Vojaĝo ĝis Ulan-Batoro tra Rusio per Transsiberia trajno
Informoj estas troveblaj ĉe http://www.eventoj.hu (internacia kalendaro de E-vojaĝoj, junio 2010) kaj http://www.mongolio.info en la rubriko "Azia kongreso", E-karavano tra Rusio. Ankaŭ Francine Schwartz el Francio <f.schwartz @ rdv.net> (forigu la vakuajn spacojn) kaj Ugo A. de Riu el Italio <ugo @ kri.it> pretas disponigi impresojn pri sia antaŭ sperto dum Transsiberiumado* en nia karavano 2007.
Se iu vere ekplanas aliĝi al la grupo, mi bezonos kopion de pasporto de vojaĝonta persono t.e. paĝo kun la fotaĵo kaj donitaĵoj; do iom pli poste estos dissenditaj rete pli preciza programo kaj ĉiuj informoj bezonataj por la vojaĝo.
Kio koncernas prezojn, do mi povas skize mencii nur ĉi-jarajn, do provizorajn. Fakte, en eŭroj, ili ne shanĝiĝis kaj evidente ne ŝanĝiĝos pro alta kresko de eŭro/dolaro rilate al rusia rublo.
Por 1 persono :
- ĉiuj trajnbiletoj - 350 € (ekde Moskvo ĝis Ulanbatoro) en 4-loka kupea vagono aŭ 200 € en komuna kuŝvagono (t.n. plackarta vagono). Ambaŭspecaj vagonoj antaŭvidas por ĉiu vojaĝanto dormlokon (breton) kun matraco, kuseno, kovrilo, littukoj kaj viŝtuko.
- restado en Moskvo (depende de loĝeblecoj) en hoteloj - 30 aŭ 40 € ponokte, en amasaj (hostel) hoteletoj - 20 aŭ 25 € ponokte
- ĉiu vizito al muzeoj - po 8-9 €
- unu veturo en metroo - po 0, 5 €
- vizito al teatro (baleto) - po 30 €
- vizito al cirko - po 30 €
- organizaj elspezoj - 150 €
- restado (plena) ĉe Bajkal-lago - 250 -300 € (noktumado, manĝoj, ekskursoj tra Irkutsk, al Bajkal-lago)
Ĉiuj prezoj estas netaj. Necesos aldoni elspezojn por manĝoj, vizo (por Rusio kaj eble ankaŭ por Mongolio), aliĝkotizo por la AK, biletoj (ĝis Moskvo kaj reen el Mongolio).
Kio koncernas la revenvojon (bonvolu relegi en http://www.mongolio.info en la rubriko Azia Kongreso, E-karavano tra Rusio), do antaŭ 2 jaroj, ĉiuj karavananoj aĉetis flugbiletojn (per Aeroflot - evidentiĝis, ke ĝi havas la plej malaltajn prezojn !) de siaj hejmlandoj al Moskvo kaj reen el Tokio (tra Moskvo) al siaj landoj. Similaj flugbiletoj estis pli malmultekostaj, ol se oni aĉetu nur unudirektajn. Provu informiĝi surloke. Inter Moskvo kaj Ulan-Batoro certe estas flugkonekto. Eblos organizi senhaltan trajnrevenon al Moskvo.
Mi ĝojos, se viaj E-samlandanoj aliĝos al la grupo.
Se vi havos pliajn demandojn, bonvolu senhezite retumi.
Sincere, Tatjana <lota49 @ mail.ru>
*Konstruita antaŭ iom pli ol 100 jaroj, la transsiberia ĉefvojo estas nun potenca dudirekta elektrifikita fervojo. Ĝi estas unika kaj ĉi-unikeco konsistas ne nur en ĝia longeco (ĉirkaŭ 10 000 km de Moskvo ĝis Vladivostoko), sed ankaŭ en tio, ke ligiĝante kun rusiaj transportaj koridoroj, ĝi provizas al aziaj landoj la plej kurtan aliron en Eŭropon. Pro tio la Transsiberia fervojo aspektas kvazaŭ parto de "surtera ponto", kiu komenciĝas ĉe bordoj de Pacifiko kaj finiĝas ĉe Atlantiko.
Rimarkoj HM :
Limdato por aliĝo : 1a de aprilo 2010. Aliĝilo : http://mongolio.info/?page_id=219
Tuta programo : http://mongolio.info/?page_id=442
Kongresejo : http://mongolio.info/?page_id=462
Listo de aliĝintoj (ĝis nun 24) : http://mongolio.info/?page_id=462
E-Karavano tra Rusio per Transsiberia trajno (necesas indiki preferon pri unu el du variantoj — ĉu 13-14-taga, ĉu 11-12-taga; la varianto, kiu kolektos pli da jesoj, estos efektivigita : http://mongolio.info/?page_id=539
Jen foto pri Tatjana Loskutova, en majo 2002, en Saint-Jean-de-Monts, kiu partoprenis kun la asocio Espéranto-Vendée en la tagoj de la Verduloj (ekologiista partio). Laŭ ordo de maldekstre dekstren aperas ŝia filino Maja, ŝi mem, Marie-Thérèse Lloancy, Yves Dusse kaj Patrice Joly.
Preskaŭ la samaj : Tatjana maldekstre, Henri Masson kun ruĝa ĉemizo
Sign-in to write a comment.