Edmond Privat ĉe la Ligo de Nacioj

En sia libro "Aventuroj de pioniro", de la paĝo 85 ĝis 88, unu el la plej eminentaj figuroj el la historio de Esperanto, la sviso Edmond Privat, aludis pri siaj rilatoj kun Mirza Reza Khan Arfa'-ed-Dowleh, alinome la princo Arfa (1), delegito de Persio dum 8 jaroj ĉe la dua Asembleo de la Ligo de Nacioj en Ĝenevo. Tio okazis en 1920, do antaŭ ol Persio, kun Sudafriko, Brazilo, Belgio, Ĉilio, Ĉinio, Kolombio, Haitio, Italio, Japanio, Hindio, Pollando, Rumanio kaj Ĉeĥoslovakio prezentis proponon por ke la Ligo rekomendu la universalan instruadon de Esperanto en la lernejoj kiel internacia helplingvo.


Ĉar Persio ne havis tiutempe suficê da mono por pagi plurajn delegitojn, Edmond Privat konsentis kun la princo Arfa senpage fariĝi laŭrajta membro de la persa delegitaro je la nura kondiĉo, ke li ricevu la permeson defendi Esperanton se la temo estus pritraktita sine de la Ligo. Favora al tiu propono, la princo Arfa petis kaj ricevis pri ĝi la konsenton de la registaro de Persio.

Princo Arfa ne estis cedema antaŭ la premo de grandaj nacioj. Kiam la registaroj de la grandaj potencoj volis forigi la artikolon de la statuto de la Ligo, kiu garantiis la memstarecon de ĉiuj membro-ŝtatoj kontraŭ eksteraj atakoj, li kuraĝe kaj tute sole opoziciis al tio, kontraŭe al la dudek ministroj de malgrandaj ŝtatoj, kiuj sin detenis pro premo kaj minacoj de la grandaj. Privat skribis : "Mi memoras kiel alvenadis la potencaj ministroj al nia benko por peti princon Arfa, ke li ne voĉdonu, unue per flatoj, per proponoj pri prezidanteco aŭ honoroj, kaj poste per minacoj." Tamen Arfa firme rezistis, kaj, kiam venis lia vico respondi, "lia klara voĉo sonis energie ne, kaj ĝenerala admira murmuro aŭdiĝis en la aŭdantaro. Poste, la dudek delegitoj de malgrandaj ŝtatoj venis premi lian manon por danki lin pro lia kuraĝo, ĉar lia voĉdono savis la statuton."

Benita estis tiu tempo por registaroj de grandpotencoj, kiam ne ekzistis WikiLeaks por tutmonda diskonigo de manovroj kaj dubinda agmaniero flanke de la gvidantoj.

Profunda kaj fidela amikeco ligis la du homojn. Anekdote, Privat rakontis kial, kiam princo Arfa petis de li konsilon sekve de propono, kiun amiko lia faris por prezenti lin por la Nobel-premio, li embarasite respondis, sincere kaj malkaŝe, kun timo ofendi la princon, ke liaj ŝancoj estis nulaj. Privat ne volis hipokrite kredigi al la princo, ke li havas ŝanĉojn, ĉar li bone sciis ke du aliaj proponitoj, kiel la norvega esploristo Fridtjof Nansen aŭ la brita delegito de Sudafriko ĉe la Ligo Lord Robert Cecil, estis multe pli konataj kaj povis pro tio ricevi multe pli da voĉoj. Kaj, efektive, Nansen kaj Lord Robert Cecil ricevis la Nobel-premion pri Paco respektive en 1922 kaj 1937. Perdiĝis la kontakto dum sufiĉe longa periodo, kaj Privat rekvietiĝis kiam li, surprizite, ricevis perpoŝte "malgrandan skatolon kiu entenis belan originalan persan ringon kun bluega safiro". Sur la vizitkarto, la princo skribis versaĵon de persa poeto : "Estas pli malfacile trovi veran amikon ol multekostan ŝtonon"...

Korespondaĵo de Tolstoj kun la princo Arfa

Okaze de plia serĉado, mi trovis tiun paĝon, kiu ekzistas en la angla kun jena majuskla titolo en la franca :

"LES GUERRES NE PEUVENT ÊTRE ABOLIES QUE PAR LES INDIVIDUS QUI EN SOUFFRENT...."
(La militoj estas abolieblaj nur fare de la individuoj kiuj suferas pro ili)

Temas pri letero, kiun Leo Tolstoj sendis en la franca al la princo Arfa la 10an de julio 1901. Fakte, pro malsaniĝo, li mem ne povis skribi ĝin. Bildo montras kopion de la dua paĝo kun la subskribo : "Léon Tolstoy" (2). Bedaŭrinde, mankas la unua paĝo kaj interreta serĉado de la tuta originala franclingva enhavo montriĝis vana. Fakte, la koncerna paĝo estas aĉetebla (15 000-20 000 dolaroj !) kaj preskaŭ certe neniam eldonita, sed denove kaj ankoraŭ pli bedaŭrinde, la ilustraĵo kaj la teksto estas sub kopirajto... Efektive, tiu dokumento estas posedaĵo de Bonhams (3), unu el la tri plej grandaj aŭkciaj entreprenoj de artaĵoj kaj antikvaĵoj.

Resume, Tolstoï esprimas en tiu letero ioman malkonsenton kun la princo de kiu li ricevis poemon, kiu plaĉis al li. Tolstoj ne kredis al ebla frateco inter ŝtatoj kaj gvidantoj. Li kredis ke ŝtato formiĝas kaj pluekzistas nur per perforto, kio malebligas interfratiĝon. Por li, devas esti nek rajto ordoni, regi, nek devigo obei. Homoj devas sekvi Dion sed ne homojn "kies ordoj plejofte estas kontraŭaj al la leĝo de Dio". Religia principo por ĉiu homo ne estu afero de religiaj gvidantoj. Fakte Tolstojo jam anoncis principon de neperforto, kiun poste aplikis Gandhi, kaj la principon de obĵeto pro konscienco (rifuzo soldatservi).

Estas konate ke Tolstoj aprobis kaj subtenis Esperanton, kiun li opiniis konforma al siaj kristanaj principoj : "Mi ĉiam opiniis, ke ne estas scienco pli kristana ol tiu de la lingvoj, kiu ebligas la interkomunikadon kaj la unuiĝon de plej multe da homoj. Mi tre ofte konstatis, ke la malamikeco inter homoj naskiĝas nur de “mekanika” obstaklo al interkompreniĝo.” (Letero al la esperantistoj de Voroneĵ).

Eblas same rimarki, ke la irana ajatolo

Sajid Mohammad Kazem Ŝariatmadari

diris, en 1977, du jarojn antaŭ la falo de la reĝimo de la ŝaho : “Esperanto ne estas religio, filozofio aŭ ideologio, kaj vere ĝi ne estas mem celo, sed nur rimedo, kiu povas helpi la realigon de paco en la mondo kaj internacian kompreniĝon. Mi esperas ke ĉiuj mondaj gvidantoj agnoskos la valoron de Esperanto por internacia kompreniĝo kaj sian respondecon antaŭ la popoloj por realigi ĝian potencialon.

Ĉu Tolstojo povis imagi ke, ne nur en Irano, sed en moderna mondo, en sekvantaj jardekoj kaj ankoraŭ pli ol jarcenton poste, gvidantoj de ŝtatoj kaj religioj povus plue ekspluati la Dikredon je hontinda kaj naŭza maniero por puŝi popolojn al interbuĉado ?

1. Mirza Reza Khan Arfa'-ed-Dowleh (Tabriz, 1854 - Monaco, 1938). Foto pri li aperas inter la paĝoj 80 kaj 81 de la libro de E. Privat.
2. La persona nomo Léon en la franca kaj la familia nomo en la angla : Tolstoy. En la franca, devus esti Tolstoï.
Interrete troveblas jenaj artikoloj en la angla pri la princo Arfa :

3. Bonhams : http://www.bonhams.com/cgi-bin/public.sh/WService=wslive_pub/pubweb/publicSite.r?sContinent=USA&MJ=3ea1957089632c0194d57e4b22fdc308&screen=lotdetailsNoFlash&iSaleItemNo=4470869&iSaleNo=17545&iSaleSectionNo=1