Ipernity havigas, almenaŭ provizore, eblecon daŭrigi interŝanĝojn ĝis kiam aperos, espereble, pli taŭga solvo por interŝanĝi informojn, ideojn, trukojn pri Mac-komputiloj.

Intertempe aperis vere multaj novaĵoj en la mondo de Apple : iPod, iPhone, iMac, plej laste la regsistemo OS 10.6 "Snow Leopard" (neĝleopardo). La programo de enpaĝigo "Pages" (79 €) estas vere agrabla kompare al la tre kosta "XPress" de Quark (1434 €), kaj ĝi sufiĉas por plej multaj bezonoj.

En junio ĉi jare, juna ruso, lingvisto, Aleksander Osincev (Rusio) strebis diskonigi avantaĝojn kaj eblecojn de la poŝtelefono iPhone, ekzemple pri uzeblaj programoj, esperantigo, novaĵoj, plurmedio, diversaĵoj. Li kreis blogon pri tio : http://iphoneo.info .Ne temas speciale pri reklamo por Apple produktaĵoj, sed pri ebleco esti pli efika en informinterŝanĝo.

En la mondo de komputiloj, kompare kun Vindozo, Mac estas tre minoritata (nun 9,5% en Usono, multe mapli en la mondo : 2,3% en 2006, 4% en Francio en la kvara trimonato de 2008 , t. e progreso de 10% en unu jaro), do iom komparebla kun la angla rilate al Esperanto, sed kun pli malavantaĝaj proporcioj por Esperanto.

Vindozo estas pli malpli sinonimo de virusosako kaj senfinaj problemoj (france : http://www.esperanto-sat.info/article628.html ). Tion konfirmis la fiasko de Vista, de Microsoft. Ekzistas nun facila ebleco por PC-uzantoj transiri al Mac
FR — http://store.apple.com/fr/browse/campaigns/new_to_mac
EN Usono — http://store.apple.com/us/browse/campaigns/new_to_mac
EN Britio — http://store.apple.com/uk/browse/campaigns/new_to_mac

Se vi havas ideojn por refunkciigi liston pri Mac, kaj ankaŭ pri liberaj programoj funkciantaj kun Mac, ili estos bonvenaj.