj pli ol duono ekster Eŭropo, prezentis rezoluciojn por ke la Ligo de Nacioj rekomendu la universalan instruadon de Esperanto en la lernejoj kiel internacia helplingvo. Bedaŭrinde, la tiama franca registaro, sub influo de politika doktrino imperiista kaj koloniista, malhelpis serenan kaj konstruan pritraktadon de la propono, kaj malgraŭ tre favora raporto pri sukcesoj de tiu instruado en diversaj landoj, la afero estis flankenlasita. Tiu raporto estis publike alirebla nur freŝdate, dank' al la Interreto, en la du lingvoj de la Ligo : angle — france.
Ekzemploj aliaj ol stratoj, avenuoj, bulvardoj, ks :
- Ponto de Esperanto en Karlsruhe (Germanio), Szentes (Hungario), Boulazac (Francio)
- Esperanto-Parko en Wiener Neustadt (Aŭstrio), Budapest (Hungario)
- Zamenhof-Parko en Leeuwarden (Nederlando)
- Colline Zamenhof (Ŝtato de Goias, Brazilo) kaj en Kiralykut (Hungario, apud “Belvedero Zamenhof“)
- Insulo Esperanto ĉe Danubo, en la pitoreska komunumo de Orjahovo (Bulgario) : 180 hektaroj
- Fontano Esperanto, je 4 km de Piliscsév (Montoj Pilis, Hungario)
- Oftalmologia Kliniko en Prilep (Makedonio)
- Flegcentro Zamenhof en Tel Aviv, en samnoma strato (Israelo)
- Ŝipo Zamenhof(Pollando)
- Aviadilo Zamenhof ( TU-134 de la kompanio LOT, Pollando)
- Trajno Esperanto (Rumanio, linio de Bukareŝto al Sibiu, ekde la 24a de majo 1998)
- Sonorilo Esperanto de la Kariljono de la Paco en Stockum (Germanio); alia sonorilo Esperanto en Castres (Francio)
- Instituto Zamenhof, en Lomeo (Togolando)
- Esperanto-muzeoj en Vieno (Aŭstrio), Szeged (Hungario), Svitavy (Ĉeĥio), Subirats (San Pau de Ordal, Katalunio, Hispanio), Gray (Haute-Saône, Francio)
- La germana urbo Herzberg am Harz, en Malsupra Saksio, kies Interkultura Centro estas tre aktiva, ricevis en 2006, per decido de la urba Konsilantaro, la kromnomon Esperanto-Stadt ("Esperanto-Urbo")
Dokumentaro :
Bibliografioj de D-ro Zamenhof
- En la franca : “L'homme qui a défié Babel", originalo, tradukita kaj publikigita en Esperanto, la korea, la hispana, la litova, la ĉeĥa (René Centassi kaj Henri Masson), 2001. Unua eldono (1995).
- En Esperanto : "La homo kiu defiis Babelon", traduko de “L'homme qui a défié Babel"
- En la hispana : "El hombre que desafió a Babel", traduko de "La homo kiu defiis Babelon"
- En la litova : "Zmogus, metes issuki Babeliui", traduko de "La homo kiu defiis Babelon"
- En la ĉeĥa : "Člověk proti Babylonu", traduko de "La homo kiu defiis Babelon"
- En la korea. "바벨탑에 도전한 사나이", traduko de "La homo kiu defiis Babelon"
- En la angla : “Zamenhof“ (Marjorie Boulton)
- En la itala : “Una voce per il mondo. Lejzer Zamenhof il creatore dell'esperanto“ (Vitaliano Lamberti)
Listo de diverslingvaj bibliografiaj libroj kaj artikoloj : “Elekta bibliografio pri Zamenhof 2000-2008" (Humphrey Tonkin, p. 6-13).
Pri ZEOj en Wikipedia :
L'espéranto au présent (Esperanto nuntempe).
Mi (ĝis nun) estas la ĉefa kontribuanto por la vikipediaj artikoloj. Kompreneble, vi, kiel ĉiu, povas plibonigi la artikolon. Sed, se vi preferas, vi povas diri ĉu informoj devas esti ĝisdatigitaj.
Amike,
Nicolas
Vi povas libere uzi miajn informojn, ĉar nun mankas al mi la tempo por intrveni en Vikipedio. Mi faras tion eventuale por korektoj aŭ aferoj kiuj ne postulas multe da tempo. Do, vi povas i.a. aldoni la du ZEOjn de Moutiers-les-Maŭfaits. Ili ja ekzistas sed inaŭguro okazos verŝajne venontjare, eble fine de junio-komence de julio. Pri tio kaj aliaj aferoj mi parolos venontan mardon kun la urbestro.
Amike.
Henri
Sign-in to write a comment.