Bernardo's articles with the keyword: Vanselow

  • La rima perspektivo de la mond' - Karl Vanselow

    - 14 Jul 2009
    Jam antaŭ kelkaj monatoj mi atentigis pri la "verda trobadoro" Karl Vanselow (1877-1959), i.a. fondinto de Berlina Esperanto-Ligo post 1945 kaj Esperanto-poeto, kiu verkis tutan lernolibron por germanoj en rimoj. Intertempe Roland publikigis kelkajn el la poemoj de Vanselow kaj pliajn materialojn . Ni iom rigardu, kiel Karl raportas pri lingvaj demandoj - kompreneble en rimoj ...

  • Bollmann - stranga malheroo el Brandenburgo

    - 15 Aug 2009
    Ĉ. 60 km okcidente de Berlino, proksimume inter la urboj Nauen kaj Brandenburgo troviĝas bela lago Beetzsee . Ĝi estas konata pro la mok-kanto pri la frizisto " Fritze Bollmann " (1852-1901), loka malbonŝanca famulo kaj strangulo, bedaŭrinda ofta viktimo de (infana) moko. Ok de siaj 11 infanoj mortis, pro ekonomiaj problemoj li ekdependiĝis je alkoholo. Ekzistas multaj variaĵoj de la kanto, ankoraŭ nuntempe konata en la regiono. Unu el ili Karl Vanselow tradukis al Esperanto (Nia Lingvo Esperanto, Berlino 1952, n-ro 30).