Informado
Estas ankoraŭ tro ofte konstatebla fakto, ke certaj influaj amasinformiloj tute prisilentas la ekziston de Esperanto aŭ prezentas ĝin kvazaŭ ĝi estus utopio, fiasko, pasintaĵo, hobio, afero de maljunuloj kaj sekve sen estonteco, kaj tio sen mencio pri ekzemploj de ĝia nuntempa efektiva uzado. Eble ili ne konsideras ĝin danĝera, sed seninteresa aŭ ĝena.
Ili same prisilentas la etikan aspekton de la internacia lingvopolitiko, ties nivelon de efikeco, kaj ne rimarkas la nekongruecon de tiu situacio kun la ofte proklamataj principoj de homaj rajtoj, de justeco, de demokratio. Dume, ili gurdas ke la internacia lingvo jam ekzistas, ke ĝi estas la angla, kaj ke ĉiu homo devas ĝin lerni, forges(ig)ante ke ĝi estas unue NACIA lingvo.
Sed la Esperantoparolantaro mem tro malbone konas la ekzistantajn rimedojn kaj iniciatojn, kiuj disvolviĝas per kaj ĉirkaŭ la Internacia Lingvo. Sekve ĝi ne povas, tiel precize kiel necesas, informi la publikon rekte aŭ pere de la amasinformiloj.
La ĉefa problemo kuŝas en interna kaj ekstera informado, ankaŭ en ne sufiĉa kunordigado :
- la neesperantlingva publiko devas minimume scii ke Esperanto estas uzebla realaĵo, ankaŭ profesie, kaj ke ties intereso kreskas samproporcie kiel la lingvo disvastiĝas,
- sekve, por informi la mediatojn kaj, rekte aŭ tra ili, tiun neesperantlingvan publikon, la Esperantoparolantaro mem devas havi pli bonan ĝeneralan konon pri la aplikaĵoj de la lingvo.
Dum la ŝtatoj povas, per impostoj, disponi je budĝeto por pagi salajron al oficistoj, por disponigi al ili taŭgajn ilojn kaj strukturojn por prizorgi statistikojn, informadon, dokumentadon, kreadon kaj ĝisdatigon de datenbankoj, en la mondo de Esperanto, ĉio dependas ankoraŭ de la bonvolemo, disponebleco kaj sindonemo de unuopuloj, sekve, ne malofte, informoj ne estas ĝisdatigitaj. La forpaso de tiaj bonvolemuloj tro ofte signas la finon de la specifa laboro, kiun ili faris. Tiel okazis, ekzemple, pri la valora trilingva kompilado (EO, FR, EN), kiun entreprenis Edward Symoens, kadre de UEA, pri “Bibliografio de disertacioj pri Esperanto kaj interlingvistiko“ (1). Solvo al tiu problemo povus esti la modifebla interreta versio “Enciklopedio de Esperanto“ aŭ en “Vikipedio“. Devus esti artikolo en Vikipedio pri ĉiu loko, kie okazis kaj plue okazas, eĉ okazos, io en rilato kun Esperanto. Fakaj organizaĵoj, publikaĵoj kaj retlistoj devus provizi Vikipedion per informriĉaj artikoloj unuope aŭ kolektive redaktitaj.
Ne mankas modernaj rimedoj de rapida informado pri kaj per Esperanto, tamen certe necesas celi pli bonan uzadon de tio, kio estas jam disponebla, kaj, unue, memkompreneble, tiucele diskonigi tion, kio estas jam disponebla.
Informiĝi por informi — Scii por sciigi
En informado, estas dezirinde ke konkretaj profesiaj aŭ praktikaj proponoj, projektoj kaj realigoj havu prioritaton kaj estu havigataj nacilingve al amasinformiloj eksteraj al la Esperanto-mondo por montri ke Esperanto estas bona investo.
Rimedoj jam ekzistas por pli bona interna informado pri kaj per Esperanto, ekzemple (listo kompletigebla kaj aktualigebla) :
Radiofonio, podkastoj
Ĉina Radio Internacia La voĉo de Ĉinio en la mondo
Pola Radio La voĉo de Pollando en la mondo (podkaste)
Radio-arkivo Arkivo de malnovaj radioelsendoj
Esperanta Retradio Radioarkivo de Pola Radio sub prizorgado de Anton Oberndorfer (Aŭstrio)
Radio Esperanto Rusaj podkastoj de “La Ondo de Esperanto“
Televido
TV Esperanto Bjalistoko
Esperanto TV
Videoj
Eblas tie krei fakojn pri profesia uzo de Esperanto per mallongaj videosekvencoj kaj filmetoj.
Youtube (serĉi per la vorto "esperanto" — ĉirkaŭ 4430 proponoj je la 4a de septembro 2009 — sama principo por serĉado por la ceteraj)
Dailymotion
Metacafe
Google Video
Informretoj, listoj
- Esperanto новости (Esperanto-Novosti) Ruslingvaj informoj pri Esperanto.
- Ĉina Interreta Informa Centro La voĉo de Ĉinio en la mondo
- RET-INFO Retpoŝta Esperanto-novaĵservo.
- Esper-inform Informservo por tutmonda esperantistaro
- Reta Informado-Centro
- Startu Portalo kun ligiloj al utilaj paĝaroj kaj al novaĵoj en Esperanto.
- Klaku Socia retejo.
- Eventeo Ĝeneralaj novaĵojel la plej diversaj fontoj de la internacia gazetaro, kompilitaj, resumitaj kaj tradukitaj esperanten.
- Pri komerco
- Per-esperanto-komerco
- Listo por komercaj ofertoj kaj petoj en Esperanto.
- Aliaj serĉeblecoj :
- http://www.catos.co.uk/cgi-bin/portal/index.cgi?db=odp&target=odpcat&base=World/Esperanto/Komerco
- http://www.abc.net/cgi-bin/ms/nph-x.pl?category=Web-fast&qry_str=%20World%20Esperanto%20Komerco
Magazinoj, revuoj
- Monato : monata sendependa internacia magazino http://eo.wikipedia.org/wiki/Monato_(gazeto)
- La Merkato revuo de IKEF, Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo
Konferencoj kaj seminarioj
- Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), kies organizadon transprenos ekde 2010 Ĉeĥa Esperanto-Asocio http://eo.wikipedia.org/wiki/ĈEA kunlabore kun la firmao KAVA-PECH (Petro Chrdle) http://eo.wikipedia.org/wiki/KAVA-PECH
- Internacia seminario “Apliko de Esperanto en la profesia agado “ okazis de la 12a ĝis la 15a de junio 2009 en Karlovo, Bulgario, kadre de la Akademio Internacia de Sciencoj. Raporto de profesoro Bojidar Leonov.
Laborgrupoj, centroj, fakaj organizoj
- IKEF Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo. Celo : disvastigo de la internacia lingvo Esperanto en la kampoj komerco, ekonomio kaj ekonomia scienco.
- TAKE-LA Domo Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj. Fondita en 1983. Celo : arigo de ĉiuj esperanto-parolantoj, fakuloj pri konstruado (ekde la elpensado ĝis la interna kaj ekstera aranĝado) por profesiaj interŝanĝoj kaj terminologia laboro.
- AIS Akademio Internacia de Sciencoj de San Marino , kies ĉefa laborlingvo estas Esperanto kun la angla, la franca, la germana kaj la itala, organizis en 2009 seminarion pri “Aplikado de Esperanto en profesia aktivado“ kun partoprenantoj el 11 landoj. Kleriga centro de AIS ekzistas en Bydgoszcz, Pollando.
- IFEF Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Celo : disvolvi uzadon de Esperanto en la fervoja transporto; ĝi faris ekzemplodonan leksikografian laboron.
- TEC Terminologia Esperanto-Centro. Fondita en 1987, ĝi celas plibonigon kaj unuecigon de la terminologia laboro kaj reprezentadon de Esperanto en internaciaj normigaj institucioj (ISO, Infoterm k. s.).
- Medicino. Listo por interesiĝantoj pri medicino kiuj uzas aŭ intencas uzi Esperanton
- Alternativa medicino Listo de listoj.
- Listo de fakaj asocioj.
Tradukado
- LinguaForce
- Tekstoj
- Eriketo Tradukado
- Cucumis Senkotiza tradukservo
Libroj, dokumentoj, spertoj
- “Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj“. Petro Chrdle. Dobřichovice : KAVA-PECH. 1995. 40 p.
- Recenzo pri la sama libro en “La Ondo de Esperanto“ : “Uzo de propra hobio por praktikaj celoj“.
- Wang Tianyi, Ĉinio — “Mi komercas per Esperanto“ : “Delonge mi faris internaciajn komercojn per Esperanto, kaj kelkaj el ili estis sukcesaj, sed ne grandaj.“
Spertoj kaj projektoj de subtenantoj al la tago pri profesia aplikado de Esperanto
Ĉeĥio
- Esperanto estas, kun la ĉeĥa, la germana kaj la angla, unu el la lingvoj uzataj de Petro CHRDLE en sia ĉeĥa kongresa kaj eldona entrepreno KAVA-PECH. Li taksis ke li profesie uzas la ĉeĥan por 30% el siaj rilatoj, la anglan por 30%, Esperanton por 30% kaj la germanan por 10%. Li konas aliajn lingvojn, sed ne sufiĉe por profesia uzo.
Ĉinio
- En Xiamen, WANG Tianyi (Ĉielismo) estas profesia komercisto internacia per Esperanto de ĉirkaŭ la jaro 1999. Peranto kaj estrano de IKEF-Ĉinio, prezidanto de Xi'an-a Esperanto-Asocio, li deziras komerci per Esperanto. Ekzemple, en 2008, li eksportis al Brazilo ĉinan gruon (vidu la foton).
- En Hefei, Liu Jianguo, kiu prizorgas la retejojn de Ĉina Instituto de Esperanto kaj Interrilatoj proponas kunlaboron.
Francio
- Kadre de la entrepreno “Repérage Urbain“ pri sociologio urbanizado kaj teritoria mastrumado, kiun li kreis, Éric Hamelin interesiĝas pri interŝanĝo de spertoj kaj pri internaciaj travivaĵoj, kiuj ebligus plibonigi la vivon en la urboj.
Japanio
- Prezidanto de Swany, japana entrepreno, Etsuo Miyoshi lernis la anglan kaj la korean, li rezignis pri la ĉina kaj lernis Esperanton favore al kiu li pledas, kaj en kiu li sentis pli komforte en kelkmonata lernado ol en multaj jaroj de la angla. Tamen, la retejo de lia firmao Swany aperas nur dulingve, japane kaj angle, ĉar la produktoj, i.a. tre praktika valiz-bastono kaj faldebla rulseĝo, vendiĝas ĝis nun nur en Japanio kaj Usono.
-
Estas bedaŭrinde ke simpla kaj senkosta rimedo por montri la ekziston kaj uzeblecon de Esperanto en internaciaj komercaj rilatoj, minimume en reklamo, ne ricevas pli da atento.
Italio
- En Massa, Lazzini Giancarlo kaj Luciano Viviani, responsaj komisiuloj de vendo de “GNLD International” (Golden Neo Life Diamite International), esperantigis la 36-paĝan katalogon de la produktoj de tiu retmonda merkatado-entrepreno, kiu havas oficejojn en kvindeko da landoj kaj vendas siajn produktojn en multaj pliaj.
Ili serĉas kunlaborantojn en laŭeble plej diversaj landoj por pruvi ke, eĉ pere de uzado de Esperanto, eblas konkrete sukcesi en komerca aktivado. Interesatoj povas rekte sin turni al ili kaj peti la oficialan katalogon.
Usono
- Mondial, Novjorka entrepreno kreita de Ulrich Becker, ofertas tradukitajn romanojn el la mondliteraturo ĉefe en Esperanto kaj en la angla.
Utila paŝo
Diskonigo de produktoj kaj entreprenoj, firmaoj, urboj, kies retejo uzas Esperanton.
- Tian utilan laboron faris, cetere bone, Esperanto-Servo-Centro, sed ĝi ne plu donas vivsignon, multaj ligiloj ne plu validas. Lasta ĝisdatigo datumas de la 4a de novembro 2008. Tamen restas tie utilaj informoj kaj dokumentoj, i.a. la enkonduko al la dua eldono de libro de Petro Chrdle : "Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj“
Perspektivoj
Jam de kelkaj jaroj plimultiĝas konverĝaj faktoj, kiuj montras ke Esperanto kaj la problemoj ligitaj al la superrego de la angla kaj al la netaŭgeco de multlingvismo sub la nuna formo por nuntempaj bezonoj ricevas kreskantan atenton, inter alie :
- La Raporto de profesoro François Grin pri “La instruado de la fremdaj lingvoj kiel publika politiko“ (franclingve en PDF; eltiraĵoj en Esperanto en PDF) en kiu Esperanto estas favore prikonsiderata kun ĝis nun aplikataj principoj de lingva komunikado, t.e. la nura angla kaj multlingvismo.
- Sama atento ekzistas flanke de libroaŭtoroj longtempe vivintaj en anglalingvaj landoj, kiuj kontestas la superregon de la angla en la mondo kaj priatentas eblan rolon de Esperanto kiel internacia lingvo :
- Robert Philippson
- EN "Linguistic imperialism". Oksfordo : Oxford University Press. 1992.
- EN "Linguistic imperialism continued". Oksfordo : Oxford University Press. 1an de julio 2009.
- EN "English-Only Europe ?". Londono : Routledge. 2003.
- EO "Ĉu nur-angla Eŭropo ?". Rotterdam : UEA. 2004. Esperanto-traduko de la antaŭa.
- FR "Le défi des langues". Parizo: L'Harmattan. 1994. (resumo en la franca, en Esperanto)
- Charles Durand
- FR "La mise en place des monopoles du savoir" (La starigo de monopoloj de la scio) . Paris : L'Harmattan. 2002. Reeldono en preparo (2009-2010).
- FR "La nouvelle guerre contre l'intelligence" (La nova milito kontraŭ inteligenteco). Paris : François Xavier de Guibert. 3 vol., 2002-2003.
- FR Parolado okaze de la UK de Gotenburgo, 23an de julio 2003 (en la franca) :
- La interveno de profesoro Reinhard Selten, Nobelpremiito 1994 pri Ekonomiko, kiu pledis la 9an de majo 2007 antaŭ la eŭropa Parlamento por Esperanto kiel unua fremda lingvo (germanlingve — germanlingva teksto — Esperantlingva traduko . Li mem lernis ĝin ekde la 16-17a jaraĝo kaj ĝin plue praktikas (video pri intervjuo). Eltiraĵo : — "Facile lernebla planlingvo kiel Esperanto ebligas neŭtralan solvon de la lingvoproblemo. Duan fremdlingvon oni lernas multe pli facile ol la unuan. La dualingva efiko estas tiom forta, kaj Esperanto tiom facila, ke estas pli favore unue lerni Esperanton kaj poste nacian fremdlingvon, ol nur tiun fremdlingvon solan. Tio estas science pruvita per lernejaj testoj. Unue kelkaj landoj povas fari traktaton pri lerneja instruado de Esperanto. Poste oni povos vastigi tiun traktaton al aliaj landoj."
- La elekto, unuafoje en la Eŭropa Parlamento, en 2004, de du deputitinoj, kiuj lernis Esperanton en universitatoj kaj intervenis favore al ĝi :
- S-ino Małgorzata (Margareta) Handzlik (Pollando), kiu subtenis Esperanton (Universala Esperanto-Asocion) ĉe la Nobel-Komitato por la Nobel-premio de Paco 2008 kaj 2009. Interveno ĉe Jan Figel, membro de la Eŭropa Komisiono pri edukado.
- S-ino Ljudmila Novak (Slovenio) , kiu proponis amendojn al la la raporto/opinio pri multlingveco de Vasco Graca Moura. La 16an de februaro 2009, ŝi respondis al la gazeto “Delo“ (Ljubljana) : “Ĉar ankaŭ en EP pro la nescio regas ankoraŭ granda rezisto kontraŭ Esperanto, mi ne atendas subtenon. Sed mi ne deziris forigi tiujn amendojn. Per ili mi deziris instigi ĉiujn parlamentajn grupojn al pripenso pri tiu ebleco en la estonto. Kiel siatempe la enkonduko de eŭro ŝajnis neebla kaj nun ĝi tute bone funkcias, ni povus same pensi pri la uzo de Esperanto, kiu estas facila por lernado kaj uzado sed antaŭ ĉio ĉiuj uzantoj estus en egalrajta pozicio, ĉar ne temas pri iu nacia lingvo de iu privilegiita popolo. La angla nuntempe transprenas la rolon de komuna komuniklingvo, kio signifas la superregon de unu lingvo super aliaj. Ĉiuj homoj ja ne estas same lingve talentaj, tial nur eta parto de la popoloj bone regas fremdajn lingvojn. Grandbritio gajnas pro la lingva avantaĝo ĉiujare plurmiliardajn profitojn, kaj EU havas plurmiliardajn elspezojn. Kvankam mi mem batalas por la konservado de ĉiuj vivaj lingvoj, kiuj estas uzataj en EU, kaj por la lernado de almenaŭ du fremdlingvoj, mi konstatas, ke ĉiam denove ni renkontas barojn rilate la komunikadon. Kompreneble, komuna lingvo ne anstataŭus la oficialajn lingvojn, sed nur plifaciligus la komunikadon en Eŭropo kaj en la mondo. Pri tio sonĝis ankaŭ patro de la internacia lingvo Esperanto, Ludvik, Lazar Zamenhof, kiam li evoluigis tiun ĉi artefaritan lingvon. Se en EU oni akceptus decidon pri komuna komuniklingvo, per projekto de financado de lingvaj kursoj de Esperanto oni povus dum mallonga tempo atingi grandan disvastigon. La lingvo havas tute simplajn kaj logikajn gramatikajn regulojn, sen esceptoj. La vortoj baziĝas je konataj eŭropaj lingvoj kaj tial facile ĝin komprenas tiuj kiuj jam lernis eŭropajn lingvojn. En Anglio en kelkaj lernejoj oni enkondukis lernadon de Esperanto kiel eksperimento por lernigi fremdajn lingvojn kaj konstatis ke per tiu lingvo oni pli facile lernas aliajn lingvojn [temas pri “Springboard... to languages“].
- La iniciato de unu el la plej famaj kaj prestiĝaj federaciaj brazilaj senatanoj, Cristovam Buarque, fakulo pri edukado, kiu prezentis, en 2009, leĝproponon por Esperanto : “Internacia lingvo povas fariĝi lernobjekto“ ("Língua internacional pode fazer parte do currículo escolar".
- La interesiĝo pri Esperanto ĉe Livemocha, usona senpaga lingvoinstruada retejo kiu, laŭ “New York Times“, estas "potenca oportunaĵo por homoj el la tuta mondo por interkonektiĝi en la lingvo de la partneroj".
- La esprimita prefero por Esperanto ĉe la retejo de la aŭstria gazeto “Der Standard“.
- Dum, en Japanio, s-ro Etsuo Miyoshi strebas jam de pluraj jaroj diskonigi
Esperanton per reklamado en plej gravaj gazetoj, en Eŭropo, ĉefe en Francio, ĝuste en Francio aperis libro, kies enhavo povas malfermi novajn perspektivojn : “La nouvelle Europe — Paris-Berlin-Moscou ?“ (La nova Eŭropo — Ĉu Parizo-Berlino-Moskvo ? (Parizo : eld. Godefroy de Bouillon. 27an de aprilo 20099. 540 p. ISBN: 2841912310).
- La aŭtoro estas Marc Rousset (Mark ruse), ekonomikisto, iama ĝenerala direktoro, dum dudeko da jaroj, de tre grandaj entreprenoj : Carrefour (bazaregoj), Aventis (farmacio) kaj Veolia (mastrumado de akvo, rubaĵoj, industria pureco, transporto de energio). Diplomita pri Altaj Komercaj Studoj (H.E.C.), doktoro pri ekonomikaj sciencoj, MBA (Master of Business Administration) ĉe la Universitato de Columbia, AMP (Advanced Management Program) ĉe Harvard Business School, li estas ankaŭ aŭtoro de pluraj libroj : “Pour le Renouveau de l'Entreprise“ (Por renovigo de la entrepreno — eld. Albatros, 1987), “Nouvelle Europe de Charlemagne“ (eld. Economica, 1995, Premio de la Akademio de Moralaj kaj Politikaj Sciencoj), “Les Euroricains“ (eld. Godefroy de Bouillon, 2001).
Ne temas ĉi tie, evidente, pri ĝenerala aprobo de ĉio, kion diras kaj skribas Marc Rousset. Estas ankaŭ fakto, ke li ne estas filantropo. Tamen, rilate al internacia lingva komunikado, al la angla kaj al Esperanto, lia opiniesprimo estas interesa kaj nekutima en lia medio, ĉar ĝi montras ekkonsciiĝon pri la problemoj de superrego de nacia lingvo en la rolo de internacia lingvo. Rousset proponas paneŭropan akson Parizo-Berlino-Moskvo. La retejo "L'esprit des Livres“ (la spirito de la libroj ) efektive substrekas, sub VII (= 7) ke “La originaleco de la verko estas ankaŭ en tio ke ĝi pritraktas komplete, sub la titolo III (= 3), la eŭropan lingvan problemon. Kiu lingvo por Eŭropo : ĉu franca, la latina aŭ Esperanto ?“
Post ekzameno de elekteblecoj por lingva komunikado (angla, latina, franca, multlingvismo), Marc Rousset finfine proponas Esperanton : “Cetere, gravas doni al la Granda Eŭropo, pro nesufiĉeco de la franca, kaj ankaŭ pro la tro granda malfacileco de la latina, vehiklan kaj utilcelan neŭtralan lingvon, kiu ne estu la lingvo de la usonanoj, Esperanton, por certigi la pluvivon kaj influon de ĉiuj grandaj naciaj eŭropaj lingvoj.“
Kial preferi akson Parizo-Berlino-Moskvo al Parizo-Londono-Vaŝingtono ? Rousset citas la rusdevenan francan verkiston Vladimir Volkoff (1932-2005), kiu iam faris jenan demandon al usona diplomato : “Mi ne komprenas. Ĉu vi deziras ke Eŭropo efektiviĝu ?“. La respondo estis : “Ni deziras ke ĝi efektiviĝu... sed malbone.“ Estas fakto ke tre influaj gvidantoj de Usono, kiuj ludis gravan rolon sub la registaro de G. W. Bush, ankoraŭ havas gravegan influon, i.a. Zbigniew Brzezinski (2), tute ne volas vidi emancipiĝon de Eŭropo.
Laŭ “Yvelines Radio“ (2a de aprilo 2009) : “Temas prefere, laŭ Rousset « liberiĝi el la angla-usona kiu kunefikos en la malaperigo de ĉiuj niaj lingvoj. Li proponas fari el Esperanto la oficialan lingvon de Eŭropo.“
Laŭ la katolika radio “Radio Notre-Dame“ (25an de majo 2009) : “Tamen, la homo [Marc Rousset] volas batali por fari el Esperanto la eŭropan lingvon (…) Tio tute ne estas utopia (...) male, tio estas saĝa… Fronte al la angla-usona, necesas proponi ankoraŭ pli simplan lingvon, ankaŭ neŭtralan lingvon“.
Marc Rousset diris, la 2an de junio 2009, ĉe “Radio Courtoisie“ : “Esperanto ebligas savi ĉiujn naciajn lingvojn kaj povas eviti al Francio fariĝi nova « Luiziano », ĉu ne ? Kaj ĉar Esperanto estas neŭtrala lingvo, tio estas maniero defendi la lingvan identecon de la apartaj naciaj lingvoj“ (3). Rimarko : Luiziano estas konsiderata, kun Misisipio, kiel la plej malriĉa el ĉiuj usonaj ŝtatoj.
Kvankam la tezo de Marc Rousset meritas atenton pri la lingva propono, devas esti klare ke la alvokiĝo de Esperanto ne konsistas subteni empiriojn kontraŭ aliajn, dividi por regi. Male. Krome, estas ne dezirinde ke Esperanto fariĝu la oficiala lingvo de la "Granda Eŭropo“, ĉar de tiam ĝi estus prave konsiderata de alikontinentaj popoloj, kiel lingvo same "imperiista" kiel la angla. Eŭropo devas klare montri al la mondo, ke ĝi ne celas konduti imperiisme laŭ la maniero de Usono, kiu ambicias regi la tutan mondon, sed ebenigi la vojon al tutmonda justa ordo. Problemoj de ekstremismoj, de terorismo, de el- kaj en-migrado, fontas esence el profitavideco, ekonomia terorismo, ekonomia fanatikeco, rabista politiko, el maljustega dispartigo de la profito.
Sekve, tiu Eŭropo, pri kiu sopiras Marc Rousset, devus inviti la alikontinentajn popolojn alpreni sennaciecan lingvon, Esperanton, por la internacia kaj interpopola komunikado, kaj akompani ilin sur tiu vojo. Tia propono certe ĝuus tiel je pli granda tutmonda konsidero kaj simpatio. Subtenoj aperus tute certe eĉ en anglalingvaj landoj je la nivelo de homoj spirite liberaj.
Ni neniam forgesu ke, en la jaroj de 1921 ĝis 1924, kiam la franca registaro kontraŭstaris proponon pri instruado de Esperanto en ĉiuj lernejoj de la mondo — ĝuste en la periodo, kiam ĝi sendis trupojn por okupacii Ruron kaj tiel ebligis al Hitler akiri popularecon, kaj poste la regpovon — subtenoj venis el Sudafriko, Brazilo, Belgio, Ĉinio, Ĉilio, Kolombio, Hindio, Haitio, Italio, Persio, Ĉeĥoslovakio. Do, el 11 landoj, 8 estis neeŭropaj. La unua mispaŝo de tiu registaro kostis multege al la tuta mondo, en homaj vivoj, detruoj kaj sekvoj; la duan pagas egkoste ĉirkaŭ 95% el la tuta homaro. Estas substrekinde, ke la reprezentanto de Sudafriko estis la estonta angla Nobelpremiito pri Paco (1937) Lord Robert Cecil of Chelwood. Dum la franca delegito akre atakis Esperanton kaj premis por ke alilandaj delegitaroj ne subtenu ĝin, li rekomendis al la Komisiono por Intelekta Kooperado “memori, ke helpa mondlingvo ne estas bezonata nur de la intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem.“
La pozicio de Esperanto en Germanio kaj Sovetio estis plej forta, kompare al la ceteraj landoj, antaŭ la persekutoj de la jaroj 1930 kaj la Dua Mondmilito. Estas eksterdube, ke ĝi povus rapide superi tiun pozicion en la nuna situacio sur la sama geografia areo. Gravas ankaŭ, ke tiu Eŭropo pozitive influu Ĉinion survoje al homeca politiko, ĝuste en lando, kie Esperanto ĝuas certan prestiĝon kaj simpation. Unu el ĝiaj plej famaj verkistoj, Pa Kin, praktikis Esperanton. Ĉina Radio Internacia same kiel Ĉina Interreta Informa Centro senantaŭjuĝe uzas Esperanton. Ankaŭ Irano, kie Esperanto povus fulmrapide disvastiĝi en normalaj cirkonstancoj, povas esti strategie grava lando en la rilatoj kun la islama mondo. Tiu Eŭropo devus ankaŭ flegi siaj rilatojn kun la tuta parto de la mondo, kie estas parolataj latindevenaj lingvoj, aparte kun Latinameriko, kiu sopiras je liberiĝo el la usona premo kaj dependeco. Ankaŭ en Afriko, la plej koloniigita kontinento, kiu ankoraŭ suferas je nova formo de dependeco, Esperanto plej bone montras ke eblas fari multe por bona komunikado tie kie estas malmulte da vivrimedoj, aŭ foje multe, sed malbonege dispartigitaj.
Oni ne forgesu ke Esperanto estas, laŭ alvokiĝo, lingvo ligita al la ideo de pliboniĝanta interpopola kaj internacia kooperado.
Konklude : Gravas ke plimultiĝu la iniciatoj kaj subtenoj, ke ĉiu novulo en Esperanto trovu sian ĝustan lokon laŭ sia talento, kompetenteco, siaj konoj, kapabloj, preferoj, kaj kontribuu en ĝia praktika kaj profesia aplikado, eĉ politika, al plibonigo kaj perfektigo de tio, kio jam ekzistas, al malfermo de novaj eblaj vojoj.
==
* Pri tio vidu ankaŭ :
(EO) Profesia Aplikado de Esperanto
(EO) Tre instrua tago
(EO) Esperanto (denove !) sur la plaĝo
Piednotoj
1. Roterdamo UEA. 1989. 160 p. + 64-paĝa suplemento en 1995.
2. Por pli da informoj pri la strategio de superrego de la mondo per la angla, vd “La « donaco » de Gordon Brown al la mondo“ PDF.
3. Aŭkultebla ekde 11:50 pri Esperanto ĉe http://www.dailymotion.com/video/x9mtyq_laxe-parisberlinmoscou-34_news
Nun mi devas fari aliajn laborojn pri kiuj mi esperas raporti poste.
Antaŭdankon.
Mi tre ĝojas ke tiu ĉi laboro plaĉis al vi kaj ĉefe ke ĝi estos utila al vi kaj laŭeble plej multaj aliaj.
Nun, necesas vaste informi la Esperanto-lernantojn kaj -uzantojn. Tro multaj ne bone scias kiel uzi tiun lingvon. Fakte Esperanto iel similas al komputilo aŭ softvaro : oni ekspluatas nur etan parton el ĝiaj eblecoj...
Nun mi faras tute alian laboron kaj ne povos reveni al la afero antaŭ pluraj semajnoj.
Jes, mi estas kunfondint kaj prezidanto de Espéranto-Vendée. Ĝi estis fondita en 1996 post mia emeritiĝo kaj reveno el la pariza regiono. Nun mi vivas en la vendea kamparo.
Pasintan sabaton, mi partoprenis en kunveno de la administra konsilantaro de Espéranto-Vendée, kaj paro de partoprenantoj diris ke ili vendas produktaĵojn de "Forever", kiu ŝajne funkcias pli malpli laŭ la principo de GNLD. Vi povas trovi ĝin ĉe :
http://www.forever-france.fr
Ekzistas anglalingva versio. Bedaŭrinde ĝis nun ne Esperanta...
Do, ekzistas perspektivoj por tiuj kiuj vere volas.
Kore.
henri
Amike, Katalin
Nun mi provas enretigi la francan tradukon, kiun disponigis amiko, kiu vivas en Ĉinio. Bedaŭrinde, teknikaj problemoj malfruigas min.
Amike.
Henri
Amike.
Henri
Mi ne konis ĝin. Evidente, tio kion mi menciis estas nur ekzemplocela. Certe ekzistas pliaj, eĉ se ne multaj. Mi aldonos tion en mia alia dokumento "L'espéranto au présent" kiam mi trovos momenton (nun mi havas sufiĉe da projektoj koliziantaj inter si kaj disponos je malpli da tempo dum la bela sezono... ;-)
Sign-in to write a comment.