Ne ĉio disvolviĝis kiel antaŭvidite : ne eblis instali la tendon pro tro forta vento kaj forestantaj metalaj pecoj. Tial oni perdis en videbleco kaj rimarkebleco. Tamen la aranĝo estis bone videbla ĉe la enirejo de la vojo, kiu kondukas al la plaĝo. Krome, aperis bona anoncartikolo en la samdata numero de Ouest-France. Ĉeestis ĵurnalisto de Ouest-France, kiu longe, kaj bedaŭrinde vane, atendis. Feliĉe, li estis tiel ŝercema, gaja kaj humurema ke lia ĉeesto agrabligis la tempon. :-)
Marc Pleysier bone alvenis, sed multe pli malfrue ol antaŭvidite, ĉirkaŭ la 17a 10 mn anstataŭ la 15a. Lia kunulino, Bichon, tro laca, haltis en Saint-Michel-en-l'Herm, ĉe Stéphane Robert, kiu akceptis gastigi ilin la sekvantan nokton. Sekve, Stéphane Robert venis al La Faute-sur-Mer per ŝia kuŝbiciklo kun Marc Pleysier. La vera kontakto kun la publiko, kiun altiris tiuj "strangaj bicikloj", komenciĝis nur post ilia alveno. Do, la malkovro de kuŝbiciklo ebligis la malkovron de staranta Esperanto ! :-)
Stéphane Robert, metiisto-gravuristo en Saint-Michel-en-l'Herm, kies retejo estas dulingva, franca-Esperanto, unuafoje provis tiun biciklon por la irado ĝis La Faute-sur-Mer (ĉ. 8 km). Dank' al bona anonc-artikolo kaj afiŝado pri tiu aranĝo, plurfoje, dumvoje, homoj returne rigardis kaj diris : "Ils arrivent !“ (Ili alvenas !) kio pruvas ke ili estis informitaj.
Konstatoj:
La civitanoj estas larĝe sensciaj pri la ekzisto de Esperanto, kaj la respondeco pri tio estas je la plej supera nivelo de la ŝatoj. La baza civitano papage ripetas nur kliŝojn, onidirojn. Paradokse, Ĉinio estas unu el la landoj la plej malfermataj al tiu lingvo. Ĉi tie, la homoj, kiuj scias pri kio temas, havas pri ĝi plejofte nur supraĵajn konojn. Tiuj kiuj aŭdis pri ĝi jam de dekoj da jaroj kredas ke ĝi malaperis, dum la Interreto montras ke ĝi bone vivas.
Ekzistas nekredebla nescio de la publiko koncerne la lingvajn demandojn, la problemojn de lingvoj, de lingva maljusteco, kaj, aparte, pri la realeco de Esperanto. Kiam metiisto, dungito, aŭ eĉ kadro aŭ entreprenestro de neangla lingva lando foroferas liberan tempon kaj monon al la angla, la denaskaj anglalingvanoj povas dediĉi la saman sumon da tempo kaj mono al ĉiaspecaj aktivaĵoj riĉigaj en ĉiuj sencoj de la vorto. Tio estas trompoludo.
Konkludo :
Necesos trovi aliajn okazojn por rekomenci. Espéranto-Vendée jam havas alispecan proponon por la tria semajno de septembro... Dankegon al sinjoroj urbestroj de La Faute-sur-Mer kaj de Moutiers-les-Maŭfaits, kaj ankaŭ al la entreprenoj kaj sociaj strukturoj, kiuj alportis sian moralan subtenon ! La listo aperas ĉe https://www.test.ipernity.com/blog/32119/169538 kun la foto-albumo kaj galerio https://www.test.ipernity.com/doc/32119/album/140672 kaj https://www.test.ipernity.com/doc/32119/album/141271
Pripensiga materialo
Ekzistas paraleleco inter Esperanto, publikigita en 1887 fare de D-ro Zamenhof, kaj la kuŝbiciklo inventita kaj konstruita fare de Charles Mochet (ŝarl moŝe, 1880-1934) : ambaŭ estas ankoraŭ viktimoj de ostracismo. Esperanto ebligas rekordojn de tempo kaj kvalito en interpopola lingva komunikado. La efiko de kuŝbiciklo estas supera al tiu de komuna biciklo. La rekordoj de kuŝbiciklo estis rifuzitaj en 1934 fare de la Internacia Biciklista Unuiĝo. La mond-rekordo de rapideco sur kuŝbiciklo apartenas al Kanadano : 132,5 km/h en 2008 sur ebena vojo.
Iuj regpovoj vidis en Esperanto danĝeran lingvon, kaj aliaj vidas en ĝi, ankoraŭ nuntempe, ĝenan lingvon pri kiu endas prisilenti la ekziston, la aktualecon kaj la aplikaĵojn. Por Esperanto, ekzistas pli ol 546-paĝa libro aperinta en 1988 pri la malhelpoj kaj persekutoj, kiujn ĝi devis venki en pli ol centjara historio : “La danĝera lingvo“.
(FR) Une journée très instructive
-
Tout ne s'est pas déroulé comme prévu : la tente n'a pas pu être montée à cause du vent et de pièce…
-
04 Aug 2009
(EO, FR) Faudra-t-il apprendre à se passer des médias en français ?
-
Ĉu oni devos alkutimiĝi malhavi franclingvajn amasinformilojn ?
Ne ekzemplodona estis la sint…
-
04 Aug 2009
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Free use
-
1 105 visits
(EO) Tre instrua tago
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.