Group: ELIR-Friends


pri alia malamata malkomprenata malbagatela parto de E-o


Roland Platteau
11 Aug 2009 - 2 comments - 1 742 visits- Permalink   |   Translate title into English

Alia tipika elemento - kaj same ĉefe potenco ! - de Esperanto, nekomprenita de kelkaj (memoru pri la polemiko en"La bona lingvo") estas, - kaj tamen fundamenta ! estis historie unu el la bazoj zamenhofaj por fandigi la altan neĝamason da vortoj necesaj ! , kaj eble pli grave fundamenta en la kompreno kaj funkciado kaj genia libereco (tamen laŭdita de la sama Waringhien) de E-o - estas la afikso mal-
Do ne por rediri tion, kion jam bone diris Claude Piron en sia libro, sed pli bone helpi pli uzi ĝin, mi proponas laŭmaniere de Atilio pri la adverbaj rolvortetoj, ke ni ĉi tie esploru la riĉaĵojn kaj eblojn de tiu malbagatela mal-

Unue mi metas la demandon : ĉu eĉ eblas nacilingve traduki :
"kelkaj homoj ridis; kelkaj virteme malridis" (Marjorie Boulton) ?
Comments
 Ralph Dumain
Ralph Dumain
Oni devas unu kompreni "malridi", kiun mi ne komprenas. Por mi, malridi signifas "grimaci", "laŭte grumbli", k.s.
15 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
"kelkaj homoj ridis; kelkaj virteme malridis" (Marjorie Boulton) ?"
Guste, laŭ mi oni devas analizi, ne eltranĉitan vorton, sed vorton ku kunteksto, do en ĉi supra teksto ne eblas(laŭ mi), ke virtemaj homoj ploris, ili ankaŭ ne koleris, ili maksimume seriozis, ĉar kion ili aŭskultis, ne interesis al ili, aŭ povis esti ne komprenata, aŭ tro"maldeca", tial "virteme malridis"
15 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)