Giorgos Papoulias' photos with the keyword: Platono
laapologiodesokrato
10 Sep 2012 |
|
|
Fragmento
La apologio de Sokrato.
Ekzakte tion ordonis al mi la dio, estu tute certaj kaj mi opinias, ke ĝis nun, nenio pli bona estis farita en mia urbo, ol tiu mia servado al la dio.
Ĉar mi faras tion, mi vagas, penante konviki la junajn kaj ankaŭ la pli maljunajn el vi, ke vi devas ne nur zorgi pri via korpo aŭ pri la mono, pli multe ol pri la perfektigo de via animo.
Mi diras, ke la virto ne elvenas el la mono, sed, male el la virto elvenas la mono, kiel ankaŭ ĉiu alia bonaĵo oferata al la homoj en ties propra kaj komuna vivado.
Se, do,tiel parolante, mi koruptas la junulojn, tiam miaj paroloj estas vere malutilaj, tamen, se iu asertas, ke mi diras ne tion, sed ion alian, li certe ne diras la veron.
kritono
10 Sep 2012 |
|
Sokrato : Ĉu tiu parto ne estas la plej valora?
Kritono : Certe jes.
Sokrato : Nu, mia kara, ni devas ne tiom multe interesiĝi pri la opinio de la mondo, sed nur pri la opinio de tiu, kiu bone scias, kio ekzakte estas justo kaj kio maljusto, do, de tiu unu, de la vero.
Sekve, antaŭe vi ne pensis bone kiam vi diris, ke ni devas observi la opinion de la mondo pri aferoj justaj, belaj, bonaj kaj pri ties maloj.
Oni diros, eble, ke la mondo kapablas nur mortigi.
Kritono : Certe, oni povas diri tion Sokrato.
Jump to top
RSS feed- Giorgos Papoulias' latest photos with "Platono" - Photos
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter