Problemoj de lingva komunikado en la entreprenoj Se oni konsideras la ŝtatojn kiel entreprenoj, la prezidanto de la plej potenca el ĉiuj (ĝis kiam ?), Barack Obama, diris dum la prezidenta balotkampanjo : "Mi ne parolas fremdan lingvon. Tio estas embararasa ! " (1)
Kiam li estis prezidento de "entrepreno" pli malgrada — Francio —, Jacques Chirac respondis al infanoj kiuj peti de li ĉu li parolas la anglan dum vojaĝoj eksterlande : "Jes, kun miaj amikoj, sed neniam en la oficialaj diskutoj, ĉar mi ne perfekte parolas tiun lingvon, kaj tio estus malhelpo. Por seriozaj temoj, necesas esti certa pri bona interkompreno." ("Mon Quotidien", 25an de septembro 1997). Post la atenco de la 11a de septembre 2001, en Nov-Jorko, post kelkaj vortoj en la angla, li senkulpiĝis daŭrigi sian intervenon en la franca : "My English is not very good". Lia posteulo Nicolas Sarkozy ne pli brilas kiam li provas esprimiĝi en la lingvo de la reĝino de Anglio dum ŝi tute ne aspektas ridinda kiam ŝi esprimiĝas en la franca. En Davos, en 2008, lia ĉefministro François Fillon prononcis nur kvin vortojn en la angla.
Kiam li estis prezidanto ĝenerala direktoro de la multnacia entrepreno Renault, Louis Schweitzer decidis, en 1999, ke nur la angla estos uzata en la rilatoj inter la komitatoj de la diverlandaj uzinoj. Du jarojn poste, la 1an de aprilo 2001, la franca informagentejo Agence France Presse eĥis al deklaro kiun li faris okaze de la kreo de fondaĵo kiu celis ebligi al japanoj pli bone koni Francion kaj lerni la francan : "La lingvo estis malfacilaĵo iom supera al tio, pri kio ni pensis. Ni elektis la anglan kiel lingvon de la alianco, sed tio montriĝis malfacilaĵo kun ambaŭflanke reduktita rendimento."
Al la demando "Kiu estas la oficiala lingvo de Sanofi-Aventis ?", kiun faris Laurent Barbotin por la ekonomika magazino "L'Expansion" (28/10/2004) al la Generala direktoro prezidanto de la farmacia firmao Sanofi-Aventis, Jean-François Dehecq, tiu ĉi respondis : "Tio certe ne estas la angla. Multnacia entrepreno estas entrepreno en kiu ĉiu povas paroli sian lingvon. En kunveno, oni bezonas la cerbon de la homoj. Se vi devigas ilin paroli en la angla, la angloj-usonanoj alvenas kun 100% el siaj kapabloj, la homoj kiuj tre bone parolas ĝin kun 50%, kaj la plimulto kun 10%. Se oni volas ĉiuj esti angloj-usonanoj, oni ne miru ke la gajnantoj estas la angloj-usonanoj.“
Tion klare esprimis profesoro François Grin en sia raporto pri La instruado de la fremdaj lingvoj
kiel publika politiko : "la superreganta pozicio de la anglalingvanoj en ĉiu situacio de intertraktado, de konkurenco aŭ de konflikto disvolviĝanta en la angla". (p. 65-66)
Kaj ĉio tio en lingvo treege plej multe kaj bone instruata en la mondo ! Kaj iuj aŭdacas paroli pro sukceso !
En la sveda gazeto "Svenska Dagbladet" (24.10.1993), Margareta Westman, respondeculino de la sveda lingva Komitato deklaris : "Ni, la svedoj, emas trotaksi niajn lingvajn konojn, aparte en la angla, sed ni estas mallertaj kiam temas pri nuancita rezonado. Ni estas antaŭ risko diri tion kion ni povas, sed ne tion, kion ni volas."
En komuniko de la 2a de oktobro 2001, la germana informagentejo DPA publikigis dirojn de Hartmut Kugler, prezidanto de la asocio de germanaj profesoroj pri la germana laŭ kiu : "Necesas diri tion, kion oni volas esprimi en la lingvo, kiun oni plej bone regas" . Li aldonis : "En fremdaj lingvoj, oni ofte havas malfacilaĵojn esprimiĝi laŭ nuancita maniero, dum en komparo estas relative pli facile kompreni pasive". Kugler avertis kontraŭ la instalo de la angla kiel sola eŭropa rimedo de interkompreniĝo : "Ni intertempe spertis, dum kvindeko da jaroj pri la granda projekto ''la angla kiel unua fremd lingvo' — sed kiu estas la esprimnivelo de averaĝa abituriento en la angla ?" antaŭ ol konkludi ke, en la loĝantaro, la regado de la angla ne sufiĉus por esprimi kompleksajn nociojn. Li fine avertis ke la angla povus fariĝi superreganta lingvo same kiel okazis por la latina : "La maloftaj "globe players" (mondskalaj ludantoj) tre bone regantaj la anglan estos tiuj, kiuj en la estonteco decidos pri ĉio."
Svedio kaj Germanio, kies germanidaj lingvoj apartenas al la sama familio kiel la angla, forte vetis je tiu ĉi pro ĝia disvastiĝo pro la koloniado kaj ĝia pli granda facileco, por ili, ol la ceteraj lingvoj, i.a. la latina.
Ĉar la kompetenteco en la angla estas pli kaj pli ofte preferata al la profesia kompetenceco, ne estas kialo por miri ke ĉio funkcias pli kaj pli malbone kaj ke la veraj profitantoj de tiu trompa ludo estas la du ĉefaj landoj implikitaj en la Angla-Usona Konferenco de 1961 (vd "Linguistic Imperialism") kiu celis trudi ilian pensmanieron al la tuta homaro. Tiu ĉi egkoste pagas la prezon de iliaj eraroj kaj devojiĝoj.
Niajn landojn kaj niajn entreprenojn gvidas homoj kiuj vidis kaj konas nenion alian ol la angla, kiuj ne kapablas imagi ion alian, ne pro stulteco, sed pro la fakto ke, ekde la instruado ĝis la ĉiutaga informado, ĉiu ebleco malkovri ion alian, kaj sekve havi elekteblecon, estis ŝlosita dum jardekoj.
Komence de la jaroj 1920, kiam propono instrui Esperanton en ĉiuj lernejoj de la mondo estis pritraktita en la sidejo de la Ligo de Nacioj, la plej furioza kontraŭstaranto estis la franca registaro. Ĉar ĝi volis ĉion gajni, pro timo perdi la pozicion de privilegiita diplomatia lingvo por la franca, ĝi atingis precize la malon. Kaj Esperanto ludis nenian rolon en la posta regreso de la franca. La franca lingvo pagas hodiaŭ je plej alta prezo tiun neantaŭvideman politikon, tiun misaĵon kiu aldoniĝis en la sama periodo al alia kun konsekvencoj multege pli ruinigaj (la okupacio de Ruhr-regiono) pro tio ke ĝi faciligis al Hitler la aliron al la regpovo. En dulingvismo Esperanto + nacia lingvo, estus neniu venkita lando.
Nia ministro de nacia edukado Xavier Darcos trovas ne pli bone ol blinde puŝi al tutangla politiko (la angla de Anglio) esperante ankaŭ en teknikaj solvoj same kiel la Bush-Administracio kaj lian armeon kredis je ege kostaj kaj neefikaj uminstrumentoj ("gadgets") en la iraka milito. Tiuj iluzioj estas priskribitaj precize kaj detale fare de Mathieu Guidère en sia libro "Irak ins translation — De l'art de perdre une guerre sans connaître la langue de son adversaire" (Irako en tradukado — Pri la arto perdi militon sen koni la lingvon de sia kontraŭulo). Kiam Gordon Brown iris al Ĉinio por inviti la ĉinojn lerni la anglan, reklamo de la retejo de la angla gazeto "The Guardian" invitis la anglojn lerni la... usonan : "Study English USA" !
La alternativo Kreita por rapide malfermi aliron al efika lingva komunikado (sen neregula verbo, definitiva akiro de la ĝusta prononco kaj akcento en rekorda tempo, simpleco de la gramatiko, foresto de esceptoj al la reguloj kaj de idiomaĵoj, ktp), Esperanto montriĝas supera al la angla en multaj situacioj, eĉ se ĝia uzo estas ankoraŭ multe malpli disvastigita. Perfekta rego de unu ne mahelpas, evidente, tiun de la alia. Pro tio ke ĝi havigas plian aŭ komplementan rimedon, eĉ helpsolvon, Esperanto reprezentas profitodonan investon.
En Ĉeĥa Respubliko, Petr Chrdle kreis la societon KAVA-PECH, kiu laboras en la ĉeĥa, Esperanto, germana kaj angla. Tiu entrepreno eldonas verkojn en diversaj lingvoj. Inter ili, ĝis 2008, estis 52 en Esperanto. KAVA-PECH krome havas aktivecon de klerigo, organizado de kongresoj, seminarioj kaj konferencoj, aparte pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), en kiu regule partoprenas dekojn da specialistoj – plejparte eŭropaj, sed ankaŭ el Usono, Brazilo, Koreio inter kiuj kvarono estas universitataj profesoroj.
La scipovo de Esperanto ebligis al franca entreprenisto ŝpari 7500 € en aĉeto de gruo en lando de Eŭropa Unuiĝo tra Esperantoreto. En epoko de konstruado de Eŭropa Unuiĝo kaj de tutmondiĝo, Esperanto nekontesteble reprezentas prikonsiderindan atuton.
En la franca departemento Vendée (Vendeo), la entrepreno GRS havas dulingvan retejon en la franca kaj Esperanto : www.grs-gravure.com
Publikigita en 1970 fare de Kluwer (Nederlando), la "International business dictionary in nine languages" estis kompilita per Esperanto kaj reeldonita en 1990 en 11 lingvoj en Pekino fare de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL : "Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj"). Poste fondiĝis fakaj asocioj en komerca kaj ekonomika aplikado de Esperanto :
- 1985 : Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) : groupement professionnel international d'économie et de commerce
- Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE-Esperanto) : Association mondiale des espérantophones professionnels du bâtiment et des travaŭ publics, qui regroupe les espérantophones, professionnels du bâtiment (de la conception à l'aménagement intérieur et extérieur) qui souhaitent collaborer et participer à l'élaboration de dictionnaires spécialisés.
1. “I don't speak a foreign language. It's embarrassing !", Dayton, Ohio : CBS News, Maria Gavrilovic, 11an de julio 2008 http://www.cbsnews.com/blogs/2008/07/11/politics/fromtheroad/entry4254480.shtml
Koresponda video : http://www.youtube.com/watch?v=4Jy_QOm2sbQ
Eo kaj kompanio Triballat en "Ĵurnalo de Entreprenoj Ille-et-Vilaine" *
(Informo de Philippe Berizzi tra Germain Pirlot)
Apud tiu artikolo kuŝas kromartikolo kun titolo "Olivier Clanchin, promoteur de l'espéranto" (Olivier Clanchin, disvastiganto de Esperanto).
Jen la teksto de la artikolo, kun sekve traduko en Esperanto :
"Echanger avec ses filiales à l'étranger en Espéranto. C'est l'idée pour le moins originale d'Olivier Clanchin. Toujours avide d'innovation, le président de Triballat vient de monter à Rennes la structure Entreprises Espéranto. Objectif de ce groupe de réflexion : apprendre à ses équipes les bases de la langue universelle. Une prouesse rendue possible grâce à une méthode créée de toutes pièces par des spécialistes. "On va la tester sur des opérateurs de l'outil de production en Italie". Si cela fonctionne, Olivier Clanchin pourra lui-même converser en Espéranto avec les italiens. Depuis un an, il essaie en effet de se réserver un peu de temps pour apprendre la langue. Et en famille !"
"Interkomuniki kun ties eksterlandaj filioj pere de Esperanto. Jen la ja nekutima ideo de Olivier Clanchin. Ĉiam novigema, la prezidanto de Triballat ĵus starigis en urbo Rennes la asocion Entreprise-Esperanto. La celo de tiu cerbumgrupo estas instrui al ties teamanoj la bazojn de la universala lingvo. Tiu eksterordinaraĵo fareblas dank'al iu metodo freŝe kreita de fakuloj. "Ni testos ĝin kun laboristoj kaj teknikistoj en Italio". Se tio funkcias, Olivier Clanchin povos mem babili en Esperanto kun la italoj. Jam de unu jaro, li klopodas konservi al si iom da tempo por lerni la lingvon, kune kun familianoj!"
La fonta paĝo troveblas skanigita je:
http://www.linguaforce.com/triballat-va-utiliser-l-esperanto-avec-sa-filiale-italienne.jpg
Triballat estas avangarda kompanio kiu estis el la unuaj lanĉantaj t.n. "bio" (tute senkemiajn) nutraĵojn je industria skalo en Francio.
La kompanio estis ankaŭ tre aktiva en la enkonduko de la normo AB (Agriculture Biologique / Biologia Agrikulturo) en nian landon.
Prezidanto : Olivier Clanchin,
Vendosumo : 300 M€,
1000 dungitoj,
Plej konataj produktoj : SojaSun, Vrai, Petit Billy...
Se vi volas scii pli pri kio estas tiu metodo kaj kiu estas tiuj "fakuloj", kiuj esperantigas la kompanion, estos tre verŝajne dua artikolo en la venontmonata numero de tiu ĵurnalo (ĵurnalisto venis antaŭnelonge intervjui miaflanken).
Por ĉiuj kromaj informoj, aŭ se ankaŭ vi ĉiam sekrete revis esperantigi kompaniojn en via propra lando, bv. kontakti min.
Kore via,
Philippe Bérizzi pberizzi @ linguaforce.com
* Rimarko HM : Ille-et--Vilaine estas franca departemento, kiu situas en la okcident parto, en Bretonio.
Sign-in to write a comment.