Hans-Georg Kaiser's photos with the keyword: fotopoemo

sekso drogoj rokenrolo

21 Mar 2010 877
https://www.test.ipernity.com/blog/cezar/62060 foto el Vikipedio Cezar: Seks', drogoj & rokenrolo http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/204.html

Povra poeto, de Spitzweg

17 Mar 2008 3 2 1955
Cezar Povra poeto Povra estas mi, poeto, sub kovrilo pro la frid', sed mi pensas pri soneto, pri la poezi' kun fid'. Ĉar tre pluvas tra l' tegmento, pendas super mi ombrel' sed mi estas ne sen dento, sciencema, fil' de bel'. Interlipas mia plumo, mi serenas kun fervor'. Libroj planke pro cerbumo. Sankte brulas mia kor'. Povra estas mi, asketo, kaj mi kuŝas sur matrac', apud vando sen tapeto, sed mi verkas kun aŭdac'. Homoj stultaj laŭte ridas, kiam tiaj vidas ĝin. Ili nur pri mono fidas. Tial kraĉas do sur min. Povra estas mi, poeto, sed cezar' de l' fantazi'. Eĉ por domo aŭ buĝeto mi ne volus esti vi. Rimarkoj: Kiom ofte oni jam ridis pri tiu Spitzweg. Sed, se la floristoj nun volas rigardi kiel aspektis tulipoj kaj rozoj en lia tempo, ili plej fidas al Spitzweg, kiu tute ne estis revulo, sed sciencema apotekisto kaj pasia ĝardenisto. Li pentris florojn kaj multajn aliajn aferojn tute precize. Nur nun oni ekkomprenas, ke li estis pli ol pentristo de idiliaj mondoj. Eĉ aktiva revoluciulo en 1848 li estis, kaj krome poeto. Plej fama li estas kiel granda pentristo-artisto, sendube! Kaj kia okuluma homo! Liaj bildoj estas plenaj de humuro, kaj samtempe ili pensigas nin, eĉ dialektike provokas nin. Tiel, kiel lia plej konata bildo faras tion: „La povra poeto.“ En la unua momento ĉio ŝajnas klara pri la bildo, sed kies pozicion li prenas efektive, tiun de mokulo pri tiaj poetoj, aŭ ĉu li estas ilia admiranto? Ĉu estas memportreto? Nenio tiel simple per jes aŭ ne respondeblas, se oni ekkomprenas la geniulon Spitzweg. Hans-Georg Kaiser ARMER POET (nach dem bekannten Bild von Carl Spitzweg) Arm bin ich und lieg' im Bette, denn im Zimmer ist es kalt. Doch ich schreibe hier Sonette über Schmetterling und Wald. Weil es regnet unterm Dache, hängt gleich über mir ein Schirm. Nun, ich bin ganz bei der Sache und im Reich der Dichtung firm. Halt' in meinem Mund die Feder, schreibe heiter voller Scherz, neben Büchern dick in Leder. Heilig brennt mein Dichterherz. Arm bin ich, es fehlt die Knete. Besser geht es Hund' und Katz'. An der Wand fehlt die Tapete. Doch ich feile an dem Satz. Spöttisch lachen viele Leute, wenn sie mich Poeten seh'n. Nur das Geld bewegt die Meute, wollen andres nicht versteh'n. Doch ich bin von andrer Sorte, ein Caesar der Fantasie. Nicht für Geld und gute Worte möcht' ich einmal sein wie sie. PS: Link: Spitzweg PSS: http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/99.html

simio kiel pensulo

08 Dec 2009 3 1 1687
el Vikipedio Cezar La pensulo Mi pensas kaj pensas: Ĉu pensoj sensencas? Ĉu pensoj utilas, se hom' nur babilas? Ĉu movi do manon? Ĉu baki la panon? Ĉu pensi kaj sidi sen krei aŭ ridi? Ĉu pensi sen agi? Nur pense do vagi? Ni pensu kaj faru, praktike komparu! http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/220.html

Vincent sur sledo

13 Dec 2009 1 1249
fotis kaj skanis Cezar Cezar Sledveturoj kun la nepo Vincent sur sledo Vincent sur sledo Sledveturo, sledveturo, kia ĝojo kaj plezuro, dume nia sledo kuras kaj glacie glitsusuras. Valen, valen, en la spuro, poste rea suprenkuro. Mi kun mia nep' konkuras, kiu plej rapide kuras. Vincent kuras Vincent kuras Vere, kia ĝoj', plezuro, estas tia sledveturo! Dum la sledo glitsusuras, mia nepo ĝojonuras. Sledveturo pro plezuro estas kvazaŭ aventuro. Nigraj arboj jen obskuras dum nin flokofal' konturas. Sledveturo, sledveturo, kia ĝojo kaj plezuro. Plian fojon ni rekuras, sur la neĝo apudspuras.

The last pages

14 Jan 2009 2 1040
Hans-Georg Kaiser Das Ende der Geschichte (pessimistisch betrachtet) Jemand zündet die letzte Kerze an. Die Geschichtsbücher werden zugeklappt. Die letzten Manuskriptblätter eines Eremiten, der den Weltuntergang verschlief, werden vom Winde verweht. Bis auch dieser für Roboter als verloren gelten wird. Wo Geschichte war, werden dann nur noch Ruinen stehen, bis auch die im Dschungel verschwinden. Keine Kinder werden mehr geboren, kein Glaube mehr geglaubt, weil es keine Liebe mehr gibt. Die Zivilisation, die soviel gerühmte, wird mit allen ihren Errungenschaften vom Busch gefressen werden und zu Staub. Noch bevor die ganze Erde verschwindet. Cezar La fino de l' historio (pesimisme rigardate) Iu bruligas la lastan kandelon. La libroj pri historio estos fermitaj. La lastaj manuskriptfolioj de ermito, kiu preterdormis la mondpereon, estos disblovitaj de l' vento. Ĝis ankaŭ tiu por robotoj validos kiel perdita. Kie estis historio, tiam nur plu staros ruinoj, ĝis ankaŭ tiuj malaperas en la ĝangalo. Neniuj infanoj estos plu naskataj, neniu kredo plu kredata, ĉar ne plu estos amo. La cvilizacio, la multe glorata, estos vorata kun ĉiuj siaj atingoj de la vepro kaj fariĝos polvo. Jam antaŭ ol la tuta Tero malaperos. Klaku: http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/153.html

Welt Credit Bank - Monkredit-ba(e)nko

17 Apr 2009 1162
https://www.test.ipernity.com/blog/cezar/143923 Cezar / Hans-Georg Kaiser : Mondokreditba(e)nko (WC-B) / Welt Credit Bank (WC-B) / poemo - Gedicht www.prellbock-bahnart.de en Lunzenau, "Zum Prellbock" Stacidoma muzeeto kun restoracio

La tri simioj

17 Apr 2009 1129
https://www.test.ipernity.com/blog/28475/144154 Cezar / Hans-Georg Kaiser : La tri simioj - Die drei Affen (prozpoemo - Prosagedicht) La tri simioj laŭ Vikipedio https://www.test.ipernity.com/blog/28475/143992 foto el Vikipedio

Ha, mi! / Ha, ich!

12 Jan 2010 1 1 1192
fotis Cezar Cezar Kokteleja ĝojo Belajn dentojn ŝi havas, laŭ figuro tre ravas. Krome ŝia rideto estas verva impeto. La boteloj en vicoj estas ŝiaj komplicoj por la ĝojaj atakoj al sinjoroj kaj frakoj. Kokteleje la ino nin konkeras per vino, ĝis de ĝi ni dependas, ĉar ni ĉarmon kunmendas. Dum ĉe l' fin' ni ebrias, ŝi ridante mencias: "Ne elverŝu de l' glaso, kostus kromon ĉe l' kaso."

tigroŝuo - tigerschuh

28 Feb 2010 838
https://www.test.ipernity.com/blog/28475/232546 Cezar: Tigro, tigro! PS: laŭ ĉinesko Tiaoxiaoling

ginkofolio juna

15 Mar 2009 967
www.ipernity.com/blog/cezar/136316 http://www.planet-weimar.de</a Ginkomuzeo

Suno kun verdaj okuloj

02 Apr 2009 2 1083
www.ipernity.com/blog/cezar/134460

Vere stulte

02 Apr 2009 2 1154
Foto de Paul, Ipernity www.ipernity.com/home/paul_peeraerts Cezar VERE STULTE (libere laŭ Lutero) El la ĉielo venas mi, alportas bonon nur por vi. De la bonaĵoj, vere multe. Pri tio kantas mi nun stulte. Sur vian kapon fekas mi, ke bone kresku, kara, vi. Mi monumentojn tre beligas aliaĵn birdojn eĉ instigas. PS: Laŭ foto "Kopfschmerzen" de Paŭlo Peeraerts el ipernitio, vidu la foton supre. PSS: www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/20.html *

Bugivugipiano

02 Apr 2009 1 962
Foto von David, Ipernity www.ipernity.com/home/dave_sn Cezar Bugivugi-piano "Sen bier' muzik' ne sonas", nin la pianist' admonas. "Sen bier' pian' ne ludas, aŭ la sonoj simple krudas. La muzik' bezonas fluon. La biero peras ĝuon. Do bieron tuj alportu, ke muziko mia fortu." Refr. (dufoje): "Sen bier' muzik' ne sonas", nin la pianist' admonas! PS: Bugivugio estas Boogie-Woogie, jen ritma variaĵo de la bluso, mododanco. Bugiviugi-piano kun iom da fantazio similas al tiu foto de David. Nur la biero sur la piano mankas:). PSS: Ree mian specialan dankon al vi, David! Ankaŭ pro la laŭdo:). PS: www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/184.html

Ĉu mapo del' land' Kraterio?

02 Apr 2009 2 908
Foto von David, Ipernity www.ipernity.com/home/dave_sn Cezar Ĉu mapo de l' land' Kraterio? Ĉu mapo de l' land' Kraterio', ĉu eble Laflanda Nenio? Mi estas, amikoj, ne Dio. Sed David ja scias pri tio. Respondo de David ĝentila: "Cerbumu ne plu tro subtila, mi diras nun tute trankvila: jen arbtrunko renosimila. troviĝas en: cezarpoezio/cezarpoemoj

dentraduloj

02 Apr 2009 951
Foto von David, Ipernity www.ipernity.com/home/dave_sn www.ipernity.com/blog/cezar/107186 www.ipernity.com/blog/cezar/95203

Testado - Knabo ludas kun plastaj trinkujoj

02 Apr 2009 889
www.ipernity.com/blog/cezar/58850

Vakaj seĝoj

02 Apr 2009 787
Foto de Phl. , jen eksmembro de ipernitio www.ipernity.com/blog/cezar/135688

Mevorevo

02 Apr 2009 763
Foto de Natalie, Ipernitio www.ipernity.com/home/natali https://www.test.ipernity.com/blog/cezar/128596 Cezar MEVOREVO (por foto de Natali) PS: www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/170.html

24 items in total