Pri la tago
Ĉiun jaron, la 3a de majo estas dato por celebri la fundamentajn principojn de la gazetara libereco tra la mondo, defendi la sendependecon de la mediatoj kaj omaĝi al la ĵurnalistoj, kiuj perdis la vivon dum la praktikado de sia profesio.
La 3a de majo estis proklamita Tutmonda Tago de la gazetara libereco fare de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1993 sekve de rekomendo dum la dudek- sesa sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1991.
La 3a de majo estas okazo por informi la civitanojn pri la atencoj okazintaj kontraŭ la gazetara libereco kun rememorigo ke, en dekoj da landoj tra la mondo, publikaĵoj estas cenzurataj, sankciitaj, interrompitaj aŭ tutsimple senrajtigitaj je publikigo dum la ĵurnalistoj, la direktoroj kaj la eldonistoj estas turmentataj, atakataj, malliberigataj kaj eĉ mortigitaj.
Temas pri dato por kuraĝigi kaj disvolvi iniciatojn favore al la gazetara libereco kaj taksi la staton de la gazetara libereco tra la mondo.
Tiu 3a de majo servas kiel memorigilo por la registaroj pri la neceso respekti siajn engaĝiĝojn pri la gazetara libereco. Tio estas ankaŭ tago de pripensado en la profesiaj mediatoj pri demandoj en rilato kun la gazetara libereco kaj la deontologio. La Tutmonda Tago de la gazetara Libereco estas cetere tago de subteno por la mediatoj, kiujn trafas restriktoj aŭ kies esprimlibereco estas silentigita. Tio estas ankaŭ la tago de rememoro por la ĵurnalistoj, kiuj perdis la vivon dum praktikado de sia profesio.
---
Temoj de 2011 :
- La landlimoj kaj la mediatoj
- La jura kaj reglamenta aspekto
- La novaj aspektoj
- Novaj tendencoj de ĵurnalismo kaj novaj modeloj de mastrumado
Fonto : Unesko
- Franclingva versio : Journée mondiale de la liberté de la presse 2011 — A propos de la journée
- Anglalingva versio : World Press Freedom Day 2011 — About World Press Freedom Day
Sur la sama retejo troveblas informoj pri :
- la Tutmonda Premio de la gazetara Libereco/Guillermo Cano 2011 (25 000 USD) — kandidatojn povas proponi la ŝtatoj-membroj, la organizaĵoj internaciaj kaj regionaj, profesiaj kaj neregistaraj laborantaj sur la tereno de ĵurnalismo kaj esprimlibereco.
- Ĝisnunaj laŭreatoj de la premio de 1997 ĝis 2010 :
- 2010 - Mónica González Mujica, Ĉilio
- 2009 - Lasantha Wickrematunge, Sri-Lanko (postmorte atribuita)
- 2008 - Lydia Cacho Ribeiro, Meksikio
- 2007 - Anna Politkovskaja, Rusio
- 2006 - May Chidiac, Libano
- 2005 - Cheng Yizhong, Ĉinio
- 2004 - Raul Rivero Castañeda, Kubo
- 2003 - Amira Hass, Israelo
- 2002 - Geoffrey Nyarota, Zimbabvo
- 2001 - U Win Tin, Birmo
- 2000 - Nizar Nayyouf, Sirio
- 1999 - Jesus Blancornelas, Meksikio
- 1998 - Christina Anyanwu, Niĝerio
- 1997 - Gao Yu, Ĉinio
- la programo : La mediatoj de la 21a jarcento : novaj landlimoj : Vaŝingtono, 1-3 de majo 2011
- 20a datreveno de la Deklaracio de Windhoek (Namibio, aprilo 1991) : 4a de majo en Novjorko, ĉe Unuiĝintaj Nacioj.
Pri ĵurnalismo :
- Internacia Tago de Ĵurnalismo (Mojtaba KHEIR-KHAH, Iran-Esperanto)
- Internacia Ĵurnalisto : organo de Tutmonda Esperanta Ĵurnalista Asocio (TEĴA)
- Tlaxcala, internacia multlingva reto de tradukistoj por la lingva diverseco
- Ĵurnalismo por komputiloj (Le Monde Diplomatique)
- Nigraj Vidvinoj<br> Terorismo Ĵurnalismo kaj demokratio en Rusioj
- Esplorĵurnalismo (Vikipedio)
- Tag ĵurnalismo (Stanislavo)
- Tag esperanto-ĵurnalismo (Stanislavo)
- Pri ĵurnalismo kaj e-movado Intervjuo kun redaktorino de Pola Radio, Barbara Pietrzak, sur la blogo de Ladislao.
- Scienco kaj ĵurnalismo (blogo de Toño)
- Klaku.net : Novaĵoj en Esperanto
- "Manlibro pri Ĵurnalismo", Judith Junger kaj Stefan Maul.
- Reza Deghati : pri fotoĵurnalismo
Sign-in to write a comment.