Ofte menciita, en diversaj libroj, dokumentoj kaj artikoloj pri la historio de Esperanto estis la raporto de la
Ligo de Nacioj aperinta en 1922 sub la subskribo de
Inazo Nitobe, ties vic-Ĝenerala Sekretario, en la angla kaj en la franca, respektive sub la titoloj :
Esperanto as an international auxiliary language L'espéranto comme langue auxiliaire internationale Sed ambaŭ versioj estis malfacile troveblaj kaj konsulteblaj por ordinaruloj. Ili estas nun, finfine, legeblaj kaj elŝuteblaj senprobleme :
- skanaĵo de la originala 57-paĝa dokumento : PDF
- Plena teksto ebliganta elekton de tekstopartoj por rekopii ilin aŭ citi eltiraĵojn (korektado nepre necesa, ĉar temas pri ne korektita optika rekono de teksto — OCR) : Full Text *
- La skanadon, optikan rekonon kaj la enpaĝigon (44 paĝoj) prizorgis skirlet tiamaniere ke eblas, en kazo de elpreno de tekstoparto por enŝovi en artikolon aŭ libron, indiki precize, en referencoj kaj piednotoj, la paĝon, kie ĝi troviĝas.
* Rimarkoj HM :
- Sugesto al anglalingvaj aktivuloj : pro la sama kialo (por citado kaj referencoj) estus bone, same kiel por la franclingva versio, prizorgi kaj enretigi korektitan kaj enpaĝigitan version de tiu dokumento.
- Temas pri dokumento tradukinda (eĉ -enda) al Esperanto kaj aldoninda (eĉ -enda) al la materialo studenda por ekzamenoj ekde la dua nivelo.
- Pli speciale por Francio, tiu dokumento povus esti oportuna por atentigi la deputitojn kaj senatanojn pri la nesolvita problemo de internacia lingva komunikado, kaj pri la problemo de superrego de la angla en la internacia komunikado, eventuale pri la kulpo de francaj registaroj en tiu situacio (okaze de la jubilea Bulonja kongreso, en 2005, Guy Langagne, plurfoje deputito, subtenanto de Esperanto, rememorigis tiun hontidan sintenon).
Sign-in to write a comment.