Hans-Georg Kaiser's photos with the keyword: GDR=DDR

Renft: Suno kiel klaŭno (kanto)

18 Mar 2008 804
www.ipernity.com/doc/cezar/2329570 Suno kiel klaŭno

avino kaj mi

Donaco de rusaj oficiroj post komuna vespero en Pa…

05 Mar 2009 3 1 1089
fotis Cezar Cezar Vespero kun junaj rusoj Post vodka nokto kaj kun vin' ni pensis, ke ni banu nin kaj naĝis do en lag'. Soldatoj rusaj sen kalson' naĝadis laŭte sen pardon'. Mi timis pro imag'. Sed Donjo restis ja sen tim' kaj sen molesto banis sin, revenis sen zigzag'. Ŝi trinkis tiom kiel mi, Ni tial lacis pro ebri'; finiĝis gaja tag'. Tagmeze venis oficir', li estis granda kavalir'. Jen staris kun donac'. Matrjoŝkan li transdonis nin. kaj dankis eĉ pro la inklin', pro ĝoj' kaj noktaŭdac'. "Adiaŭ" diris li kun rid', "kaj dankon plu ja por la fid', por bela tag' en pac'." Kaj kiam ili estis for', Matrjoŝka restis por ador', la amikecdonac'. PS: La rusoj tiam devis forlasi GDR-on, en kiu ili kiel oficiroj bone kaj kontente vivis, ili ne sciis, kio atendus ilin hejme. Nur post longa pripensado ni ekkomprenis, ke tiu "Маtрешка" eble estis ne nur donaco por ni mem, sed por tuta lando, en kiu ili vivis pli-malpli feliĉe. Estis ilia adiaŭa donaco al tuta lando, kiu nun jam ne plu ekzistas kiel memstara ŝtato. Vikipedio Matrjoŝka PSS: http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/176.html

Diestelmann: Regnofervoj-bluso / Reichsbahn-Blues

14 Jan 2009 1148
www.ipernity.com/blog/cezar/121976