PRESSENZA Boston, 21/09/10
Distrado, prokrasto, emociigi, diri kaj ne diri. Resume, misinformi, havigante al la publiko la iluzion esti plene informita pri ĉio. Tio estas la "strategio de manipulado", kiun la granda usona lingvisto Noam Chomsky, teoriisto pri komunikado engaĝiĝita dum multaj jaroj por senmaskigi la "fabrikado de konsento" per furorlibroj, resumas en la Dekalogo : dek movoj, regule ripetataj fare de la amaskomunikiloj por kvietigi la publikan opinion per falsaj certaĵoj kaj devojigi la serĉadon pri la vero. Praktiko, akuzas Chomsky, nun enradikiĝinta en la "DNA" de mediatoj, reduktitaj al la rolo de planeda rimedo de sociala regado.
1. La strategio de la distrado
Ĉefa elemento de la sociala kontrolo, la « strategio de distrado » “konsistas deturni la atenton de la publiko de la gravaj problemoj kaj de la ŝanĝiĝoj pri kiuj decidis la politikaj kaj ekonomiaj elitoj, per konstanta lavango da distraĵoj kaj sensignifaj informoj“. La strategio de la distrado estas ankaŭ nemalhavebla por melhelpi la publikon interesiĝi pri esencaj konoj sur la terenoj de scienco, ekonomio, psikologio, neŭrobiologio kaj kibernetiko. “Gardi la atenton de la publiko en distriĝo, for de la veraj socialaj problemoj, kaptita per temoj sen reala graveco. Gardi la spiriton de la publiko konstante okupata, tute sen tempo por pensi; reveni al la farmo same kiel la ceteraj bestoj.“ Eltiraĵo el "Silent Weapons for Quiet Wars" (Silentaj armiloj por kvietaj militoj).2. Krei problemojn, kaj poste oferti solvojn
Tiu metodo estas ankaŭ nomata « problemo-reago-solvo ». Oni kreas unue problemon, antaŭviditan « situacion » por estigi certan reagon de la publiko, tiel ke tiu ĉi estu mem postulanto pri aranĝoj, kiujn oni deziras akceptigi al ĝi. Ekzemple : lasi urban perforton disvolviĝi, aŭ organizi sangajn atencojn, por ke la publiko estu postulanto pri sekurecaj leĝoj malprofite al la libereco. Aŭ ankaŭ : krei ekonomian krizon por akceptigi kiel necesa malbono la regreson de la socialaj rajtoj kaj la malaperigon de la publikaj servoj.3. La strategio de laŭgradeco
Por akceptigi neakcepteblan aranĝon, sufiĉas ĝin apliki progresive, laŭgrade, dum daŭro de dek jaroj. Radikale novaj soci-ekonomiaj kondiĉoj (novliberalismo) estis truditaj dum la jaroj 1980 ĝis 1990 per tia procedo : minimuma rolo de la ŝtato, privatigo, amasa senlaboreco, sociala necerteco, adaptiĝo, alilokigo (de la produktado kaj de la servoj), salajroj ne plu ebligantaj decan enspezon, tiom da ŝanĝiĝoj estigus revolucion se ili estus abrupte aplikataj samtempe.4. La strategio de la prokrasto
Alia maniero akceptigi nepopularan decidon konsistas prezenti ĝin kiel "dolora kaj necesa", obtenante la konsenton de la publiko por estonta aplikado. Estas ĉiam pli facile akcepti estontan foroferon ol tujan foroferon. Unue ĉar la strebo estas ne tuj farota. Poste ĉar la publiko ĉiam emas naive esperi ke "ĉio iros pli glate morgaŭ" kaj ke la postulita forofero estos evitebla. Fine, ĉar "tio lasas pli da tempo por la publiko alkutimiĝi al la ideo pri ŝanĝiĝo kaj ĝin rezigneme akcepti, kiam venos la momento".5. Sin turni al la publiko kvazaŭ al infanetoj
Plejparto el la reklamoj celantaj la ĝeneralan publikon uzas diskursojn, argumentojn, personecojn kaj aparte infanismigan tonon, ofte proksima al debiligo, kvazaŭ la spektanto estus malaltaĝa infano aŭ mensa handikapulo. Ju pli oni strebas trompi la spektanton, des pli oni alprenos infanismigan tonon. Kial ? “Se oni turnas sin al persono kvazaŭ ĝi estus 12-jara, tiam, pro sugestiebleco, li/ŝi havos, kun certa probableco, respondon aŭ reagon kun sama foresto de kritika sento ol tiu de persono 12-jara ». Eltiraĵo el “Silent Weapons for Quiet Wars“.6. Instigi al emocio prefere al pensado
Instigi al emocio estas klasika tekniko por preterpasi racian analizon, kaj sekve la kritikan senton de la individuoj. Plie, la uzo de la emocia registro ebligas malfermi aliron al subkonscio por enigi en ĝin ideojn, dezirojn, timojn, impulsojn, aŭ sintenojn…7. Tenadi la publikon en nescio kaj stulteco
Fari tiel, ke la publiko estu nekapabla kompreni la teknologiojn kaj la metodojn uzatajn por ĝia kontrolado kaj ĝia sklavigo. « La kvalito de la edukado havigita al la malsupraj klasoj devas esti la plej malriĉa, tiel ke la fosaĵo de la nescio, kiu izolas la malsupraj klasoj disde la supraj, estu kaj restu nekomprenebla por la malsupraj klasoj. Eltiraĵo el “Silent Weapons for Quiet Wars“.8. Instigi la publikon plezuriĝi en mezvaloreco
Instigi la publikon opinii, ke la fakto esti stulta, vulgara kaj malklera estas « cool » (malstreĉa, kvieta, freŝa, )…9. Anstataŭigi ribelon per kulpeco
Kredigi al la individuo ke ĝi estas la sola respondeculo de sia malfeliĉo, pro nesufiĉeco de lia inteligenteco, de liaj kapabloj aŭ de lia strebado. Tiel, anstataŭ ribeli kontraŭ la ekonomia sistemo, la individuo memtaksas sin kaj kulpigas sin mem, kio estigas depriman staton, kies unu el la efektoj estas inhibicio de agemo. Kaj sen agemo, ne estas revolucio !…10. Koni la individojn pli bone ol ili konas sin mem
Dum la kvindek lastaj jaroj, la fulmaj progresoj de la scienco pliprofundigis la fosaĵon inter la konoj de la publiko kaj tiuj, kiujn tenas kaj uzas la gvidantaj elitoj. Dank' al biologio, neŭrobiologio kaj aplikata psikologio, la "sistemo" sukcesis aliri al progresinta kono de la homa estaĵo, samtempe fizike kiel psikologie. La sistemo alvenis al pli bona kono de la meza individuo ol tiu ĉi konas sin mem. Tio signifas, ke en la plimulto el la kazoj, la sistemo tenas pli grandan kontrolon kaj pli grandan povon rilate al la individuoj ol la individuoj mem.
Noto de la tradukinto — Alia konsilindaj legaĵoj :
(FR) : Décervelage à l'américaine (Le Monde Diplomatique)
(EN) : US as global overlord : Dumbing down, American-style
Henri Masson club has replied to %name%Sign-in to write a comment.