Traduko de la enhavo de la faldfolio “Application professionnelle de la Langue Internationale Espéranto“, libere adaptebla por aliaj lingvoj, situacioj kaj landoj, elŝutebla en la franca el la listo de IKEF.

La piednotoj, maldiktlitere, celas faciligi la komprenon de la enhavo.

Traduction du contenu du dépliant “Application professionnelle de la Langue Internationale Espéranto“ librement adaptable pour d'autres langues, situations et pays, téléchargeable en français sur la liste d'IKEF.

Les notes de bas de page, en petits caractères, visent à faciliter la compréhension du texte.

____________________________________________________________________________

p. 1 (frontpaĝo)

Profesia aplikado de la Internacia Lingvo Esperanto

Esperanto en la entrepreno


Por dokumenti sin :
esperanto.net, en 62 lingvoj
Google, kies interfaco ekzistas ankaŭ en Esperanto.

Dokumento realigita fare de la asocio
Espéranto-Vendée
Le Grand Renaudon
85540 Moutiers les Maŭfaits
Tél.-Fax : 02 51 31 48 50
La ligiloj estas aktivaj surekrane, sur la origina dokumento kaj ties PDF mendebla ĉe :
espero.hm(ĉe)wanadoo.fr

--------

p. 2

La angla ?

  • La lingvoj reprezentas sendube inter 10 kaj 20 % de la strebo de entuta instruado de la entreprenoj, taksata je 32 miliardoj da frankoj entute [t.e. nun 4 878 368 551,59 €]. Multaj entreprenestroj diras ke ili volas dulingvulojn dum, en plejparto el la kazoj, ili ne ĉiutage bezonas la anglan. Nu, ili samtempe perdigas kompetencon al siaj kadroj pro manko da praktiko !“ (“Le Point“, 17an de aprilo 1999).
  • “Prix de la Carpette Anglaise” [mokpremio] 1999 pro tio ke li trudis la anglan-usonan en la raportoj pri kunvenoj kiam li estis prezidanto-ĝenerala direktoro de Renault, Louis Schweitzer, estis devigata alpreni tute alian decidon : En 2001, AFP* informis ke li lanĉis la Fondaĵon Renault por proponi stipendion al japanaj studentoj por malkovri Francion kaj lerni la francan. Li ankaŭ deklaris : “La lingvo estis malfacilaĵo iom supera al tio pri kio ni opiniis. Ni elektis la anglan kiel lingvon de la alianco, sed tio montriĝis kiel malhelpo kun reduktita profito ambaŭflanke.
  • Kiu estas la oficiala lingvo de Sanofi-Aventis ?
    Respondo de Jean-François Dehecq, Ĝenerala Prezidanto-Direktoro de Sanofi-Aventis : “Certe ne la angla. Multnacia entrepreno estas entrepreno en kiu ĉiu povas paroli sian lingvon. En kunveno, kion oni bezonas, tio estas la cerbo de la homoj. Se vi devigas ilin paroli angle, la anglosaksoj alvenas kun 100 % el siaj kapabloj, la homoj, kiuj parolas tre bone kun 50 %, kaj la plimulto kun 10 %. Volante esti ĉiuj anglosaksoj, oni ne miru ke la gajnantoj estas la anglosaksoj.“ (“L’Expansion“, novembro 2004, n° 691).
  • Marc Rousset, iama ĝenerala direktoro de Aventis, Carrefour kaj Veolia, aŭtoro de “La nouvelle Europe Paris-Berlin-Moscou“ : “Tamen, la homo [Marc Rousset] forte volas lukti por fari el Esperanto la eŭropan lingvon (…) Tio tute ne estas utopia (...) male, tio estas afero de komuna saĝo… Fronte al la angla-usona, necesas proponi ankoraŭ pli simplan lingvon, ankaŭ neŭtralan lingvon“… (Radio Notre-Dame, 25 mai 2009). “Se la eŭropanoj ne adoptas komunan lingvaĵon, iliaj ŝtatoj, el kiuj, ekzemple, Francio, ne povos defendi sin kontraŭ la nuna kontaĝo kaj fine fariĝos iaj « Luiziano »*** : Esperanto devus, pro manko de la franca, ludi tiun rolon“ (“Polemia“, 24an de junio 2009). “Temas pli pri, laŭ li « liberiĝi el la angla-usona, kiu kunefikos al malaperigo de ĉiuj niaj lingvoj. Li proponas fari el Esperanto la oficialan lingvon de Eŭropo.“ (Yvelines Radio, 2an de aprilo 2009).


* AFP = Agence France Presse, la ĉefa informagentejo de Francio.
** Sanofi Aventis (nun Aventis) estas potenca franca farmacia multnacia entrepreno, unua en Francio, kvina en la mondo.
*** Luiziano estas konsiderata kiel la plej malriĉa el ĉiuj usonaj ŝtatoj.

--------------

p. 3

Historia skizo

La unua lernolibro de Esperanto aperis ruslingve en Varsovio en 1887 sub la titolo “Internacia Lingvo“ kaj sub la pseŭdonomo de aŭtoro Doktoro Esperanto. En la “Fundamenta Krestomatio“, publikigita fare de Hachette* [aŝet] en 1903, D-ro Zamenhof, iniciatinto de tiu lingvo, publikigis ekzemplojn de tekstoj literaturaj, poeziaj, sciencaj, kaj modelojn de komercaj korespondaĵoj. Reklamanoncoj ekaperis en “La Revuo“, ankaŭ eldonita fare de Hachette, ekzemple tiun ĉi reklamo de Manufrance** (1907).
Tre malfortigita pro la Unua Mondmilito, Esperanto revigliĝis kaj estis uzata en diversaj sektoroj de aktivado. En 1924, 48 memboj de la (franca) Akademio de Sciencoj rekomendis ĝian instruadon. Konferenco okazis en 1937 pri la temo “Esperanto en la moderna vivo“. La ministro pri publika instruado, Jean Zay, permesis ĝian instruadon kiel soci-eduka aktivaĵo.
Denove malfortigita pro la Dua Mondmilito, Esperanto pli malfacile revigliĝis pro la fakto ke, cele al superrego de la mondo, la plej grandaj potencoj de la anglalingva mondo faris ĉion eblan por eltiri avantaĝon el la pozicio de sia lingvo.
Novan ekprogreson de Esperanto favoris, ekde la jaroj 1970, la apero de vortaroj, inter kiuj 11-lingva la “Internacia komerca-ekonomika vortaro” (1974) redaktita per la Internacia Lingvo, poste al la Interreto, al la starigo relative freŝdata de internaciaj organizaĵoj celantaj ĝian disvastigon por ekonomia kaj komerca uzado (IKEF, TAKE-Esperanto). Tiu lingvo povas nun alporti grandajn servojn al la entreprenoj kaj en multaj sektoroj de aktiveco.

*Hachette http://fr.wikipedia.org/wiki/Hachette_Livre estis kaj estas ankoraŭ nun la plej granda eldonisto de Francio.
** Mallongigita nomo de "Manufacture d'Armes et de Cycles de Saint-Étienne“ (Manufakturo de Armiloj, Bicikloj de Sankta-Stefano.

-----------

p. 4

Nun

Kreita por malfermi aliron al lingva komunikado efika kaj kvalita en rekorda tempo inter malsamlingvuloj (neniu neregula verbo, rapida kaj definitiva akiro de la bona prononco kaj akcento, simpleco de la gramatiko, foresto de idiomaĵoj kaj esceptoj al la reguloj, ktp), Esperanto montriĝas supera al la angla en multaj situacioj, eĉ se ĝia uzado estas ankoraŭ multe malpli disvastigita. La perfekta regado de unu ne malhelpas tiun de la alia. Pro tio ke ĝi havigas plian aŭ komplementan rimedon, eĉ helpsolvon, Esperanto reprezentas profitodonan investon. Tiel, ĝia scipovo ebligis al franca entreprenisto ŝpari 7500 eŭrojn en aĉeto de gruo en lando de Eŭropa Unio pere de Esperanto-uzanta reto.
En epoko de konstruado de Eŭropo kaj de tutmondiĝo, Esperanto nekontesteble reprezentas atuton inda je prikonsidero. Tion faris profesoro François Grin en raporto publikigita en 2005 sub la titolo “L'enseignement des langues étrangères comme politique publique“*.
Prezidanto de Swany, japana entrepreno, Etsuo Miyoshi lernis la anglan kaj la korean, li rezignis pri la ĉina kaj lernis Esperanton favore al kiu li pledas, kaj en kiu li sentis pli komforte en kelkmonata lernado ol en multaj jaroj de la angla : “Heredinta el la familia societo en la matura aĝo, post lernado de komerco kaj de la angla, mi komencis trairi la mondon, sed ĉiam koliziante kun la barilo de la lingvoj. Nur maturaĝe mi efektive lernis Esperanton kun granda facileco, kio markis vojmodifon en mia vivo. La apartaj popoloj de la planeda vilaĝo parolas apartajn lingvojn, kaj la konfliktoj pludaŭras ĉar la sentoj estas nekomunikebaj. Mi pensis ke la nura rimedo por realigi la idealojn de paco kaj frateco de Zamenhof estas alvoki al via koro. Alvenis por la homaro, kiu suferas je la hegemonio de la angla, la momento aŭdigi sian voĉon. Eŭropo kaj speciale vi, la francoj, tenas la ŝlosilojn de disvastigo de Esperanto.

*
Instruado de la fremdaj lingvoj kiel publika politiko.

---------

p. 5

Ekzemploj de entreprenoj

KAVA-PECH, Dobřichovice, Ĉeĥio. Klerigado, organizado de kongresoj, seminarioj kaj konferencoj. Iniciatinto de KAEST, ĝia direktoro, Petr Chrdle, ĉi kune en 2004 en La Roche-sur-Yon, taksis ke li profesie uzas la ĉeĥan por 30% el siaj rilatoj, la anglan por 30%, Esperanton por 30% kaj la germanan por 10%. Li konas aliajn lingvojn, sed ne sufiĉe por profesia uzo. Lingvoj de la retejo : ĉeĥa, germana, angla, Esperanto.
Mondial, Novjorko, Usono, eldonejo. Dulingva retejo franca-Esperanto.
Repérage urbain (urba malkovrado), Parizo. Oficejo pri studoj specialigita pri homaj sciencoj, kaj aparte pri sociologio, aplikataj al urbanizado, lokaj politikoj, mastrumado de la teritorio.
LINGUAForce, Rennes. Entrepreno pri tradukado, specialigita en teknika tradukado (61 lingvoj inter kiuj Esperanto).
ALIAciklo, Oloron-Sainte-Marie, departemento Pyrénées Atlantiques (Atlantikaj Pireneoj), konstruisto de kuŝbicikloj. Dulingva retejo franca-Esperanto.
Bernard Concept, Magnanville, departemento Yvelines, baldaŭ ankaŭ en Vendeo. Entrepreno specialigita pri modula konstruado, fondita fare de iama prezidanto de la Esperanto-grupo de Les Sables d'Olonne.
GRS, Saint-Michel-en-L'Herm, departemento Vendée (Vendeo). Gravurado, Lokalizado, Signalizado. Dulingva retejo franca-Esperanto.
Bateaŭ-mouches* de Strasburgo. Vizito de la urbo kaj de la haveno kun komentado en 11 lingvoj inter kiuj Esperanto.
Diversaj urboj, aparte por iliaj retejoj aŭ por turismo, i.a. Montpellier.
E@I (prononci "e ĉe i") por edukaj projektoj kaj renkontiĝoj por subteni interkulturan lernadon kaj uzon de la teknikoj de la Interreto kaj lingvoj.
Sociala Integriĝo kaj Esperanto. Montpeliero. Neprofitcela asocio fondita fare de D-ro Thierry Saladin. Pedagogia klopodo celanta la socialan integriĝon de senlaboruloj, ricevantoj de minimuma salajro kaj junuloj en malfacila situacio.

*
Bateaŭ-mouches (pr. batomuŝ, laŭvorte ŝipo-muŝo), estas turismaj ŝipoj, kiuj haltas diversloke por ebligi al la pasaĝeroj rigardi vidindaĵojn, viziti apudriverajn urbopartojn. La unuaj por tiu celo aperis en Parizo sur la Sejno en 1950; antaŭe, ili estis uzataj por diversaj transportoj, ĉefe varoj.

----------

p. 6

Por fari unuajn paŝojn

Retejoj por la lernado :
Lernu ! [nacilingva traduko] Lernu.net ekde 29 lingvoj.
Kurso de Esperanto ekde 26 lingvoj, aŭ ikurso.

Por klerigo de Esperanto-instruontoj : http://www.edukado.net/

Por transiri al la praktiko

TAKE-ESPERANTO
Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj / [nacilingva traduko]. Fondita en 1983.
Celo : arigo de ĉiuj esperanto-parolantoj, fakuloj pri konstruado (ekde la elpensado ĝis la interna kaj ekstera aranĝado) por profesiaj interŝanĝoj kaj terminologia laboro.
IKEF
Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo / [nacilingva traduko].
Celo : disvastigo de la internacia lingvo Esperanto en la kampoj komerco, ekonomio kaj ekonomia scienco.
Internacia Fervojista Esperanto-Federacio / Fédération Internationale ferroviaire d'espéranto. But développer l'usage de l'espéranto dans le transport ferroviaire, entre autres par un travail lexicographique. Pour la France : AFCE.
AIS
Akademio Internacia de Sciencoj [nacilingva traduko]*.
TEC
Terminologia Esperanto-Centro [nacilingva traduko].

Interreto kaj informadiko
Google, Firefox, Open.Office.org, tekstoprilabora programo Mellel (por Mac OS X), Apertium (aŭtomata tradukado), Dŭbury Braille Translator (DBT, produktado de libroj en brajlo) kaj aliaj programoj estas uzeblaj en Esperanto.


*
Tie eblas indiki laŭvole la celon kiu estas trovebla ĉe la AIS-retejo, t.e. ke ĝi celas internacilingve pliefikigi la esploron kaj instruon de ĉiuj sciencoj, kaj pliproksimigi ĉi tiujn al la tekniko kaj arto, per plibonigo de la internacia komunikado kaj de la interfaka kunlaborado, aŭ mencii ke ĝia ĉefa laborlingvo estas Esperanto apud la germana, angla, franca kaj itala, ke ĝi organizis en 2009 seminarion (en Karlovo, Bulgario) ĝuste pri Aplikado de Esperanto en la profesia vivo, aŭ ankaŭ ke ĝi havas centron de instruado en Bydgoszcz, Pollando...