Group: Poems
Norge
![]() |
Poemojn de Géo Norge mi multe ŝatas. Kalkaj facile tradukeblas, ĉar prozecformaj :
Mi metas multe da ordo en miaj ideoj
Tio tute ne glatas!
Estas ideoj, iuj ordon ne elportas
Kaj preferas mortaĉi.
Finfine mi ricevas multe da ordo
Kaj apenaŭ plu da ideoj.
aliaj estas preskaŭ netradukeblaj.
ekzemple tiu-ĉi, jen mia provo:
Malamikoj
Ja estas vi el alia loĝar’:
Vi ne havas la samajn sabotojn !
Sur la ŝultro vi havas plumetojn
Sur la nia estas lanburnusar’.
Ni por fromaĝ’ uzas saman lakton,
Sed tio donas malsamajn gustojn.
Vi ne havas la samajn sabotojn,
Vi fik’-eligas malsaman takton.
Eĉ skuante niajn ilskatolojn
Vi fik’-eligas malsaman takton.
Kaj jen, nu, aŭdi viajn lingvaĵojn
Nervozigas tio nian cerbon.
Jes, ni diras : la via salivad’
Via sup’, kiu faras bobelojn
Via kurad’ kaj via tatuad’
Nervozigas ili niajn cerbojn.
Vi ne estas el la nia loĝaĵ’.
Jes ni diras : la via salivaĵ’
Al ni nepre ne plu elporteblos.
Do nur restos la interbatalaĵ’,
Ni buldoze nepre interdraŝos.
Geo NORGE
esperantigis Roland Platteau
30/7-4/8/2005
Mi metas multe da ordo en miaj ideoj
Tio tute ne glatas!
Estas ideoj, iuj ordon ne elportas
Kaj preferas mortaĉi.
Finfine mi ricevas multe da ordo
Kaj apenaŭ plu da ideoj.
aliaj estas preskaŭ netradukeblaj.
ekzemple tiu-ĉi, jen mia provo:
Malamikoj
Ja estas vi el alia loĝar’:
Vi ne havas la samajn sabotojn !
Sur la ŝultro vi havas plumetojn
Sur la nia estas lanburnusar’.
Ni por fromaĝ’ uzas saman lakton,
Sed tio donas malsamajn gustojn.
Vi ne havas la samajn sabotojn,
Vi fik’-eligas malsaman takton.
Eĉ skuante niajn ilskatolojn
Vi fik’-eligas malsaman takton.
Kaj jen, nu, aŭdi viajn lingvaĵojn
Nervozigas tio nian cerbon.
Jes, ni diras : la via salivad’
Via sup’, kiu faras bobelojn
Via kurad’ kaj via tatuad’
Nervozigas ili niajn cerbojn.
Vi ne estas el la nia loĝaĵ’.
Jes ni diras : la via salivaĵ’
Al ni nepre ne plu elporteblos.
Do nur restos la interbatalaĵ’,
Ni buldoze nepre interdraŝos.
Geo NORGE
esperantigis Roland Platteau
30/7-4/8/2005
You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feed for this topic
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter