Bernardo's photos with the keyword: esperantologio

Lingva Kritiko, Kolonjo 1932-1935

21 May 2016 2 1 1226
Represo de la unua nur esperantologia gazeto (112 p.), kiu aperis kiel aldonaĵo de Heroldo de Esperanto inter 1932 kaj 1935 (de 1933 en nazia Germanio) kaj ĝis nun estis tre malfacile akirebla kaj konsultebla. Havinda!

Cart, Vortoj, 1927, repr. 1990

21 Jul 2015 790
Théophile Cart (1855-1931) estis membro de la Lingva Komitato (LK) kaj de la Akademio de Esperanto (AdE) de la fondo de tiuj "lingvaj institucioj" en 1905 kaj 1908. Li estis direktoro de la Komisiono pri la Komuna Vortaro de 1908 kaj prezidanto de la Akademio de 1920 ĝis sia morto en 1931. Cart do grave influis la lingvopolitikon de la Akademio en ties frua epoko kaj precipe dum la Ido-krizo. Liaj ĉefaj artikoloj prilingvaj kaj pri la rolo de la Akademio aperis felietone antaŭ 1914 kaj estis reeldonitaj broŝur-forme en 1927, fine represitaj en 1990 (jen la titolpaĝo de la eldono de 1990). Kelkaj el liaj pozicioj estas akceptitaj ĝis niaepoke. Pri aliaj nuntempe ĝenerale regas alia kompreno. Tamen ĉiukaze ankoraŭ indas ekkoni la pensojn de Cart .

Stojan, Deveno kaj Vivo de Esperanto, 1953

21 Jul 2015 4 1449
Originala esperantologia studo de la iama rusa akademiano Petro Stojan (1884-1961), origine de 1925, sed broŝur-forme aperita nur en 1953 (antaŭe jam felietone). El la vidpunkto de 2015 la juĝo estas ambigua: Kvankam Stojan raportas multajn interesajn detalojn, li baze miskomprenas la sistemon kreitan de la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto.