Bernardo's photos with the keyword: Esperanto

Bastien, Etimologia Leksikono, 1907

13 Aug 2016 1058
Bastien, Louis (1869-1961) [W]. Naŭlingva Etimologia Leksikono de la Lingvo Esperanto. Paris: Presa Esperantista Societo, 1907. xviii, 249 p. — 18x11 cm. 2.445 kapvortoj. Malgraŭ la nomo ne vere etimologia vortaro, sed komparaj tabeloj Esperanto → latina, franca, itala, hispana, portugala, germana, angla, rusa, kiuj montru la internaciecon kaj facilan lerneblecon de Esperanto por eŭropanoj. La rusa en la cirila alfabeto laŭ la malnova ortografio de antaŭ 1918. Skanaĵo de 2014-12-16 en archive.org, elŝutebla i.a. kiel pdf. Rec.: — 1908: N.i. Naŭlingva Etimologia Leksikono. En: La Revuo 1907:2:6 (18), p. 300-301: „Tiuj tabeloj de S-o Bastien estas vere elokventaj.“ „.. la kono de Eo estos la plej bona enkonduko al la lernado de ĉiuj lingvoj." Pri etimologiaj vortaroj legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4626944 . Berlinan Komentitan Bibliografion de la Vortaroj kaj Terminaroj de Esperanto 1887-2014 elŝutu tie ĉi: esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB .

Lingva Kritiko, Kolonjo 1932-1935

21 May 2016 2 1 1226
Represo de la unua nur esperantologia gazeto (112 p.), kiu aperis kiel aldonaĵo de Heroldo de Esperanto inter 1932 kaj 1935 (de 1933 en nazia Germanio) kaj ĝis nun estis tre malfacile akirebla kaj konsultebla. Havinda!

Faulhaber, Gramatiko, 5a eld. 1950

22 Jul 2015 1 1136
Detala gramatiko de Esperanto en la nederlanda. Sur la foto la 5a eld. 1950, 344 p. Pri la nederlanda esperantisto-laboristo (domfarbisto) Frits Faulhaber (1893-1979), vd. en Vikipedio: eo.wikipedia.org/wiki/Frits_Faulhaber . Lia Esperanto-heredaĵo estis forĵetita post lia morto. Pri lia rolo en AdE (at-isto kaj subtenanto de Isbrucker) vd. en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 4 (BK IV): esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro

Glück, Esperanto für Jedermann, 1931

21 May 2016 1162
Germana lernolibro de Esperanto. Vd. la artikolon "Germanlingvaj Esperanto-lernolibroj": www.ipernity.com/blog/41683/223790 .

Vortaro Esperanto-Ido, ĉ. 1935

06 Sep 2015 1461
Specimena dupaĝo (komenco de lit. P). Titolpaĝon vd. apude. Dankon al sinjoro Bill Chapman.

Vortaro Esperanto-Ido, ĉ. 1935

05 Sep 2015 1370
Jen la frontispico de la vortaro Esperanto-Ido de ĉ. 1935, vd. la titolpaĝon apude. Mi dankas al sinjoro Hilary Chapman pro la afabla alsendo de la skanaĵoj.

Cart, Vortoj, 1927, repr. 1990

21 Jul 2015 790
Théophile Cart (1855-1931) estis membro de la Lingva Komitato (LK) kaj de la Akademio de Esperanto (AdE) de la fondo de tiuj "lingvaj institucioj" en 1905 kaj 1908. Li estis direktoro de la Komisiono pri la Komuna Vortaro de 1908 kaj prezidanto de la Akademio de 1920 ĝis sia morto en 1931. Cart do grave influis la lingvopolitikon de la Akademio en ties frua epoko kaj precipe dum la Ido-krizo. Liaj ĉefaj artikoloj prilingvaj kaj pri la rolo de la Akademio aperis felietone antaŭ 1914 kaj estis reeldonitaj broŝur-forme en 1927, fine represitaj en 1990 (jen la titolpaĝo de la eldono de 1990). Kelkaj el liaj pozicioj estas akceptitaj ĝis niaepoke. Pri aliaj nuntempe ĝenerale regas alia kompreno. Tamen ĉiukaze ankoraŭ indas ekkoni la pensojn de Cart .

Stojan, Deveno kaj Vivo de Esperanto, 1953

21 Jul 2015 4 1449
Originala esperantologia studo de la iama rusa akademiano Petro Stojan (1884-1961), origine de 1925, sed broŝur-forme aperita nur en 1953 (antaŭe jam felietone). El la vidpunkto de 2015 la juĝo estas ambigua: Kvankam Stojan raportas multajn interesajn detalojn, li baze miskomprenas la sistemon kreitan de la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto.

Tišlar, Frekvencmorfemaro 1982

20 Jul 2015 794
Tišlar, Zlatko (1945- ) [W]. Frekvencmorfemaro de parolata Esperanto. Zagreb: Internacia Kultura Servo [IKS] s.j. [1982]. 41 p. — A5 broŝ. Baziĝas sur 60.000 vortoj surbendigitaj dum UK kaj IJK en 1979 (4352 frazoj, en kiuj estis uzitaj entute 1343 div. morfemoj). Spec. 1 (frekvenclisto de n-ro 100 - la dua n-ro donas la absolutan nombron de trafoj): 100. - 61 - si 101. - 60 - ŝajn 102. -59 - ver 103. - 58 - uj Spec. 2 (Listo de morfemoj laŭ alfabeto - komenco de lit. P): 866. paĝ 5 867. pag 28 868. pak 2 869. palp 1 870. pan 3 Cit. laŭ Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014: esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB .

Fruictier, Grenkamp - Esperanto-Gramatiko 1930

29 Jun 2015 1 673
La eldonejo "Esperantista Voĉo" estis Kornfeld mem. Jaslo en la nuna pola regiono Antaŭkarpatio apartenis de 1772 ĝis 1918 al Aŭstrio sub la germana nomo Jassel. La gramatiko estas presita de Belga Esperanto-Instituto en Antverpeno.