Bernardo's photos with the keyword: Zamenhof
Zamenhof-letero 1908 (1)
20 Sep 2015 |
|
|
Dankletero, kiun Zamenhof skibis al gesinjoroj Arnold en Dresdeno, ĉe kiuj li kaj lia edzino Klara restis dum UK 4 en Aŭg. 1908.
La daton Z skribas laŭ la formato 11 / IX / 1908, do 11-a de Septembro 1908 aŭ 1908-09-11.
Li uzas majusklan "Vi" por ĝentila alparolo.
Participa frazero estas disigita per komo: "Reveninte hejmen, ...".
Interesa ankaŭ estas la formo "Volu min pardoni, ke ..." anstataŭ "Bonvolu pardoni al mi, ke ...".
Enhave la let. ne estas tre interesa. Z sendas foton de la familio al siaj gastigintoj kaj pardonpetas, ke ĝi estas malpura dorsflanke, sed ke li ne plu havas alian. Vd. la daŭrigon sur la apuda foto.
Zamenhof-letero 1908 (2)
20 Sep 2015 |
|
|
Jen la dua parto de la letero de Sept. 1908.
Sub la fino de la letero al la gastigintoj sekvas mesaĝo por iliaj "estimataj gefiloj". Li konfirmas ricevon de poŝtkarto, sendita de "Fraŭlino Elle", kaj de "nia kara Kvarano", do de Marie Hankel. En la organiza teamo de UK 4, nomita "La Kvaro por la Kvara", ŝi estis la sola virino inter la "Kvaranoj".
Sur la tria kaj lasta paĝo dekstre skribas Klara Z, la edzino de L.L. Z., kelkajn dankvortojn, kiel Z unue al la gastigintoj, poste la sama peto transdoni salutojn al iliaj "estimataj gefiloj".
La manskribo de Klara estas multe pli akurata ol tiu de Z kaj klasike bela
Ĉu vi ĉion povas legi?
Jump to top
RSS feed- Bernardo's latest photos with "Zamenhof" - Photos
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter