Reto's articles with the keyword: سنگسار
-
diru NE al ŜTONUMADO ...
- 25 Aug 2010Ni loĝas en la kerno de koŝmar-aro: sinsekve kaj senĉese nin ĉirkaŭas koŝmaroj unu post la alian. Ekzekutado, atestado, diskriminacio, apartigado, turmentado kaj ... jam estas "normoj" de irana vivo. Ĉiu tage oni faras ion "iniciaton" por ke ni ne sentu nin tedaj. Nia vivo estas amara satiro. Foje la aktualajn aferojn mi ne kapablas kredi pro plenplenaj nudaj perfortoj, mi preferus ili nur estu kaj restu koŝmaroj, sed, sed bedaŭrinde ili ne estas/restas koŝmaroj ...…
-
ŝtonumado denove en irano?
- 28 Jun 2010Ofte mi ĝuas la verkojn de Mana Neyestani . Liaj verkoj plenplenas da filozofio kaj pensigas la spektanton. Jen lia verko pri ŝtonumado . En Tabrizo virino atendas + + tian kruelan ekzekutmanieron (ŝtonumadon). La antaŭaj miaj notoj rilate la afero: 1 , 2
-
ŝtonumado en Somalio
- 16 Dec 2009Devas esti paradizo tiu Somalio ĉar tie oni praktikas islaman leĝaron ... kaj mi povas nun kompreni kiom profunde mia landa fanatikularo envias somalianojn ... ŝtonmortigado en Somalio ( Atenton: tre kruelaj scenoj) mia antaŭ noto ĉi rilate: Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?
-
Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?
- 24 Jul 20089 personoj NUN en irano atendas ŝtonmortigadon! Dum pasintaj jaroj nur Talibanoj en Afganio estis kvereloj de iranaj regantoj kaj nun sen rivalo ili estas unuaj en la mondo (jes barbareco foje povas esti "honoro" inter barbaroj kompreneble). Ŝtonada puno sen ajna dubo estas fipuno. Irana karikaturisto - Nik Ahang Koŭsar - (نيک آهنگ کوثر) faris interesan karikaturon pri la afero.
Jump to top
RSS feed- Reto's latest articles with "سنگسار" - Articles
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter