Finfine montriĝas, ke estas en Bretonio pli da esperantistoj ol da volapukistoj ;-)

Vinko Markov klarigis, ke artikolo en Esperanto pri la vilaĝo Hillion, kie okazos la 65a kongreso de SAT-Amikaro, ja ekzistas jam de la 9a decembro 2009 en "Vikipedio" kaj ke Béatrice Allée kaj Bernadette Lemarchand kontribuis al ĝia pliampleksigo. La problemo fontis el manko de ligilo de la franclingva versio al la Esperanta. Vinko faris la necesan riparon kaj ĉio estas nun en ordo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Hillion

Vikipedio tre baldaŭ atingos la nombron de 127 000 artikoloj. Esperanto staras je la 22a loko inter 271 lingvoj kaj inter la 31 lingvoj, kiuj havas pli ol 100 000 artikolojn. Sekvas ĝin la dana kaj la araba. Volapuko regresis al la 25a loko kaj verŝajne baldaŭ la bahasa indonezia forpuŝos ĝin al la 26a.

La kvalito kaj amplekso ja multe varias. Reviziado ne malutilus por multaj el ili. Sed ankaŭ la nacilingvaj versioj ne estas perfektaj. Foje troveblas informoj, kiuj malsamas aŭ ne kongruas inter diverslingvaj versioj : nombroj, datoj, faktoj... Ni strebu, ke la Esperanto-versio estu, se ne la plej kompleta kaj ampleksa, almenaŭ inter la plej kompletaj, ampleksaj, kaj, kompreneble, ĉefe, fidindaj.

Eblas entute traduki artikolojn el alilingvaj versioj, ĉerpi informojn el ili, aŭ fari sintezan adaptaĵon el unu aŭ pluraj versioj. Prudenta uzado de aŭtomataj tradukretoj povas helpi en direkto de nacia lingvo : Google, Free Translation, Reverso, Voila, BabelFish (Systran), aŭ de Esperanto : Traduku, Apertium, GramTrans, sed oni rezignu pri frazoj aŭ artikolpartoj, kies traduko aspektas dubinda. Tio diversgrade helpis por redakti artikolojn pri Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov,‎ Vasilij Vereŝĉagin, Valentín Letelier, Howard Zinn, Frances Stonor Saunders, Eva Moberg kaj kompletigi artikolon pri ŝia patro Vilhelm Moberg, kvankam mi scipovas nek la rusan, nek la hispanan, nek la anglan, nek la svedan...

Ni devus alkutimiĝi al la ideo, ke ĉiu loko, eĉ malgranda vilaĝo, kie okazis/as/os Esperanto-evento aperu en Vikipedio. Ĉu ĉiuj lokoj, kiuj aperas en la kalendaroj de Esperanto-aranĝoj de "Eventoj", de "EsperantoLand.de" aŭ de "Monda Kalendaro" aperas ankaŭ en Vikipedio ?

Ekzistas ankaŭ ebleco redakti aŭ revizii artikolojn pri lokoj, kie iam okazis gravaj Esperanto-eventoj aŭ kie naskiĝis famaj esperantistoj per la nemodifebla originala versio de la "Enciklopedio de Esperanto". Sufiĉas fari serĉadon laŭ la dezirata nomo sub ĉiuj literoj de la Esperanta alfabeto, prefere nur per la radiko, ekzemple "Pariz", ĉar povas ekzisti la vortoj "Parizo", "pariza", "parizan", "parizano", "parizen"... Sub la litero "A", ĝi aperas dufoje, sub "B" okfoje...

Alia ekzemplo, pri la franca sciencisto Aimé Cotton, esperantisto kaj membro de la Akademio de sciencoj : lia naskiĝurbo "Bourg" aperis ruĝe; tio principe signifas ke ne ekzistas artikolo en Vikipedio pri ĝi, sed montriĝis, ke la ĝusta nomo de la urbo estas "Bourg-en-Bresse", kiu ekzistas en Esperanto jam de la 2a de februaro 2007. La riparo estas farita, tiel ke ĝia nomo aperas nun blue en la artikolo pri Cotton.

Plia ekzemplo : la granda franca geografo Élisée Reclus, kiu favore esprimiĝis pri Esperanto en sia fama verko "L'Homme et la Terre" (La Homo kaj la Tero), naskiĝis en Sainte-Foy-la-Grande... kiu aperas france, volapuke kaj alilingve sed ne Esperante... Sama demando : ĉu ekzistas en la koncerna departemento Ĝirondio, kaj la koncerna regiono Akvitanio, pli da volapukistoj ol da esperantistoj ? ;-)

Similaj ekzemploj tute certe ekzistas en aliaj landoj, tutmonde. Tiun mankon povas forigi ĉiu kapabla, verkema kaj esplorema Esperanto-uzanto. Mi jam proponis, ke Esperanto-revuoj publikigu pli malpli regule enciklopediajn kontribuaĵojn kaj aldonu ilin en Vikipedio por stimuli redaktadon de pliaj artikoloj. Bezonataj estas kompetentuloj el plej diversaj landoj kaj lingvoj, el plej diversaj medioj, interesiĝantaj pri plej diversaj temoj : artoj, sciencoj — de Astronomio ĝis Zoologio —, ĉiutagaĵoj, ktp. Ankaŭ kursgvidantoj, kadre de perfektigaj kursoj, povas proponi al siaj lernantoj hejme redakti artikolon pri difinita temo sub enciklopedia formo kaj, dum la kurso, kompari, korekti, fari sintezan artikolon el la diversaj laboroj. Tio estus eksperimento kaj sperto ne nur interesa, sed utila. En perkorespondaj kursoj, eblas instigi kursanojn al redaktado de enciklopediaj artikoloj pri temo kiun ili ŝatas kaj pri kiu ili kompetentas. Neuzantoj de komputiloj kaj Interreto povas mane skribi artikolojn kaj proponi ilin por enpaĝigo : ni perdas amason da trezoroj pro flankenlaso de la kapabloj, spertoj, talentoj kaj memoro de personoj ofte aĝaj, kiuj ne povas adaptiĝi al modernaj teknikoj. Staĝo pri redaktado de artikoloj por Vikipedio estus bonvena en ĉiu sufiĉe grava kongreso aŭ renkontiĝo.

Kiam ni skribas aŭ reagas al amasinformilo, estas pli bone montri, ke artikolo pri menciita loko aperas en la Esperanto-versio de Wikipedia. Se ne, maliculoj povos kaj provos kredigi, ke volapuko estas supera al Esperanto, ĉar pli multnombraj estas la vilaĝoj, kiuj aperas en la unua, kvankam tie neniam vivis volapukisto kaj neniam okazis volapuka evento ;-)

Por pli da informoj, vd :
"Vikipedio por vi — Kiel ĝi funkcias, kiel vi kontribuas", 63-paĝa broŝuro de Ziko van Dijk elŝutebla ĉe
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/meta/5/5c/Interno-vporvi.pdf
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konsiloj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Konsiloj_al_redaktantoj
http://eo.wikibooks.org/wiki/Manlibro_pri_Vikipedio/Kiel_redakti
http://vikio.ikso.net/Projektoj/Vikipedio