Bernardo's photos with the keyword: Fundamento de Esperanto

FE 1 en la ŝanĝita eld. de ECL el 1925

02 Aug 2016 838
La kvar eldonoj de la Fundamento, kiujn publikigis la Esperantista Centra Librejo (ECL) en Parizo, havas ŝanĝitan tekston. Temas pri la 5a eld. de 1918 kaj ĝiaj senŝanĝaj reeld. 6a 1925, 7a 1928 kaj 8a 1931. Unu ŝanĝo koncernas la mane skribitajn literojn, kiujn vi vidas supre. Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4625802 .

Grosjean-Maupin, Landnomoj, 1922

01 Aug 2016 1743
La manskribita raporto al la Akademio neniam antaŭe estis publikigita. Nun ĝi estas libere elŝutebla de esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro . Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4625698 .

Vortaro Oficiala: jup- ĝis juvel

30 Jul 2016 673
La alfabeta ordo de la Vortaro Oficiala ne distingas inter diakritaj literoj kaj la koncernaj bazaj literoj. Tial ĵur-, ĵurnal- kaj ĵus aperas antaŭ just- kaj juvel. Pri la niaepoke nekutima alfabeta ordo legu tie ĉi www.ipernity.com/blog/bernardo/4625506 .

Vortaro Oficiala Junio 2016

30 Jul 2016 2132
La plej kompleta kaj detala kolekto de ĉiuj vortoj el la Fundamento de Esperanto laŭ la aktuala stato de 2007. Kun klarigoj pri ĉiuj vortoj el la Universala Vortaro kaj la naŭ Oficialaj Aldonoj. Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4625288 .

Stojan, Deveno kaj Vivo de Esperanto, 1953

21 Jul 2015 4 1450
Originala esperantologia studo de la iama rusa akademiano Petro Stojan (1884-1961), origine de 1925, sed broŝur-forme aperita nur en 1953 (antaŭe jam felietone). El la vidpunkto de 2015 la juĝo estas ambigua: Kvankam Stojan raportas multajn interesajn detalojn, li baze miskomprenas la sistemon kreitan de la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto.

Dmitriev, Oficiala Radikaro Esperanto-Rusa 1920

19 Jul 2015 3 737
Dmitriev, V[ladimir] A. [W]. Esperanta-rusa vortareto. Oficiala radikaro de la lingvo “Esperanto” - Esperantsko-russkij slovar’. Oficial’nyj korneslov jazyka “Esperanto” [W]. S. Peterburg: Librejo “Esperanto”, [1914]. [4], 120 p. — pr. Šrader. 14x11 cm. BIL 3040. 2a eld. Korno: Korna Societo Esperantista, [1920]. Dresden: Ader & Borel, [1920]. 139, 1 p. — pr. Hille, Dresden; "havebla ĉe Ader & Borel, Dresden". 15x12 cm broŝ. Enhavo: Ĉiuj radikoj de UV kaj de la aliaj partoj de FdE, de OA 1 kaj de la propono de AdE por OA 2 de 1913 kaj 1914, sume 4370 radikoj kaj 4708 vortoj. Krome: Rusa FG, listo de ĉiuj propraj nomoj en FdE, rusa trad. de BD kaj aldona listo de proponitaj "neologismoj" (p. 133-139). Rec.: — 1929: BIL 3040: „en aldono: aklami, amara, anso, aviado, bulteno, civito, ĉifro, garni, graki, inaŭguro, konvergi, lavurso, menso, orta, pivoto, rivalo, simuli, sparvo, stufi, ŝoki, termo, uzino, vervo, k.m.a.“ (probable ĉerpitaj el Stojan 1913). Esperanto → rusa Cit. laŭ BKB 2015: esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB

Rusaj AK (granda)

02 Aug 2012 1108
La sama specimena paĝo kiel la apuda, sed la originala skanaĵo de ĉ. 3 mb.

Rusaj AK

02 Aug 2012 1079
Jen la dua paĝo de la rusaj Akademiaj Korektoj (AK), same manskribitaj kiel la anglaj (vd. apude). Maldetala jpg-dosiero de nur 133 kb. Pri AK legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/399691 .

Anglaj AK

01 Aug 2012 1 907
Jen la unua paĝo de la (man-skribita!) originalo de la Akademiaj Korektoj (AK), angla parto. Klaku sur la lupeo por pli bone legi ĝin (jpg-dosiero de 5 mb). Pri la Vortaro Oficiala legu pli tie ĉi: www.ipernity.com/blog/bernardo/442529 .