La 11an de februaro 2009, en Afganio, embuskitaj talibanoj mortpafis francan oficiron kaj lian interpretiston (Le Monde, 12.02.2009). La informo povas aspekti banala se oni ne scias kio okazis jam antaŭe en Irako.
Profesoro en la Universitato de Ĝenevo, specialisto pri multlingva strategia gardado kaj pri la araba mondo, iama direktoro de esploroj en la Speciala Militlernejo de Saint-Cyr (Francio), Mathieu Guidère publikigis multajn verkojn, i.a. tri pri Al-Kaida. Surbaze de zorge kolektitaj informoj pri la problemoj de lingva komunikado kaj de interkompreniĝo dum la milito de 2003 en Irako, li verkis plian libron sub la titolo "Irak in Translation — De l'art de perdre une guerre sans connaître la langue de son adversaire"* (Irako en tradukado — Pri la arto perdi militon sen scipovi la lingvon de sia kontraŭstaranto).
Tiu libro liveras aktualan kaj modernan ilustraĵon pri la fama itala aksiomo " Traduttore, traditore" (Tradukisto, perfidulo). Tiel estis dekomence konsiderataj, en Irako, la interpretistoj kaj tradukistoj, ankaŭ ofte nomataj "lingvaĵistoj" aŭ "lingvaj helpantoj", kunlaborantaj kun la usona armeo. Perfiduloj ili estis ne nur flanke de la irakaj ribelantoj, sed ne malofte ankaŭ flanke de la usona armeo mem. La administracio de Bush kaj ties armeo ege subtaksis dekomence la problemon de lingva nekomunikebleco. Fine de 2006, el 130 000 aktivaj usonaj soldatoj, nur 130 scipovis la araban, sed je rudimenta nivelo (p. 26). Estis nur unu aŭ du tradukistoj por unu kompanio (ĉ. 150 homoj). Tiu fakto povas trovi partan klarigon en tiu frazo : "Tute evidente, la lingvoj ne ĝuas je granda intereso en superpotenco kiu faris el la angla la mondskale ĉefan lingvon, kaj endis kontentiĝi per tio" (p. 81). Laŭ alta respondeculo de CIA, lernado de la araba ne estas tiel facila : "Estas pli facile instrui piloton de ĉasaviadilo ol korekte paroli la araban" (p. 118).
Pro tio, privataj entreprenoj dungis tradukistojn en Irako kaj aliaj arablingvaj landoj por la usona armeo. La ĉefa motivo de plejparto el la tiuj lingvaĵistoj por fari tiun aparte riskan laboron estis la ebleco gajni multe da mono : 15 dolaroj ĉiutage en 2003 en lando kie la monata enspezo de civitanoj ne superis 100 dolarojn. Inter tiuj "tradukistoj" estis nemalofte taksiŝoforoj, picoliveristoj sen vera scipovo de la angla : "Tradukistoj fuŝparoladis la anglan kaj komunikis esence per gestoj kun la soldatoj" (p. 27). Finfine, plejparto el multaj arablingvanoj kiuj kandidatiĝis por fariĝi lingvaĵistoj fuŝparolis la anglan, kaj plejparto el la malmultaj usonaj soldatoj aŭ lingvaĵistoj fuŝparolantaj la araban havis nenian konon pri la araba kulturo, kaj pli precize iraka, kio kondukis al gravaj misaĵoj kaj eraroj. Ne nur usonaj militistoj dependis de la kompetenteco kaj fidindeco de lingvaĵistoj, sed ankaŭ ĵurnalistoj, malliberuloj kaj torturitoj kies sorto povis dependi de nur unu vorto intence aŭ senintence mistradukita.
La situacio estis ekstreme absurda kaj ege riska por tiuj kiuj ne loĝis en la "Verda zono" de Bagdado, la plej sekurigita. Multaj maskis sian vizaĝon. En 2005, la informagentejo Associated Press taksis tiun profesion la plej danĝera en la plej sensekura lando de la mondo (p. 61). Inter 2003 kaj 2004, la usona Ŝtatdepartemento pri Laboro anoncis ke mortis pli ol 200 lingvaĵistoj kaj ke pli ol 500 estis vunditaj (p. 64), 126 estis mortigitaj kaj 149 vunditaj, laŭ la sama fonto, inter januaro kaj aprilo 2005 (p. 62). 261 tradukistoj kaj interpretistoj mortis en 2006 kaj multaj aliaj en Afganio (p. 170). Pro malfido kaj timo je perfido, patroloj de usonaj soldatoj foje forlasis ilin rande de la vojo. Certaj interpretistoj estis armitaj kaj estis samtempe soldatoj. Estis iluzioj kaj trompoj ambaŭflanke.
Profitemuloj estis ambaŭflanke multaj kaj laŭ plej diversaj manieroj. Anstataŭ ricevi 6000 $ monate laŭ kontrakto kun Titan, la ĉefa usona lingva entrepreno en Irako, iuj lingvaĵistoj ricevis nur 1500... Anekdote, iraka interpretisto ekspluatis la naivecon de nove alvenintaj usonaj soldatoj, kiuj kondutis kiel turistoj. Ekzemple por aĉeto de iraka flago kiel memoraĵo, la vendisto proponis 5 dolarojn; la interpretisto tradukis per "45" kaj enpoŝigis la diferencon. Estis kazoj de prostituado; ankaŭ usonaj soldatinoj partoprenis en tio. Pro moroj kaj kutimoj, grandegan riskon prenis usona soldato se li provis havi amaventuron kun muzulmanino scipovanta la anglan. Eĉ se la aŭtoro ne skribis tion, tiu milito havis do bordelecan aspekton laŭ ĉiuj sencoj de la vorto.
Situacioj estis treege diversaj, tiel ke bona substanca resumo de la libro necesigus plurajn paĝojn. Temas pri materialo per kiu eblus realigi vere tre interesan kaj instruan dokumentaran filmon. Sama problemo ekzistas ankaŭ en Afganio kie estas aliaj lingvoj ol la araba, precipe la paŝtua kaj la persa (daria).
Tre pripensiga kaj maltrankviliga estas tiu libro pro alia aspekto, kiun ĝi rivelas, precipe pro la fakto ke ekzistas pli kaj pli granda ligiteco kaj partnereco inter la usona armeo (ne nur usona) kaj privataj entreprenoj por kiuj milito estas afero treege monprofita (ni memoru pri "War is Racket" de generalo Smedley Butler kaj la atentigon de prezidento Eisenhower en 1961 : de | en | eo | es | fr | it | pt |). Milito fariĝas pli kaj pli privata afero. Oni ofte legis aŭ aŭdis pri la entreprenoj Halliburton, Boeing, McDonnell Douglas k.a. kiel militprofitantoj, sed la iraka milito de 2003 estis ege profitodona ankaŭ por privataj societoj de dungado de "lingvaĵistoj" kaj de solduloj, de fabrikado de lingvaj aparatoj, aŭtomataj tradukiloj k.s. kiuj montriĝis finfine tute ne taŭgaj (tuta ĉapitro, pp. 89-113, pritraktas "La teknologiojn de nekomprenemo").
La aŭtoro dediĉas la paĝojn (p.164-165) al la movado Tradukistoj por la Paco kaj al ties "Manifesto de la tradukistoj por la Paco kaj la Homrajtoj — Jes al la tradukado, Ne al la milito" kiu plurlingve aperas ĉe http://www.saltana.org/pax/paxbabelica.htm?francais.htm~mainFrame : Castellano, English, Français, Italiano, Deutsch, Português, Russki, Türkçe, Català, Galego, Euskara, Gaeilge, Latviski. La indikita retadreso ne plu validas kaj, sekve, tiu manifesto ne plu estas subskribebla. Mathieu Guidère esprimas bedaŭron en tio ke "ŝajnas ke la rolo de tradukisto kiel bazo de la paco en la mondo estas tute subtaksata".
Tiu verko povas interesi uzantojn de Esperanto, kiuj konas ties historion, ne nur pro tio ke estis periodoj kiam la simpla amika kaj konstrua uzo de la Internacia Lingvo, eĉ sen kunlaboro kun eksterlandaj aŭ okupaciantoj fortoj, estis konsiderata kiel perfido kontraŭ la patrio, sed ankaŭ pro tio ke ĝi liveras pripensigan materialon pri interhomaj rilatoj dum milita tempo, kaj ankaŭ pri la evoluado de la teknikoj de aŭtomata tradukado.
* Parizo : eld. Jacob-Duvernet. Okt. 2008. 188 p. ISBN 978-2-84724-211-9
Sign-in to write a comment.