# Strato de Esperanto : kiel statas la afero en Vendeo ?

En 2008, en 58 landoj de ĉiuj kontinentoj, ekzistis ne malpli ol 1400 "

Zamenhof-Esperanto-Objektoj

", mallonge : "ZEO". Tiu nomo ĝenerale indikas stratojn, placojn, publikajn konstruaĵojn aŭ lokojn, pontojn, monumentojn kaj aliajn memorigajn "objektojn" al kiuj estis atribuitaj la nomoj de D-ro Zamenhof aŭ tiu de la Internacia Lingvo Esperanto kiu, jam en 1887, proponis la principon de justeco por ĉiuj popoloj multe antaŭ ol tiu nomo estu ofte uzata kaj rememorigita.

La 29an de junio 1912, placo de la kataluna urbo Terrassa ricevis la nomon de D-ro Zamenhof (
Plaça del Doctor Zamenhof : ŝildo), do, dum li vivis. Samjare, ankaŭ en Katalunio, la 14an de julio, la urbo Sabadell inaŭguris siavice straton de D-ro Zamenhof (Ronda de Zamenhof), kaj, dum la dua semestro, sekvis Limoges (Limoĝo) kun strato de Esperanto (Rue de l'espéranto).

Laŭ la nombro da ZEOj, Brazilo estas en unua pozicio kun 170. Sekvas Francio kun 163. Male, proporcie al la nombro da loĝantoj, po miliono, Bulgario staras unuavice kun 7,56, sekvas Israelo (7,33) kaj poste Hungario (6,72).

  • La ZEOj la plej nordaj situas en la norvega insulo Spitzberg : "Esperantoneset" (preskaŭ-insulo de Espéranto); en la norvega urbo Narvik : monumento al Esperanto, 68°25' N; en Alasko : "Esperanto Creek" (Esperanto-rivereto, 63°27' N).
  • La ZEOj la plej sudaj troviĝas en Tasmanio, Aŭstralio : Esperanto-arbo, 42 S; en Argentino : Esperanto-strato en Mar del Plata; en Sudafriko : Zamenhof-strato en Port Elisabeth.
  • Les ZEOj la plej malproksimaj estas la asteroidoj (1421) Esperanto kaj (1462) Zamenhof malkovritaj respektive en 1936 kaj 1938 fare de la finna astronomo Yrjö Väisälä. Ilia orbito situas inter la planedoj Marso kaj Jupitero.
  • La plej longa ZEO estas la Esperanto-strato de Sao Sebastiao do Cai (Brazilo) : 4 km; la plej alta estas la monumento al D-ro Zamenhof en Sabadell (Katalunio, Hispanio) : 12 m.
  • "Allée de l'espéranto" (Aleo de Esperanto) estis inaŭgurita en 2008 je profundeco de 12 m en la submara muzeo de Otlesh (trovebla ankaŭ sub la nomo "Atleŝ"), Kabo Tharĥankut, Krimeo, en la Nigra Maro.

Alvoko al la urbestroj de Vendeo

Vendeo aperis malfrue en la ZEO-listo. La unua estis la trafikcirklo "Rond-point du Dr Zamenhof" inaŭgurita en 1999 en La Roche-sur-Yon kun ĉeesto de S-ro Jacques Auxiette, tiam estro de la urbo, nun prezidanto de la Regiona Konsilantaro de Luarlandoj (Pays de la Loire).

La dua estas la strato de Esperanto (
Rue de l'espéranto), kies nomo estis akceptita la 28-an de junio 2007 unuanime fare de la Municipa Konsilantaro de Moutiers-les-Mauxfaits minus du senkulpigitaj neĉeestantaj konsilantoj. Tiu 585-metrojn-longa strato estas verŝajne la sola en la mondo, kiel ZEO, kiu estas cirkla (tiu de Limoĝo estas nur parte cirkla, kun formo iom simila al litero "p"). Ĝi ĉepasas la domojn de la vilaĝo-parto "Hameau du Bois" el kiuj kelkaj el la 50 planitaj estas ankoraŭ konstruotaj.

Residence Espéranto, Hameau du Bois, Moutiers-les-Mauxfaits En 2010, ŝildo "Résidence L'Espéranto" (Esperanto-rezidejo) estis fiksita sur ĉiu el kvar socialaj domoj de tiu strato, en du grupoj de du situitaj je ĉirkaŭ 250 m unu de la alia.

Sekve, la departemento Vendeo havas tri ZEOjn, kio lokigas ĝin meznombre sufiĉe bone en Francio. La departemento Pas-de-Calais havas 12 kun 4 en Arras, 2 en Boulogne-sur-Mer kaj Fouquières-les-Lens, kaj 1 en Calais, Hénin-Baumont, Liévin kaj St-Martin-Hermicourt.

Okaze de la centjariĝo de la inaŭguro de Esperanto-stratoj, en 2012, ĉu Vendeo povas akcepti grandan defion ? Kun ĉirkaŭ 610 000 loĝantoj (0,61 miliono), ĝi povus facile superi Bulgarion. Kaj kial ne, Brazilon ? Estas en Vendeo 282 komunumoj inter kiuj multaj pligrandiĝas kaj estas kondukitaj al elekto de nomoj por novaj stratoj, placoj, trafik-cirkloj, skvaroj kaj aliaj publikaj lokoj aŭ konstruaĵoj, pontoj, ktp.

La asocio Espéranto-Vendée sekve vokas la urbestrojn, la membrojn de municipaj konsilantaroj kaj la komisionojn pri nomigo de vojoj prikonsideri la nomojn de D-ro Zamenhof, de Esperanto, aŭ de famaj pioniroj de Esperanto. Ekzemple, en
Les Sables d'Olonne, estus eble ŝanĝi la ŝildon "Rue Alfred Roux" (instruisto, rezistanto, mortigita fare de la nazia okupacianto en Les Sables d'Olonne) kaj aldoni "profesoro de Esperanto". Same pri la strato "Rue Léon Ballereau", arkitekto en Luçon, eblus aldoni "pionnier de l'espéranto en Vendée" (pioniro de Esperanto en Vendeo) ĉar, dank' al li, Esperanto faris siajn unuajn paŝojn en la departemento en 1903.

La inaŭguro de ZEO havigas okazon, por 2012, por propono de artikoloj aŭ intervjuoj pri Esperanto nuntempe, por manifestacio aŭ kultura animado, ekzemple ekspozicio, prelego, projekciado (la dokumentaraj filmoj
"Esperanto", de Dominique Gautier en la franca, kaj "The Universal Language", de Sam Green, en la angla, estos prezentitaj en julio 2011 dum la unua film-festivalo de Esperanto en San Paŭlo, en Brazilo), ludo, konkurso, renkontiĝo, pikniko, ktp.

Tio estas ankaŭ okazo por fari al si demandojn pri la eŭropa kaj tutmonda lingvopolitiko, pri la influo de lingvo en subkonscio. La fama franca lingvistino
Henriette Walter diris "Lingvo, tio estas maniero vidi la mondon". En la momento kiam peticio cirkulas por akceptigi Esperanton en abiturienteco ("l'espéranto au bac"), en la momento kiam aperas maltrankviliĝo rilate al perforto kaj turmentado en lernestablejoj, endas mediti pri tiuj vortoj de la svisa pedagogo Pierre Bovet, direktoro de la Instituto Jean-Jacques Rousseau de sciencoj pri edukado, fondinto de la Fakultato de psikologio kaj sciencoj pri edukado de la Universitato de Ĝenevo, en raporto publikigita en 1948 en Svedio : "Entute, ni konstatis ke la instruado de Esperanto, ĉie, kie ĝi estis enkondukita, kreas etoson de ĝojo, etoson de boneco. Tio estas tre valora."

---

Rimarko :
En decembre 2008, Espéranto-Vendée jam lanĉis alvokon al la urbestroj de Vendeo por sugesti atribuon de nomoj de virinoj al trafikvojoj, i.a. Bertha von Suttner (Aŭstrio), Helen Keller (Usono), Marie Marvingt (Francio), Lidja Zamenhof (Pollando), kiuj havis ĉiuj ian ligitecon kun Esperanto. Filino de D-ro Zamenhof, Lidja pereis en 1942 en la nazia ekstermejo de Treblinka. Ŝi instruis Esperanton en multaj kursoj tra Eŭropo.

Ligiloj :


Rue de l'espéranto (PDF)
http://esperanto-vendee.asso-web.com/uploaded/rue-esperanto.pdf
(FR) Quel nom attribuer à une voie, un lieu public ou à une construction ?
https://www.test.ipernity.com/blog/32119/329849
(FR) L’espéranto au présent
https://www.test.ipernity.com/blog/32119/211524
L'espéranto au bac
http://esperanto-au-bac.fr/

Rimarkoj : Post apero de tiu artikolo, mi pensis ke :

  • indas, eĉ endas, aktualigi la ZEO-listojn de la diversaj versioj de Wikipedia, ĉefe la Esperanta — kiu estu referenca —, kaj aperigi maksimumon da bonkvalitaj kaj laŭeble plej grandformataj libere uzeblaj fotoj de ZEOj en Vikipedio, tio por ebligi la organizadon de ekspozicioj pri ZEOj tra la mondo kaj tiel favore influi decidojn. Ni konsciu ke plejparto el niaj elektitoj kaj decidantoj nenion scias pri tiu fenomeno. Parte kulpas ni se ili kaj la publiko ne estas pli bone informitaj.
  • Pri Lidja Zamenhof, eblas proponi straton aŭ alian memormanieron en ĉiuj urboj, kie ŝi instruis la Internacian Lingvon. Ili estas tre multaj, ĉefe en Eŭropo.
  • Anstataŭ ŝanĝi stratŝildojn, eblas ankaŭ, eble preferinde, aldoni memorplakon, el bronzo, marmoro aŭ alia materio, fiksebla sub la nomo de stratŝildo.
  • Certe estas (multe pli ?) da ZEOj ol indikite en Brazilo, Francio kaj aliaj landoj. Supozeble estas pli ol 58 landoj.
  • Pliaj ideoj estos bonvenaj. Ni konsciu ke la kosto de tia agado estas nula kaj la penado por klopodoj tre malgranda...
  • Tiu ĉi dokumento, same kiel aliaj aliloke, celas helpi en preparo de mesaĝo aŭ letero, kaj dosiero, al urbestroj en la tuta mondo. En landoj kie ne estas stratnomoj, aŭ ekzemple nur stratnumeroj, certe eblas atribui ZEO-nomon al io alia.
  • Ne hezitu plue dissendi tiun komunikon kaj kontribui al plibonigo de la dokumentaro, ĉefe ĉe Vikipedio kaj Ipernity :
(EO) Kiun nomon atribui al vojo, publika loko aŭ konstruaĵo ?
(FR) Quel nom attribuer à une voie, un lieu public ou à une construction ?