Esperanto (denove !) sur la plaĝo
Post la interesa sperto okazinta la 5an de julio en Les Sables d'Olonne kun subteno de la urbo kaj de la urbestro-deputito, s-ro Louis Guédon (Esperanto sur la plaĝo, Revenu !, Vi estos ĉiam bonvenaj en Les Sables !), Alia maniero vidi la terglobon), Espéranto-Vendée decidis urĝege kapti, iom improvize, eblecon akcepti entreprenestron, s-ron Marc Pleysier, kiu ekiris por vojaĝo ĉirkaŭ Francio per kuŝbiciklo. Lia itinero aperas sur mapo de Francio en la franclingva parto de lia dulingva retejo : http://www.aliaciklo.fr/spip/spip.php?rubrique3
Konstruisto de kuŝbicikloj en Oloron-Sainte-Marie (departemento Pyrénées Atlantiques, sud-okcidenta Francio), Marc Pleysier estos en Vendeo la 3an de aŭgusto 2009. Lin akceptos s-ro Stéphane Robert, gravuristo en Saint-Michel-en-L'Herm, kies retejo estas dulingva, gvidanto de Esperanto-kurso kaj korektanto de retkurso. Tiuokaze, Espéranto-Vendée decidis organizi liberan renkontiĝon pri la temo "Profesia Aplikado de la Internacia Lingvo Esperanto" sur la granda plaĝo de La Faute-sur-Mer. Tiucele, ĝi preparis :
* Afiŝon
* Esperantlingvan artikolon por Vikipedio http://eo.wikipedia.org/wiki/La_Faute-sur-Mer (pli kompleta ol tiu de la franca versio el kiu ĝi tamen ĉerpas bazajn informojn !).
* Franclingvan faldfolion “Application professionnelle de la Langue Internationale Espéranto — L'espéranto dans l'entreprise“ (Profesia aplikado de la Internacia Lingvo Esperanto — Esperanto en entrepreno), pri kiu modifita versio estas havebla laŭ simpla peto, kaj kies enhavo aperos en Esperanto-traduko sur la blogo https://www.test.ipernity.com/home/32119
* Jam dissenditan alvokon al morala subteno de entreprenoj, urboj kaj komunumoj, organismoj, organizoj kaj aliaj sociaj strukturoj.
Ĝis redaktado de la nuna komuniko, respondoj al tiu alvoko pri morala subteno alvenis, laŭ ordo, de :
Entreprenoj, organismoj, organizoj, ktp :
1. S-ro Roland Rotsaert, Bruĝo, Belgio, en la nomo de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomika Fakgrupo).
2. S-ro Ulrich Becker, Novjorko, Usono, en la nomo de la eldonejo Mondial.
3. S-ro Marc Pleysier, Oloron-Sainte-Marie, dep. Atlantikaj Pireneoj, Francio, en la nomo de ALIAciklo, konstruentrepreno de kuŝbicikloj.
4. S-ro Etsuo Miyoshi, Matsubara, Higashikagawa-Shi, Japanio, kiel prezidanto de Swany Korporacio (unue, produktado de gantoj, kaj poste de bastonvalizoj, rulseĝoj por handikapuloj).
5. S-ro Rheinard Fößmeier, Munkeno, sekretario kaj membro de la Senato de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino) en ĝia nomo, kiu aldonas :“ AIS esperas, ke ĝiaj studentoj, kiuj ĉiuj scias Esperanton, en sia profesia vivo povos profiti de la rezultoj de tiu iniciato.“
Komunumoj :
1. S-ro Gérard Commailleau, urbestro de Moutiers-les-Mauxfaits, nome de la komunumo.
Pliaj moralaj subtenoj el la tuta mondo kaj el plej diversaj sektoroj de la profesia vivo estos bonvenaj. Nefavora estas la nuna periodo, pro feriado en la norda hemisfero, por tiucelaj klopodoj. Antaŭdankon pro eventuala serĉado kaj perado. Plua disvastigo estos bonvena.
Pliaj precizigoj kaj aktualigita listo de moralaj subtenoj aperos sur la blogo https://www.test.ipernity.com/home/32119 kaj sur la retejo de Espéranto-Vendée : http://esperanto-vendee.asso-web.com/
(EO) Profesia aplikado de la Internacia Lingvo Esperanto
-
Traduko de la enhavo de la faldfolio “Application professionnelle de la Langue Internationale Espér…
-
28 Jul 2009
(FR) Une autre façon de voir le Globe : l'espéranto
-
Le port des Sables d'Olonne est connu comme le point de départ et d'arrivée d'une course à la voile…
-
10 Jul 2009
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Free use
-
1 026 visits
(EO) Esperanto (denove !) sur la plaĝo
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.