Group: China Esperantist
Kiel aldoni ret-amikojn?
![]() |
1. Serĉi membrojn

Por aldoni amikojn al via reto vi unue devas trovi membrojn. En ipernity vi povas serĉi membrojn laŭ:
①nomo,retpoŝtadreso: por trovi membron, kies nomon aŭ retpoŝtadreson vi jam scias.

②interesiĝo: por trovi saminteresitojn. Ni ofte serĉas esperantistojn lau interesiĝo, ekz. entajpi "Esperanto", elektu "interesiĝo", kaj klaku "SERĈI", tiam aperos chirkaŭ 300 esperantistoj:

Per serĉilo vi povas trovi membrojn kun kies membrofoto, per kiu vi povas rapide aldoni la membron al via reto.
Kompreneble vi ankaŭ povas trovi esperantistojn serĉante dokumentojn kaj artikolojn, kiuj indikas koncernajn autorojn:


sed tia serĉo estas ne preciza, ĉar unu membro ofte havas plurajn dokumentojn kaj artikolojn.
2. Aldoni amikojn al via reto
① Per membrofoto: Ŝovu muson super la membrofoto kaj tiam aperas blua sageto:

klaku la blua sageton tuj aperos falmenuo:

klaku "Ĉu aldoni X al via reto?", aperos dialoga fenestro, elektu "apartigi kiel Amiko" au "apartigi kiel Familio", kaj klaku "AKCEPTI":

post konservo la membro jam apartigita kiel vi amiko, se vi reklakas la bluan sageton:

Se vi volas scii pliajn informojn de la membro antaŭ la aldono, klaku la menuon "Ĉefpaĝo", "Profilo" ktp por decidi ĉu aldoni al via reto la membron.
Tiu maniero estas plej rapida kaj ĉie uzebla en ipernity.
② Per membro-spaco: Antaŭ ol aldoni al via reto la membron, vi prefere scii, chu li/ŝi estas aldoninda, tiam vi povas viziti lian/ŝian ĉefpaĝon aŭ profilon, kaj en la dekstre supra parto de la paĝo vi povas vidi la ligon "Ĉu aldoni X al viaj kontaktoj?". Klaku por aldono.

③Per iperMail: Se iu aldonas vin al sia reto, tiam ipernity sendos al vi mesaĝon, se li/ŝi ne en via reto, vi povas klaki "inviti X" por aldoni al via reto:

④Per alies reto: Vizitu la reton de Fladra Esperanto-Ligo aŭ mian, tie estas chirkaŭ 730 esperantistoj! Klaku la membrofotojn kaj aldonu al via reto (rekomendinda!!!):

Kompreneble ankaŭ estas aliaj manieroj por aldoni amikojn, tio bezonas vian malkovron en la praktiko.
Aldonu amikojn al via reto kaj ĝuu la internacian atmosferon!
You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feed for this topic
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter