Hans-Georg Kaiser's photos with the keyword: telegramo

telegramo

19 Mar 2010 1505
Franz Hodjak (postnaskito al Bertolt Brecht) Telegramo en la postmondon Kiu parolas ĉi tie pri indulgo kaj tiel plu? La ŝarĝo de la ordenoj logas el la brusto foje foje ĝemon tra la gorĝo malsupren fluas alkoholo la kuŝbenkoj staras en la plej favora angulo al la suno neniu venteto moviĝas neniu fingro la rigardo koncentriĝas al sambuka arbusto, gazetoj, cementsakoj, kaj al la propra ventro neniu necerteco, neniu tikado per la okulharoj neniu lasta vorto plu ĝustatempe kiel ĉiam aperas la leterportisto - monsumoj donas respondon al la demandoj de la verkistoj tradukis Cezar PS: Rilatas al la poemo: Al la postnaskitoj de B.Brecht Franz Hodjak