La haveno de Les Sables d'Olonne estas konata kiel deir- kaj alven-punkto de mondfama riskoplena velŝipa kurado : Vendée Globe.*


Esperanto, tio estas alia maniero vidi la terglobon. Tio estas la lingvo, kiu ebligas, laŭ maniero justa, ie ajn en la mondo, estigi rekordojn de tempo kaj de kvalito en lingva komunikado inter malsamlingvaj personoj, kiu ebligas al ĉiu uzanto konsideri sin unue kiel membro de la homa familio.

La asocio Espéranto-Vendée estas aparte sent-ema pri la intereso, kiun la urbo Les Sables d'Olonne dediĉas al internaciaj rilatoj kaj interŝanĝoj**. La intereso pri internaciaj rilatoj konstruaj kaj pliriĉigaj estas spiritostato nature komuna al la urbo Les Sables d'Olonne kaj al la asocio Espéranto-Vendée.

Vendée Globe, tio estas eltenkurado. La historio de Esperanto, tio estas alia eltenkurado, kiu daŭras jam de 122 jaroj fronte al ventoj ofte kontraŭaj kaj foje ekstreme fortaj, sur vojo kie troviĝas rifoj de senscieco, de stultegeco.

La defendo kaj ilustrado de Esperanto postulas hodiaŭ multe da kuraĝo ka persistemo. La Esperanto-uzantoj havas tre disvolvitan konscion pri la rolo de la angla en la nuna mondo. Sed plejparto el ili scias tion, kion ili povis esprimi post sesmonata lernado de la angla kaj post samdaŭra lernado de Esperanto.

Al tiuj, kiuj ludas la rolon de papagoj de Gordon Brown per apologio de la angla, povas utili rememorigi ke, la 24an de februaro 1809, proksime de la haveno de Les Sables, tri francaj fregatoj forpelis ses anglajn militŝipojn venintaj por prirabi la francan marbordon (ilustraĵo).

En 1978, direktoro de usona ĉeno de lernejoj de la angla skribis : “Estis tempo kiam ni kutimis sendi eksterlanden kanonŝipojn kaj diplomatojn; nun ni sendas profesorojn pri angla lingvo.“*** Tio estas sufiĉe instrua. Valoras pri tio pripensi.

Sed valoras memori ankaŭ pri tiuj ĉi paroloj prononcitaj jam de iom pli ol jarcento, en 1907, fare de la lordo urbestro de Londono, Sir Vezey Strong, antaŭ la partoprenintoj de la Universala Kongreso de Kembriĝo, invititaj por la cirkonstanco en Guildhall : “Kiam oni rakontis al mi pri Esperanto kiel lingvo internacia, mi ridetis hezite — ĉar mi ja estas Anglo kaj estas konvinkita pri tio, ke nur unu mondlingvo estas ebla, kaj ke tiu lingvo estas ĝuste la angla. Tamen, poste, kiam mi meditis pri tio, mi konvinkiĝis, ke neniu popolo akceptus tiun hegemonion, kiun la Brita Regno gajnus de tio, ĝuste kiel ankaŭ mi neniam tolerus tian hegemonion flanke de alia popolo. Al mi fariĝis klare, ke tie nur la neŭtrala Esperanto povas esti prikonsiderata.

En 1923, dum la brita delegito, Lord Robert Cecil, estonta Nobelpremiito pri Paco 1937, admonis la Komisionon pri Intelekta Kooperado de la Ligo de nacioj “memori ke mondlingvo ne estas bezonata nur de intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem“, la franca registaro persiste kontraŭstaris al Esperanto, inkluzive peer malpermeso uzi la lernejajn klasĉambrojn por instruado de la lingvo. Bedaŭrinde, Francio kaj la franca lingvo egkoste pagas tiun misaĵon. Necesas ke la franca popolo sciu tion. Estas bedaŭrinde, ke tiu mano etendita fare de britoj ne estis prikonsiderata. Alia misaĵo de la sama periodo, kun konsekvencoj nekompareble pli gravaj, estis tiu de la okupacio de Ruro, el kiu Hitler sciis eltiri profiton.

Povas esti utile memori tiun opinion, kiun esprimisĉe France Culture, la 4an de novembro 1992, Umberto Eco, mondfama semiologo, verkisto kaj professeur au collège de France : “Esperanto, inter centoj da artefaritaj lingvoj, postvivis, ĉar ĝi estas bone farita lingvo. La kialoj pro kiu ĝi ne fariĝis absolute necesa ne estas lingvaj sed politikaj“.

Esperanto estas, malprave, tro ofte konsiderata kiel tempo-pasigilo, distraĵo. Eĉ se ĝi povas esti tre agrabla distraĵo, tio neniam estis ĝia alvokiĝo. Deputito-urbestro de Les Sables d'Olonne, Sinjoro Louis Guédon tre bone komprenas ĝian alvokiĝon en mondo en kiu necesas konscii pri la respektiva nivelo de perdoj kaj profitoj en eŭropa kaj tutmonda lingva komunikado. Kiel deputito, tion li demonstris, en 1999, kiam li intervenis ĉe la ministro pri nacia Edukado, por ke Esperanto estu enskribita “inter la fakultativaj elekteblecoj por la abiturienta ekzameno“. Antaŭ la negativa respondo de la tiama ministro, Claude Allègre, s-ro Guédon informis pri sia bedaŭro kaj pri sia konsterniĝo sen pro tio inviti al rezignacio. Male.

Li estu certa, ke ne estas nia intenco rezigni je tio, kion ni opinias esti rajto por la civitanoj de ĉiuj landoj : komuniki laŭ la maniero plejeble justa kaj efika.

En 1909, jen antaŭ jarcento, Esperanto faris siajn unuajn “mediatajn“ paŝojn en Les Sables d'Olonne. Ni dankas Sinjoron Louis Guédon pro lia bonvolemo, kaj la municipajn servojn pro ilia servopreteco, en la helpo alportita por memorfesti tiun eventon simple, senceremonie, laŭ rilatfaciliga maniero — kio korespondas al la spiritostato de la lingvo de espero.

---


* Vendée-Globe (Vendeo-terglobo), pro la nomo de la departemento kie troviĝas Les Sables d'Olonne.
**La urbo Les Sables d'Olonne estas ĝemelita kun Schwabach (Germanio), Worthing (Britio), Sliema (Malto). Pli malpli longe restadas homoj el plej diversaj landoj. Ĝi estas internacia urbo.
*** International House, brochure, 1979 (États-Unis)