Dam Son's most commented articles

  • Gravita sonĝo

    - 2 comments
    planet-small
    Tiu sonĝo estas verŝajne mia plej stranga. Mi estis kvazaŭ apud ia marbordo, staranta sur blanka sablo fronte al la maro. Normale, mi sonĝas nigre-blanke, sed mi memoras klare ke la maro en tiu sonĝo havis bluan, pli precize, nigrebluan koloron. De ie mevoj aŭdeblis. Mi suprenrigardis. La ĉielo bluis same kiel la maro. Nekredeble, mi vidis kelkajn blankajn velojn, malrapide flosantajn sur la ĉielo. Mi miris: Ĉu vere flugantaj velŝipoj ekzistas? Subite mi komprenis, ke mi estis ne sur la Tero,…

  • Grothendieck, granda matematikisto kaj amiko de la Demokratia Respubliko de Vjetnamio

    - 1 comment
    groth-vietnam
    La 13an de Novembro de 2014 forpasis franca matematikisto Alexander Grothendieck [Grotendik]. Alexander Grothendieck naskiĝis en 1928 en Germanio de juda-rusa patro kaj germana patrino. Konata kiel unu el la plej grandaj matematikistoj de 20a jarcento, kies verko transformis multajn branĉojn de matematiko, Alexander Grothendieck ricevis Medalon Fields (rigardatan la plej alta premio en matematiko) en 1966. Li tamen rifuzis vojaĝi al la Internacia Kongreso de Matematikistoj en Moskvo por ricevi…